2 juill. 2007

Bontenado same grava kiel kreo

Kreo de novaj servoj kiel ekzemple klaku.net (io simila al digg.com) aŭ amikumu por servi esperantistojn kaj disvastigi esperantlingvajn materialojn estas tute merita kaj laŭdinda. Tamen miaopinie bontenado de tiaj servoj estas pli grava ol ilia kreado. Tial kvankam tute ne plaĉas al mi maniero laŭ kiu LiberaFolio funkcias tamen almenaŭ mi laŭdas persistecon de ĝia redaktoro por regule ĝisdatigi ĝin kaj konservi ĝian (teknike) ĝustan funkciadon.
Bedaŭrinde iniciantoj de aliaj servoj iam ne sukcesas sufiĉe zorgi pri tia aspekto de siaj laboroj (iam pro manko de tempo kaj iam pro manko de teknikaj scioj). Feliĉe tiel ŝajnas, ke lastatempe E-planedo ne plu mise funkcias (krom se mia impreso estas malĝusta – mi antaŭe skribis pri problemo en ĝi). Sed dum amikumu iniciatis turniron de pokero por esperantistoj, oni povas trovi, ke iuj el ĝiaj jam establitaj servoj ne ĝuste funkcias. Ekzemple inter ĝiaj membroj oni trovas falsajn membrojn kreitaj de aŭtomataj programoj kiuj klare estas spamaĵoj. Tiajn spamaĵojn oni facile povas forigi kaj preventi ilian reaperon. Mi ne komprenas kial la prizorgantoj de amikumu ne forigas tiun problemon.

2 commentaires:

Klaku.net a dit...

"Bontenado same grava kiel kreo
Kreo de novaj servoj kiel ekzemple klaku.net (io simila al digg.com) aŭ amikumu por servi esperantistojn kaj disvastigi esperantlingvajn materialojn estas tute merita kaj laŭdinda. Tamen miaopinie bontenado de tiaj servoj estas pli grava ol ilia kreado."

antono a dit...

Vi forgesis mencii http://eklaboru.com/

Tute konsentas kun vi...