7 juin 2007

Pri plendoj

Mi tute ne intencas eniri debatojn pri Esperanto. Kiel mi skribis antaŭe, tiu lingvo por mi estas nur iu komunikilo. Sed koncerne al ĉiamaj plendoj pri Esperanto, la esperantistoj aŭ la esperanta movado, mi nur ŝatas notigi, ke karaj amikoj (se vi ne ŝatas esti miaj amikoj konsideru tion nur kiel formala esprimomaniero) vi tute rajtas plendi, kritiki kaj riproĉi. Neniu senigu vin je tiu rajto. Sed via forlaso de Esperanto aŭ via kolero kontraŭ esperantistoj ne damaĝos nin aŭ la lingvon. Al tiu lingvisto kiu en sia esperantlingva blogo ĉiam plendadas pri naiveco aŭ neprofesieco de esperantistoj kaj kritikas la lingvon, mi diru ke vi ne estas pli granda, impona aŭ influhava ol Beaufront. Ankaŭ al tiu(j) esperantlingva(j) blogisto(j) kiu(j) fiere fanfaronas pri forlaso de Esperanto kiel ia kabeado mi diru, ke vi laŭ neniu ajn aspekto estas en nivelo de Kabe. Do se vi ŝatas skribi en Esperanto, faru tion. Aliflanke se vi ŝatas forlasi E-movadon, ankaŭ vi rajtas fari tion. Sed ne atribuu falsan meriton al vi pro tio. Mezuru viajn meritojn ĝuste kaj ne pensu, ke ni mortos aŭ iros al la infero sen vi. Esperanto ne malaperos ĉar vi forlasos nian komunumon aŭ ne aprobas nin.

2 commentaires:

Mohammad KARAMUDINI a dit...

mi samopinias al vi. samtempe pensas ke estas rajto por ĉiuj esti eistoj, ne-eistoj, eĉ forlasi la movadon aŭ aktive propagandi por la lingvo. eo ne apartenas eĉ al zamenhofo. sed kiel one povas esti neesperantisto, kiam li aŭ ŝi scian eon?

Karles a dit...

Sal Beĉjo,
mi ŝatas vian idearon rilate al blogado kaj ceteraj aferoj, kio inkluzivas la aspekton de via retĵurnalo. Gratulojn kaj daŭre antaŭen!