23 juin 2007

Pri nomoj

Post mi legis tiujn du blogerojn de Slavik kaj Akvosfero, mi pensis ĉu mi estis dek aŭ dek du jara kiam unuafoje mi demandis mian patron, kiel skribi mian nomon en la angla. Mia patro kiu estis edukita persono kaj konis la anglan lingvon donis sian version por literumado de mia nomo en tiu lingvo. Kaj ĉar tiutempe li estis mia aŭtoritata fonto de ĉiuj scioj, tial mi elektis, ke en la angla (kaj ne demandu kial ne aliaj latinidaj lingvoj. Por loĝantoj de tri-monda lando kiel Irano krom la angla ekzistas neniu alia eksterlanda lingvo!) oni literumu mian nomon tiel kiel li estis proponinta. Kiam mi volis akiri pasporton kiu en Irano estas la sola oficiala dokumento en kiu oni skribas vian nomon ankaŭ anglalingve, mi sugestis ke oni skribu mian nomon laŭ literumado proponita de mia patro kaj tiel tiu versio iĝis eĉ pli oficiala. Pliposte mi trovis, ke multaj aliaj estas elektintaj samajn formojn por literumi siajn nomojn kiuj parte similas al la mia. Sed se vi serĉos sur la reto, vi trovos ke kelkaj ankaŭ estas elektintaj formojn kiel Sorooshian kaj Behrooz. Mi pensas, ke ĉiuokaze mia patro provis rekrei prononcon de mia nomo plejeble simila al la persa origino. Sed tio por eŭropanoj tute ne gravas. Ofte kiam ili ne rekonas vian nomon prononcas ĝin laŭ siaj personaj preferoj. En Francio oni ne prononcas sh kiel ŝ kaj do mia familia nomo pronociĝis kiel sorusian. Ankaŭ francanoj ne povas prononci h kaj do mia nomo iĝas io kiel beruz. En Svedio eĉ pli stranga formo aperis kaj mi ne komprenis kial multaj prononcis mian nomon beruĵ.

Kiam mi serĉadis laboron multaj amikoj proponis, ke mi elektu eŭropan nomon (eĉ iuj proponis la nomon Bruce). Fakte mia kuzo en Svedio estas jam farinta tion. Por liaj dungintoj ne gravas se li ne havas bluajn okulojn kaj blondajn hararojn kiel plejmulto de svedanoj. Ili sentas sin pli komfortaj kiam povas voki lin Anderson, Johnsson aŭ iu alia sveda nomo. Mi tamen ne volas ŝanĝi mian nomon. Mi preferas, ke oni malĝuste prononcu mian nomon ol mi donu malĝustan identecon de mi mem al la aliaj.

Kiam mi skribis artikoleton en Esperanto, Sinjoro Harri Laine kiu estis provleganto skribis:
Mi ne scias, kiel rilati al fremdaj propraj nomoj en ĉi tia scienca teksto. Vi traktis ilin mikse; Maksvelaj ekvacioj, Lorenzo, Neŭtona leĝo sed leĝo de Miller, Hook (cetere, tio devus esti Hooke, ĉu ne?). Mi iom inklinas skribi ilin, krom la verajn grandulojn, kiel oni kutimas ilin skribi en sciencaj tekston en lingvo latinlitera. La esperantigo estas precipe problema, kiam povas ekzisti pluraj same esperantigitaj nomoj: ekzistas la nomoj ne-esperantaj Lorentz (la fizikisto), Lorenz kaj Lorenzo (eble nur unu estas fama fizikisto, tamen), kaj krome oni povas heziti, ĉu esperantigi Lorenco ĉu Lorenzo. Mi sugestas senpasie konstati, ke la konvencia skribformo (jam tio povas esti plursenca) de la nomo estas kvazaŭ la scienca nomo de biologia estaĵo, iu Escherichia coliAnemone nemorosa, kiujn oni povas ĉiam uzi en scienca teksto. Esperantigojn oni povas, se taŭge kaj necese, aldoni.

Li pravis. Eble estus pli bona se mi ankaŭ aldonus prononcojn en Esperanto. Sed verdire por mi tute ne gravas ĉu Schrodinger estas pli ĝusta aŭ Schrödinger. Mi eĉ ne komprenas iliajn malsamecojn. Por mi estas grava, ke tiuj legantoj kiuj nur scias Esperanton komprenu, ke mia nomo prononciĝas Behruz Soruŝian.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof
Ludoviko, ne ploru pli pri mi
via nomo ja s'ang'ig'is ...
pro la lingvo de vi