29 sept. 2007

La plej bela geniulino

S-ino Dorota Rabczewska
Beleco estas subjektiva kvalito. Inteligenteco ankaŭ estas ege kompleksa kaj preskaŭ nemezurebla afero. Tial kiam oni parolas pri la plej bela geniulino, mi inklinas kritikante esplori la pretendon. Temas pri pola kantistino Dorota Rabczewska [Doda Elektroda - kiel prononci ŝian nomon?]. Ŝi konsideriĝas kiel la dua plej bela polino (ĉu rezulte de opinisondado?). Kaj kiam ŝi aliĝis al la organizaĵo Mensa, oni trovis ke ŝi posedas intelektan kvocienton 156. Oni taksas, ke la plejmulto de la homoj havas intelektan kvocienton (IK-o) inter 85 kaj 115. Ankaŭ konsideriĝas, ke iu persono estas mense malfruiĝinta se li/ŝi havas IK-on sub 70. Aliflanke persono kun IK-o pli ol 130 taksiĝas geniul(in)o.

Unue pri la beleco, ja ŝi estas sekse alloga kaj deziroveka. Tamen nia percepto de beleco (aŭ seksallogeco) formiĝas ĉefe kaŭze de kulturo, kutimoj kaj travivaĵoj. Ne ekzistas ĝenerala kaj universala interkonsento pri beleco.

Due pri la inteligenteco, tie ekzistas diversaj intelektaj kvocientoj; lingva/vorta, geometria/spaca, muzika, k. t. p. Precipe pri lingva/vorta mezuro de inteligenteco, ekzamenoj neniel povas esti universalaj. Miaopinie s-ino Rabczewska estas bela (seksalloga) kaj inteligenta, sed eble ne la plej bela geniulino. [Iuj taksas, ke la plej bela geniulino estas s-ino Danica Mae McKellar [pr. Danika Ma Makkeler] aktorino kaj matematikistino sed tio ankaŭ estas debatebla opinio]

Pretere mi iam ricevas tiun impreson, ke cerboj de virinoj pri iuj aferoj funkcias malsimile de la niaj. Ekzemple dum butikumado por aĉeti vestaĵojn por mi estas neeltenebla torturo, la plejparto de virinoj kiujn mi konas (patrino, kuzinoj, amikinoj k. s.) faras tion kun freneziga plezuro. Ili kapablas pasigi horojn kaj horojn en vendejoj (kaj finfine aĉeti nenion) dum mi iras al unua vendejo, provas malmultajn vestaĵojn kaj finfine haste aĉetas la plej aĉan el ilin.

4 commentaires:

Anonyme a dit...

Amuzaj vestoj kaj rekvizitoj en la bildo. Tamen, se oni forigus ilin, la virino aspektus nedistingeble simile al aliaj 100 milionoj da virinoj en la mondo kun similaj haŭt- kaj har-koloro, ktp.

Anonyme a dit...

La nomo elparoliĝas [rapĈEFska] se mi ne eraras.

Ken

Dobromiła a dit...

Dorota Rabczewska - legu Dorota Rabĉevska (jes, en la prononco tio estas simila al Rapĉefska), Doda Elektroda legu Doda Elektroda ;) (esperanto havas prononco tre simila al la pola).
Mi ne scias, ke ŝi estas tiel inteligenta. En ŝia konduto tio ne estas videbla. ;)

Toño a dit...

Vi povas vidi aliajn ekzemplojn en jena retejo: http://www.topsocialite.com/beauties-with-big-brains/.
kaj http://www.topsocialite.com/beauties-with-big-brains-honorable-mentions/.
Toño