6 août 2007

Mia raporto de Mekaro

Antaŭe mi promesis skribi pri mia vojaĝo al Montrealo por ĉeesti la 5-an Mekaron. Fakte tiam mi ne intencis ripeti skribitaĵojn kiujn vi jam povas legi pri la E-movada aspekto de tiu vojaĝo en diversaj raportoj (kiom da partoprenintoj, el kiuj urboj, kiuj programoj, kiuj manĝaĵoj, k. t. p). Ne! Mi intencis uzi kelkajn bildojn kiujn mi estis kaptinta dum la vojaĝo kiel preteksto por tisi iomete pli personan rakonton pri miaj observoj. Nun dum vi trovas multajn raportojn pri movadaj aspektoj de renkontiĝo de esperantistoj en Jokohamo, estas tempo por ke mi ankaŭ plenumu tiun malnovegan peromeson mian. Kiel vi eble scias la temo de ĉi-jara Mekaro estis la historio. Tial miaj observoj dum tiu vojaĝo ĉefe instigis min pensi pri historio.

La unua bildo temas pri ceremonio kiu okazis je la 20-an de majo sur placo antaŭ la malnova katedralo de la urbo. Fakte tiutage oni profitis ferion de la semajnfino por rememori fondiĝon de la urbo Montrealo (kies la vera dato estas la 17-an de majo 1642). Fondiĝo de la urbo MontrealoMi tre ŝatis scii la senton de tiuj kiuj unuafoje venis al tiu ĉi loko kaj fondis la urbon. Kompreneble la unuaj alvenintoj al la regiono ne estis soldatoj en uniformoj kiel tiuj kiujn oni vidas sur la bildo. La 9-an de majo 1641 du ŝipoj komencis vojaĝon el Rochelle [pr. Roŝel – urbo en Francio] direkte al Nouvelle-France [pr. Nuvel Franc – NovaFrancio – la nuntempa Kebekio]. Sur ili ĉirkaŭ 400 francaj kolonianoj gvidataj de la fervora katoliko kaj nobelo “Paul de Chomedey de Maisonneuve” [pr. Paŭl do Ŝomedi do mezon-nov]. Motivo de la grupo estis establi urbon sur la bordo de la rivero Saint-Laurant [pr. San Loran] por de tie disvastigi la katolikan religion en la nova Francio (hodiaŭa Kanado).

Ĉi tie mi atentigu la leganton pri la dua bildo. Sur ĝi oni vidas sinjorinon surmetinta vestaĵojn de la antaŭaj tempoj (ĉu ĉe la fondiĝo de la urbo?) Ŝian foton mi kaptis kiam ŝi estis staranta antaŭ la pordo de la kapelo Notre-Dame-de-Bon-Secours [pr. Notr Dam do Bon Sokur]. La kapelon fondis Marguerite Bourgeoys [pr. Margaŭrit Burĵoj] kiun venigis al Montrealo ĝia fondinto s-ro Maisonneuve por instrui kaj eduki infanojn de la kolonianoj kaj tiujn de indiĝenoj.

Virino ĉe la pordo de kapeloMi demandas min; kun kiuj konvinkoj tiutempe homoj almigris al la nova mondo? Tio estis vojaĝo ege longa, plejeble sen reveno kaj plene de danĝeroj. Ĉu deziro de riĉeco? Ĉu aventuremo? La respondo eble estas miksaĵo de ĉiuj el tiuj motivoj. Sed mi ŝatas ankaŭ aldoni ian naivan kaj sinceran religian konvinkon al ili. En nia tempo iaj similaj konvinkoj estas gvidanta la malfeliĉan korean mision al Afganio kie ili estas ostaĝprenitaj. Sed ankaŭ interese la samaj motivoj hodiaŭ havas malpli gravan lokon en la ĉiutaga vivo en Kebekio (kaj ĝenerale en Kanado). Se en Francio post la granda revolucio, ĉirkaŭ cent jaroj post fondiĝo de la urbo Montrealo, potenco de la religio kaj la katolika eklezio malpliiĝis, en Kebekio oni devas atendi ĝis la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam okaze de la trankvila revolucio [fr. Révolution tranquille] la influo de la religiaj dogmaroj en la socio malpliiĝis. Tiel ekzemple vortoj kiuj iam estis religie karaj ŝanĝis signifon por esprimi maldecaĵojn [la hodiaŭa vorto tabarnak kiu venas de la franca vorto por tabernaklo signifas fi! aŭ damne! kaj la kebekia franclingvo estas plena de tiaj vortoj].

Sed oni ne povas preteratenti la religian fervoron kiu ĉe la unuaj tagoj kaŭzis movon kaj vivon de la socio en la nova mondo [la nordameriko]. Pro tiu fervoro, franca kolonio gvidita de s-ro Maisonneuve kreis la urbon Montrealo, s-ino Bourgeoys instruis kaj edukis la setlintojn kaj la flegistino Jeanne Mance [pr. Ĵan Manc] kiu estis inter la unuaj kolonianoj iomete pliposte kreis Hôtel-Dieu [pr. Otel Dio], la unuan malsanulejon en la nordameriko.

Mi ne kapablis trovi tiujn malnovajn konvinkojn en siaj originj formoj en la hodiaŭa socio, sed mi estas certa, ke konvinkoj el alia tipo ankoraŭ puŝas nin, motivas nin. Mi tre ŝatas kredi, ke ili estas moralaj konvinkoj. Iuj noblaj ideoj. Humanaj idealoj.

Malnovaj trambiletojLa tria bildo montras malnovajn biletojn por tramoj. Tiun foton mi kaptis en la centro pri historio de la urbo Montrealo. Tie estis unu reprodukto de malnova tramo en la origina dimensio. Kiam oni paŝis en ĝi bildoj kiuj kovris fenestrojn movis, oni aŭdis voĉojn rekreitaj laŭ voĉoj kiujn oni probable iam aŭdis sur stratoj de malnova Montrealo (mi ŝatas imagi, ke la sceno temis pri la urbo en la 1950-aj, 1960-aj jaroj sed povas esti, ke ili estis rekreitaj laŭ modelo de alia epoko). Mi fermis miajn okulojn, sentis vestaĵojn de la epoko sur mi [ekzemple ion kiel tiu de Humphrey Bogart – pr. Hamfri Bugart - en la kinfilmo Kasablanka], gustumis la aeron kaj provis senti spiriton de la epoko. Mi estas certa, ke tiutempe malmultege da irananoj estis ĉi tie. Eŭropanoj jes! Sed irananoj…

Ĉi tie mi estas en fremda lando, imaganta min en fremdaj vestaĵoj kaj vojaĝante sur fremda transportilo. Sed tio ĉio ne gravas. Ĝis homoj estas, ĝis amo estas, ĝis amikeco estas kaj ĝis konvinko pri ekzisto de iuj noblaj celoj estas, mi ne sentos min fremda. Mi malfermas miajn okulojn. En la suba etaĝo miaj amikoj atendas min.

1 commentaire:

Mari-elen a dit...

"Tabernak" estas sendube mia plej ŝatata kebekia vorto. Amiko tie loĝinta ĝin prononcas neatendite, foje, kaj mi ĝenerale ne povas malhelpi min ridi. Nun kiam li transloĝiĝos al fora regiono, mi ĝojas retrovi ĝin, en tiu blogo, tabernak' !