4 sept. 2007

Helpopeto

Pardonu min se tiu ĉi blogero estas iomete tro teknika. Mi bezonas vian helpon. Eble amiko esperantista povas helpi min por solvi tiun ĉi problemon. Por fari parton de miaj eksperimentoj, mi bezonas funkciigi interkomunikadon inter oscilografo kaj komputilo. Mi uzas la oscilografon Tektronix TDS 2012B. Por konekti ĝin al la komputilo mi uzas konektilon de tipo USB kaj mi instalis la kromprogramon TekVisa kiu ebligas fari programojn por komuniki kun la oscilografo. Mi lanĉis ekzemplojn kiuj estas disponigitaj kun la kromprogramo, sed ili ne sukcesas establi la interkomunikadon. Por solvi la problemon mi sekvis la instrukciojn. Pere de simpla programo mi povas rekonigi la oscilografon al la komputilo:

status = viOpenDefaultRM(&rm);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

status = viOpen(rm, "USB0::1689::871::C030112::0::INSTR", VI_NULL, VI_NULL, &vi);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

Kaj mi povas eltiri ĝiajn karakterizaĵojn:

status = viWrite(vi, (ViBuf) "*idn?", 5, &retCnt);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

memset(buffer, 0, sizeof(buffer));
status = viRead(vi, (ViBuf) buffer, sizeof(buffer), &retCnt);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

Eĉ mi povas eltrovi, ke kiom da datenoj ekzistas por ĉiu signalokurbo sur la oscilografo:

status = viQueryf(vi, "hor:reco?\n", "%ld", &elements);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

Sed ekzemple kiam mi volas eltrovi la vertikalan skalon per la instrukcio:

status = viQueryf(vi, "YOFF?\n", "%f", &yoffset);
if (status < VI_SUCCESS) goto error;

Mi ricevas la jenan erar-mesaĝon:

Error - The specified operation or request timed out.

Ĉu iu havas sperton pri tiuj ĉi stultaj aparatoj?

Aucun commentaire: