17 sept. 2007

Lokaj balotoj en Kanado

Perlo en Maro
Lastatempe rilate lokajn balotojn en Kanado, du aferoj starigis debatojn. Unue en Kebekio oni proponis, ke tiuj virinoj kiuj kovras siajn vizaĝojn ne havu rajton por voĉdoni. Tie argumento estis tio, ke por iĝi certa pri identeco de la voĉdonanto oficistoj devas vidi vizaĝon de tiu persono. Teknike kaj praktike en Kanado multaj voĉdonas poŝte kaj ankaŭ por ĉeesta voĉdonado oni ne necese bezonas certiĝi pri identeco de la voĉdonanto vidante lian/ŝian vizaĝon. Tial kortumoj malaprobis la proponon. Mi mem kvankam tute ne ŝatas hiĝabon (en neniu ajna formo) kaj konsideras ĝin kiel insulto al viroj kaj maljusteco pri virinoj, tamen ne trovas tian proponon prava. Fakte kvankam mi ne alproksimiĝos al virinoj kiuj surmetante hiĝabon ja montras, ke ili estas jam konsiderintaj min (kaj ĉiujn aliajn virojn) kiel bestoj nebrideblaj kaj seksumemaj monstroj, tamen se ilia elekto estas ne pro malkaŝe fizika premo (el flanko de iliaj patroj, fratoj, edzoj k. s) mi respektos tiun elekton (kaj sentos kompaton pri ili).

Mi opinias, ke viroj tute ne rajtas trudi siajn dezirojn pri tio kiun surmetu virinoj al la socio. La elekto de hiĝabo estas respektinda ĝis tiam kiam ĝi ne estas surbaze de premo. Tio rilatas al la dua afero kiu kaŭzis debatojn. Dum la baloto en Toronto, kandidato proponis financi religiajn lernejojn per la publika mono. En kunteksto de hodiaŭa Kanado tiu propono estas logika ĉar jam depost longa tempo la katolikaj lernejoj uzas la publikan monhelpon. Tamen mi preferus se neniu religia lernejo (nek katolika nek iu ajna alia religia lernejo) estus financita per publikaj monhelpoj. Miaopinie nur familio devas decidi pri religiaj instruoj de infanoj kaj tio ankaŭ devas esti kongrua kun rajtoj de neplenkreskuloj kaj zorge limigita. Mi opinias, ke ŝtatoj devas ne interveni en aferoj rilate religiajn instruojn de neplenkreskuloj kaj ili devas konservi la publikan spacon de la socio neŭtrala kaj senpartia rilate religiajn aferojn. Samtempe ili devas protekti neplenkreskulojn kontraŭ malhumanaĵoj kiuj trudiĝas al ili nome de religio. Pri la hiĝabo mi tute aprobas decidon de Francio por malpermesi ĝin en la lernejoj. Tio estas ĉar almenaŭ en lernejoj, knabinoj nun povas sperti vivon sen trudoj kiuj ofte okazas per iliaj (vir-)familianoj. Nun la publika spaco de lernejoj permesas, ke neplenkreskuloj eskapi premojn kiujn ili ne kapablis antaŭe eskapi. Tiel kiam ili plenkreskiĝos, ili almenaŭ pli konscie povos juĝi kaj elekti siajn vojojn. Kaj la publika aŭtoritato estas protektinta ilian liberecon [almenaŭ en lernejoj].

Aucun commentaire: