1 juin 2007

Nova komputilo; ĉu sen Esperanto?

Tabuleta Komputilo de HP
Kiel mi skribis antaŭe, mi lastatempe tentiĝadis aĉeti tabuletan komputilon. Finfine mi cedis la tenton kaj aĉetis tian komputilon (fakte mi ankoraŭ ne estas paginta por ĝi kaj uzas tri-monatan krediton de FutureShop). Mi ne aĉetis tiun komputilon kiun mi menciis antaŭe. Mia nova tabuleta komputilo estas HP TX1120US. Ĝin funkciigas la procezilo AMD Turion duoblkora je kadenco 1.8 GHz. Ĝi havas 2 GB da ĉefmemoro kaj sendrata konektebleco al la reto. Bedaŭrinde ĝi pezas pli ol 2 Kg. Ankaŭ ĝi vendiĝas kun la mastruma sistemo Vindozo Vista (Brrrk! mi tre malŝatas ĝin). Mi legis, ke instalo de Linukso sur ĝi ne estas facila. Baldaŭ mi provas tion, sed mi atendas multajn malfacilaĵojn por instalo de Linukso sur tiu nova komputilo. Ĉu oni scias kiel oni povas skribi ĉapelitajn literojn per grifelo sur tabuleta komputilo? Tiu nova komputilo eĉ ne akceptas la persan alfabeton per grifelo (oni devas tajpi ĝin per virtuala klavaro dum la sistemo sufiĉe kontentige rekonas manskribaĵojn per grifelo en la angla kaj la franca).

3 commentaires:

pqs a dit...

Kial do vi aĉetis ĝin se eble vi ne povos nek skribi perse, nek esperante nek uzi linukson en ĝi?

becxjo a dit...

Cxar la situacio ne restas tia por cxiam. Mi sxatas defiojn kaj esperas funkciigi gxin por cxiuj tiuj aferoj.

pqs a dit...

:) Bona ŝanco, defianto!