26 juin 2007

Mansigno de registarestroj

Mansigno de EstrojKio estas tiu mansigno kiun multaj registarestroj montras?

Sur la reto mi trovis, ke en la norvega kulturo kaj ankaŭ ĉe la bandoj de la metalroko tio estas signo de satanistoj.

En la itala kulturo ĝi signifas, ke edzino de tiu al kiu aludas la signo perfidas sian edzon (kiel ia insulto).

En la usona kulturo ekzemple s-ro Bush montris ĝin kiel signo de solidareco kun studentoj de iu universitato (ŝajne post okazo de iu malfeliĉa evento).

Sed mi tute ne memoris, ke en la irana kulturo tiu signo havas kian signifon. Tial mi ne scias kial Ahmadineĵad montras ĝin!

4 commentaires:

Reza a dit...

Gestoj povas havi variajn signifojn en diversaj kulturoj. Sed ghuste tiu gesto che Panturkistoj signifas "Griza Vuplo" kaj simbolo de "Turkeco"!?
Ahmadinejhad intence faris tiun pozicion dum sia vizito en Azerbajghano pasintjare por iele moki panturkistojn!...

Jacob a dit...

Tiu gesto kiun faras Clinton malsamas de la aliaj, pro tio ke la dikfingro etendigxas eksteren ne premigxis enen. Kaj tiu gesto en la usona gestlingvo (se mi bone memoras) signifas "mi amas vin", pro tio ke gxi konsistas el la literoj I, L, U, la unuaj literoj de la anglaj vortoj "I Love You".

La gesto kiun faras Bush ne estas gesto de la tuta usono. Gxi estas gesto de nur unu universitato en Teksaso. Mi hazarde konas gxin nur pro tio ke mi vizitis la urbon kie estas la universitato. La gesto reprezentas la kornojn de virbovo, la simbolo de la universitato. La gesto oni plejparte faras por montri solidarecon pri sport-eventoj, mi supozas. Ekster Teksaso, mi kredas ke preskaux neniu konas tiun geston (krom se ili havas rilaton al teksaso).

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Mi trovis tiun geston en foto de aktorino:
http://fotodelgiorno.quotidiano.net

Bernardo Verda a dit...

Pri la gesto de Clinton:
ne I, L, kaj U, sed
I (la etfingro),
L (la montrafingro kun la dikfigro), kaj
Y (la etafingro plus la dikfingro).
Krom tio, vi pravas.