16 août 2007

Parolprezentado de poemoj

Kompreni kaj aprezi poezian esprimon ofte ne estas facila. Ĉar la poezio estas krei emociojn per ludo de vortoj, farante akrobataĵojn kun metaforaj kaj asociante signifojn kun ritmo, por aprezi ĝin necesas iu minimuma trejniĝo. Ia alkutimiĝo al diversaj aperformoj de la esprimo kaj scii pri lingvaj ludoj. Ne ĉiuj bonaj poemoj ĝuas akcepton de amasoj. Nur malmultegaj versoj iĝas sloganoj, esprimas revojn kaj prezentas asopirojn de homgrupoj. Eĉ malpli estas tiuj versoj kiuj daŭras tra jarcentoj kaj formas parton de la komuna memoro por tuta nacio.

En la lernejo, ĉe kursoj pri la literaturo, ni devis legi kelkajn poemojn, parkerigi ilin kaj diri pri lingvaj teknikaĵoj kiuj estis uzitaj en ili. Strange hodiaŭ mi nur memoras malmultajn el ili. Fakte mi memoras multajn aliajn poemojn kiujn mi lernis ekster klasoĉambroj. Mi estas klara ekzemplo de tiuj pri kiuj la oficiala eduksistemo ne funkciis! Kvankam ekster tiu oficiala sistemo mi estis relative lernema (pri la perslingva poezio).

Poemoj povas iĝi kantoj kaj akompaniĝi per muzikoj. Oni povas aldoni teatrajn movojn al tiu kombinaĵo kaj fari operojn. Ni povas legi ilin sur paperoj, en libroj kaj eĉ sur la retpaĝoj. Sed la plej simpla prezento de poemo estas esprimi ĝin parole. Foje povas okazi, ke la parolan prezenton de poemo akompanu muziko de iu instrumento sed tiuokaze la muziko ludas nenian gravan rolon en la prezento (se ne oni devas nomi ĝin kantado).

le grand corps maladeParola prezento de poemoj estas malnova kiel la historio mem. Ĝi ekzistas en ĉiuj kulturoj. En la irana kulturo ĝi povas okazi kiam Nagal [eo. – rakontanto, precipe rakontanto de epikaj poemoj de Ŝahname] prezentas sian arton. Mi ankoraŭ memoras poeziajn vesperojn en Irano dum kiuj poetoj laŭtlegis siajn verkojn. Iam mi mem dum tiaj vesperoj deklamis aŭ recitis poemojn de iuj poetoj. Tial kiam mi legas, ke dum la UKo oni estas voĉleginta esperantlingvajn poemojn, mi ege envias la feliĉajn ĉeestantojn.

Hodiaŭ se ekzistos necesaj talentoj, Esperanto povos profiti la novajn komunikajn teknologiojn kaj ekziston de la interreto por prezenti sian potencon rilate poezion kaj parolan prezenton de poemoj. Al la moderna poemprezentado sursceneja mi konatiĝis per fenomeno el Francio. Lia vera nomo estas Fabien Marsaud [pr. Fabijan Marsaŭ] sed oni pli bone konas lin per lia pseŭdonomo “le Grand Corps Malade” [la granda malsana korpo]. Li diras poemojn adekvatajn por tiuj poeziaj konkursoj kiujn en la angla kaj la franca lingvo oni nomas slam. La poeziaj konkursoj de tipo slam kaj poemoj adekvataj por ili unuafoje aperis en 1984 en Ĉikago (Usono). Ili rapide atingis scenejojn en aliaj grandaj urboj de Usono kaj de tie propagiĝis al aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo. En Francio, Fabien Marsaud ĝuis senprecedencan sukceson precipe en la televidaj programoj kaj ĉe la amaskomunikiloj. Por la unua fojo en la historio, lia unua albumo, Midi 20 [tagmeze je la 20-a horo] vendiĝis pli bone ol konvenciaj muzik-kantaj albumoj. Li estas jam prezentinta programojn por grandaj nombroj da homoj kaj en grandegaj spektaklejoj (en Francio kaj Kebekio). Li ŝuldas tian sukceson ĉefe al sia kortuŝa esprimomaniero kaj bele rava voĉo. Mi persone trovis lian parolprezentadon tre bona, lian voĉon sorĉa kaj liajn poemojn ege interesaj. Se vi komprenas la francan lingvon vi eble ĝuos aŭdi prezenton de li, ĉi tie. Kaj en la angla lingvo jen traduko de lia poemo vojaĝo per trajno.

Aucun commentaire: