11 sept. 2007

Demando

Kion signifas la anglaj terminoj "Tenure" kaj "Tenure Tracker" (rilate akademian karieron)? Ĉu iĝi "tenure" en Kanado estas malsimila de tio en Usono?

4 commentaires:

Anonyme a dit...

En Usono "Tenure" estas sistemo de posten-rajto. Se universitata profesoro atingas tiun posten-rajton (atingas "tenure"), ŝi/li fariĝas nemaldungebla (krom pro tre serioza miskonduto). La sistemo teorie ekzistas por preventi, ke profesoro maldungiĝu pro siaj opinioj, ekzemple politikaj opinioj.

Jen paĝo pri la diferencoj inter la Usona kaj Kanada sistemoj.

Ken

Anonyme a dit...

"Tenure-tracker" estas profesoro elektebla por ricevi sian posten-rajton. Ekzemple provizora profesoro, kiu instruas nur dum certa periodo, sed ne estas plene dungita, ne estas "on the tenure-track". Tiu ne estas "tenure-tracker".

Normale necesas unu-du jaroj da deĵorado por ricevi posten-rajton.

Ken

becxjo a dit...

Dankon Ken pro viaj respondoj. Sed mi ne vidis en via unua mesagxo tiun pagxon al kiu vi estis aludinta!

Anonyme a dit...

Pardonu; io fuŝiĝis. Jen la adreso: http://www.cs.ubc.ca/~condon/ccwest/CCWESTtenure1.html

Ken