18 juill. 2007

El Avesto (11)

Kaj jen traduko de alia verso de Gathao. Ĝi estas la naŭa kanto de ĝia unua parto (Ahnavajiti).
Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Anaiŝ vo noit ahura mazda aŝemĉa janiŝ zaranaema manasĉa hjat vahiŝtem jo-i ve jo-icema daseme stutam, juĵem zeviŝtjongho iŝo ĥŝacremĉa savangham.

ZoroastroĜia traduko:
Benata per viaj donacoj, ho Ahura-Mazdo, mi neniam malkontentigu vin. Ho kreinto de la Bona Penso kaj origino de la Virto, mi ĉiam strebos oferi miajn kantojn de glorado al vi. Ĉar mi scias, ke nur vi, donanto de la Boncela Potenco, meritas gloradon.

Kiam mi tradukis tiun ĉi verson, mi tentiĝis anstataŭ “…mi neniam malkontentigu vin…” skribi “…mi neniam malkomplezu al vi…”. Rigardante al NPIV oni trovas, ke komplezo signifas “ago, per kiu oni penas plaĉi al iu, helpante, farante servon aŭ havigante profiton”. Sed ĉu homo povas hepi, fari servon aŭ havigi profiton al Dio? Fakte tio estas la elirpunkto por kompreni unu el la plej kompleksajn instruojn de Mazdaismo; Laŭ Mazdaismo, kiel la plejparto de Indo-iranaj religioj, la universo estas scenejo de batalo inter Bono kaj Malbono. En tiu batalo homoj ludas gravan rolon. Ili estas liberaj por elekti inter bono kaj malbono. Kaj ĉe la fino tiu libera elekto determinos flankon kiu venkos. Tiel zoroastrismo donas konsiderindan gravecon al rolo de homoj en la universo. En tiu religio la homo ne estas nur kreitaĵo kiu ĉe la fino puniĝos pro siaj eraroj sed libera elektanto kies elektoj havas grandan valoron.

Arkivo de tradukoj de Avesto

Aucun commentaire: