8 mai 2007

Revolucio de subpremitoj

Lasta Ŝaho kaj la Reĝino dum la festo
En oktobro 1971, 8 jaroj antaŭ okazo de la islama revolucio, Ŝaho okazigis pompan feston por soleni 2500 jaroj da monarkio en Irano. Oponantoj (inkluzive de maldekstremuloj kaj islamemuloj) multe kritikis la feston argumentante, ke ankoraŭ en Irano la nombro de malriĉuloj estas tro granda kaj malŝparo de mono por okazigi tian multekostan feston estas tute malpravigebla. Pompa festoŜaho tamen argumentis, ke celo estas montrado de grandiozeco de la lando kaj akiro de prestiĝo. Mi pensas, ke oponantoj de Ŝaho sukcesis konvinki la publikan opinion kaj en 1979 la popolo kun neesprimebla abomeno renversis tiun lastan reĝon de la irana monarkio.

La islama revolucio rezultigis establiĝon de la islama respubliko kaj depost tiam ĉiujare (eĉ dum la milito inter Irano kaj Irako) la ŝtato elspezis monon kaj festis la okazon de la revolucio (kaj nomis ĝin popola festo). Revolucio kiu okazis por savi subpremitojn kaj malriĉulojn (pr. mostaazafin) rezultigis kreiĝon de nova grupo da riĉuloj kaj pligrandiĝo de breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Hodiaŭ eĉ la reĝimo mem konfesas, ke ĝi estis ĉefe malsukcesa pri ekonomio. Ahmadineĵad ankaŭ elektiĝis kiel prezidento ĉefe ĉar li promesis plibonigi la ekonomian situacion. Sed ankoraŭ multaj homoj en Irano luktas por vivteni (depost forpaso de mia patro mi ne estas reirinta al Irano sed mi aŭdadas pri la situacio de amikoj kiuj vojaĝas tien). Hieraŭ mi legis novaĵon kiu diris baldaŭ en Tehrano taksia servo per helikoptero ekfunkcios. Ĝi unue servos neiranajn komercistojn kaj registaranojn, sed pliposte oni ankaŭ servos aliajn (mi suspektas, ke ordinaraj homoj povu elporti ĝian koston). Por mi tio estas ironia; revolucio kiu celis savi subpremitojn nun rezultigas ilian plian subpremiĝon. Ja en vasta lando kiel Irano eble ni bezonus ambulancan servon per helikoptero sed bedaŭrinde vunditoj ofte ne havas tiom da mono. Por revoluciuloj estas pli bone servi komercistojn kaj registaranojn!

P.S: Mi ne trovis anglalingvan tekston pri la novaĵo kaj vi devas fidi mian aserton se vi ne komprenas la perslingvan tekston.

Aucun commentaire: