14 juill. 2007

Libroj ĉe la infanaĝo

En sia plej lasta blogskribaĵo Maria Sandelin skribas pri porinfana literaturo. Pri kriterioj de bonaj literaturaĵoj por infanoj, mi fidas prijuĝon de ŝi kiel patrino kaj ankaŭ ĉar ŝi pro sia profesio de bibliotekisto bone konas la librojn. Eble s-ino Sandelin surpriziĝos, lerni, ke eĉ mi infanaĝe konatiĝis kun tiu mirinda knabino de ŝia lando, “Pipi Ŝtrumpolonga”. Tiu konatiĝo ne okazis pere de libro tradukita sed tv-serio dublita. Mi memoras kiel pro problemo en nia televidilo, ni ne ricevis programojn de tiu tv-kanalo kiu spektigis la serion. Tial mi nur memoras nebulajn bildojn de tv-programo kiun mi iam spektis ĉe mia onklino (kaj kiam vi ludas kun viaj gekuzoj vi eĉ malpli atentas tv-programojn).

Ĉe mia infanaĝo, la tiama Irano pli estis kiel kolonio de Usono. Tial ni multe pli forte ricevis influon de usonaj tv-serioj kiel Superman aŭ Spiderman [pr. spajderman] ol klasikaj porinfanaj literaturaĵoj de aliaj landoj (kiel ekzemple la sveda Pipi Ŝtrumpolonga). Tamen foje mondaj klasikaj literaturaĵoj por infanoj estis tiom universalaj, ke eĉ usonaj kulturaj varoj disponigis ilin al ni. Ekzemple mia unua konatiĝo kun la ĉefverko de la dana verkisto, Hans Christian Andersen, la malbela anaseto okazis dank’ al animacio produktita de fama usona firmao Walt Desney [pr. Valt Dizni].

Kiel la leganto vidas, nia konatiĝo kun la klasikaj porinfanaj literaturaĵoj pli okazis per la tv-programoj. Tio estis ĉar en Irano ĉe mia infanaĝo oni malofte instigis infanojn al legado de libroj (kaj ankaŭ ĉar dublitaj filmoj aŭ animacioj pli rapide kaj pli facile ol la tradukitaj libroj iĝis disponeblaj). Tiel ekzemple, mi unue pere de televidaj filmoj, animacioj aŭ serioj konatiĝis kun Heidi [pr. Hajdi] la verko de la svisa Johanna Spyri [pr. Johana Spajri], kun Eta Princino [ang. A Little Princess] la verko de la angla Frances Hodgson Burnett [pr. Frances Hoĝson Bernet] aŭ kun Infanoj de la Fervojo [ang. The Railway Children], verko de la alia angla verkisto, Edith Nesbit. Ĉiuokaze mi opinias, ke legado de rakontoj tra la libroj estas multe pli efika ol spekti ilin en filmoj. Mi admiras tiujn landojn en kiuj eduksistemo kaj aliaj ŝtataj administracioj instigas junulojn al legado de libroj (kaj mi pensas, ke Svedio estas unu el la plej sukcesaj inter tiaj landoj).

S-ino Sandelin pravas kiam ŝi skribas pri influo de rakontoj kun kiuj ni konatiĝas infanaĝe. Mi ankoraŭ klare memoras maldikan libreton kun bruna kovrilo kiun mi trovis en ĉambro de unu el miaj kuzoj. Ĝia titolo estis “mi nomiĝas radioaktivo” aŭ “mi estas radioaktivo”. Ĝi estis infaneca rakonto pri radioaktivo (aŭ radioaktiveco) kiu prezentis sin kaj infanlingve diris pri siaj utiloj. Tiutempe mi estis 9-10 jara knabo. Depost tiu tago mi multfoje revis pri diversaj profesioj por mi mem, sed ĝis hodiaŭ neniam sukcesis liberigi min de influo de tiu libreto (kaj finfine hodiaŭ mi laboras en fako rilata al la fiziko). Libroj kiujn ni infanaĝe legas ne nur efikas niajn elektojn por studo aŭ profesio sed ankaŭ influas niajn karakterojn. Ili (parte) determinas kiel ni traktos nin mem kaj la aliajn kiel plenkreskuloj.

Aucun commentaire: