29 août 2007

Superkomputilo en preĝejo!

Kial oni estas instalinta la plej potencan komputilon de Eŭropo en (eks-)kapelo? La superkomputilo "MareNostrum" [latina kombinaĵo kiu signifas nia maro] estas la plej potenca superkomputilo en la kontinento Eŭropo. Ĝi estas instalita en la iama kapelo Torre Girona en Hispanio. Ĝi estas dotita de 2560 komputantaj elementoj [ang. Blade Nodes] kaj ĉiu el tiuj elementoj uzas du duoblkernajn procezilojn de tipo IBM PowerPC 970MP (entute 10240 proceziloj). Ĝi uziĝos por kalkula laboro pri la homa genaro, antaŭtaksado de vetero kaj inĝenierado de novaj medikamentoj. Ĉiuokaze laŭ mia opinio tio estas la plej belaspekta installoko por iu superkomputilo. Tiuj kiuj laboras kun ĝi nepre ĝuos la belajn ĉirkaŭaĵojn.

2 commentaires:

Xisberto a dit...

Saluton! Mi legas vian blogon per e-planedo.

Vi nun ne diris, ke tio superkomputilo uzas la liberan sistemon Linux (linukso), kies filozofio estas tre simila al la esperanta.

becxjo a dit...

Kara Xisberto,

Dankon pro via reago. Fakte mi ne certas pri tia rekta simileco inter linukso kaj Esperanto.

Cetere mi ne vidas neceson por rilati cxiun blogeron mian al Esperanto. Cxar tiam mi plu skribus cxefe pri Esperanto dum mi preferas skribi en Esperanto (pri multaj aferoj en la mondo - iuj el ili rilatas al E-o sed multaj ne havas rilaton kun gxi).