21 juin 2007

Opinisondado

  • Ĉu vi opinias, ke la internacia komunumo devas haltigi la islaman respublikon en Irano?
  • Se jes, kiun manieron vi proponas por fari tion? (armea atako, subteno de enlandaj oponantoj, negocoj, kombino de ĉio tio)

Bonvole se vi respondos sen mencio de via nomo, respondu nur unu fojo.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

* Ĉu vi opinias, ke la internacia komunumo devas haltigi la islaman respublikon en Irano?

Laŭ mia opinio, preferindus ke l' internacia komunumo estigu antaŭe veran demokratian kaj simetrian organizaĵon, malkiel Unuiĝintajn Naciojn; eble laŭ la ideo de "Komunumo de Demokratioj".

Surbaze de klara kaj justa fundamento por internacia juro, l' "internacia komunumo" povus paroli pri "rajto haltigi maljustajn registarojn".

Se paroli pri la nuna situacio, mi preferus ke oni ne akaku Iranon, krom se ĝia registaro farus teruregajn agadojn (por ekzemplo, ŝtonmortigoj de adultuloj, porno-aktoroj, samseksemuloj...). Sed tiam oni traktu same aliajn landojn (Saŭdarabio, ...).

* Se jes, kiun manieron vi proponas por fari tion? (armea atako, subteno de enlandaj oponantoj, negocoj, kombino de ĉio tio)

Mi ne certas. Eble iuj manieroj proponitaj nur fortikigus l' islaman registaron.

artimo