23 juill. 2007

Pri monarkioj

Okaze de apero de debatoveka karikaturo en hispana gazeto, niaj amikoj skribis pri monarkio en Hispanio kaj ĝia loko laŭ rigardo de hispanoj. Nu! Mi mem estas eskapinta landon en kiu oni renversis iun lastan reĝon kaj venis al lando kiu estas regnita de reĝino. Nek tiu renversigo plibonigis vivon de homoj en mia naskiĝlando(1), nek regno de la reĝino malpli feliĉigas loĝantojn en tiu nova loĝlando. Malgraŭ tio ĉio, la situacio de lando al lando kaj de monarkio al monarkio estas malsama.

Antaŭ nelonge en nia E-klubo ni parolis pri ceremoniaro kiun oni devas respekti rilate la reĝinon. Kaj mi lernis, ke ordinare oni ne rajtas tuŝi ŝin. Mia tuja demando estis, "kion faras ŝia edzo". Kaj la respondo estis, "tion kion ili faras (aŭ iam faris) ĉe siaj intimaj tempoj oni nur povas imagi sed eĉ ŝia edzo ĉe la publiko ne rajtas tuŝi ŝin". Tio memorigis al mi legendon pri la persaj reĝoj en la antikvaj tempoj. Iuj legendoj rakontas, ke en la epoko de Sasanidoj la reĝo kovris sian vizaĝon per ora masko. Krom liaj edzinoj neniu alia mortulo rajtis vidi lian vizaĝon. Tiaj rakontoj eble estas originitaj sub influo de historiaj faktoj pri la egiptaj faraonoj. Sed fakto aŭ mito en la antikvaj tempoj ĉie la reĝoj (kaj la reĝinoj) estis iel netuŝeblaj, nevideblaj kvazaŭ dioj sur la tero. Hodiaŭ la situacio estas ŝanĝita. Mi havas tiun impreson, ke hodiaŭ oni respektas la Reĝinon Elizabeto ĉefe pro ŝia persona boneco kaj ne pro ŝia titolo. Kiel ie skribis Eriketo, oni ne estimas la Princon Karolo, kiu post la reĝino heredos la tronon, same tiel kiel oni respektas ŝin.

Sed kio estas rolo de monarkoj hodiaŭ? Nu! Oni supozas, ke ili helpos unuecon de nacio ĉe krizoj. Ĉu tio okazas? Pri monarkio en Hispanio, niaj hispanaj amikoj mem kelkloke skribis pri pozitiva rolo kiun ludis la Reĝo Juan Carlos [pr. Ĥuan Karlos] post morto de Franko. Sed hodiaŭ oni prave rajtas demandi ĉu elspezo de mono por konservi multekostajn sistemojn de monarkio estas vere utila? Respondon al tiu demando mi ŝatas legi ne nur flanke de niaj hispanaj (Juan Carlos - Ĥuan Karlos) kaj britaj (Queen Elizabeth II - Kuin Elizabet la dua) amikoj sed ankaŭ japanaj (la Imperiestro Kinjo), svedaj (la Reĝo Karolo la 16-a Gustavo), belgaj (la Reĝo Alberto la 2-a) kaj amikoj el aliaj landoj en kiuj ankoraŭ ekzistas monarkio.

(1) Pri Irano mi devas diri, ke post disfalo de la reĝimo de Ŝaho (la lasta reĝo), tie en la islama respubliko ĉiu mulao iĝis reĝo. Super ĉiuj el ili la suprema religiestro Ĥameneio kiun neniu rajtas kritiki, pri li skribi aŭ lian karikaturon aperigi.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

Mia opinio estas ghenerale kontrau la monarhhio, sed mi agnoskas ke pri mi chefa motivo estas, ke en Hispanujo la membroj de la familio regha (krom la reghino Sofia) estas shatantoj de toreo (taurbataloj).

artimo