26 sept. 2007

Nomumita prezidento!

Hieraŭ mi volis skribi ion pri prelego de Ahmadineĵad en la universitato de Columbia [pr. Kolombia] , sed mi preferis atendi ĝis li parolis en la ĝenerala asembleo de UNo. Mi estas antaŭe skribinta (ankaŭ ĉi tie), ke ĉiufoje kiam tiu ulo malfermas sian buŝon, li kaŭzas honton de irananoj. Ĉi-foje ankaŭ ne estis escepto.

AhmadineĵadKontraŭe al multaj el irananoj kaj irandevenanoj, mi sentas nenian ĉagrenon pro tono per kiu la prezidanto de la universitato de Columbia, parolis al Ahmadineĵad. Ahmadineĵad meritis tian paroltonon kaj s-ro Bollinger [pr. Boliner] ne esprimis falsan eldiron. Nepre Ahmadineĵad ne estas prezidento reprezentanta min kaj mi esperas ke miaj neiranaj amikoj komprenu tion. Malgraŭ tio ĉio, tiel kolera kaj insulta paroltono eĉ por paroli al homo kiel Ahmadineĵad, ne estis akceptinda el flanko de digna akademiano kiel s-ro Bollinger. Kompreneble li rajtis kritiki Ahmadineĵad kaj eĉ nomi lin diktaturo, sed mi preferus se li sindetenus kaj ne aldonus insultajn adjektivojn kiel needukita, malkuraĝa kaj etanima.

Ahmadineĵad nepre mensogis kiam diris, ke en Irano virinoj ĝuas grandan liberecon. Ankaŭ pli antaŭe li estis dirinta, ke en Irano ricevi satelitajn tv-elsendojn ne estas tiom malpermesata! Tio ankaŭ estis mensogo. Kiam en la universitato Columbia li diris, ke en Irano ni ne havas samseksemulojn [alia mensogo], ĉeestantoj mokridis. Tamen oni ne forgesu, ke retoriko de Ahmadineĵad ne ege malsamas de tiu de la usonaj konservativuloj kiuj opinias semseksemo estas perversio kuracebla kaj oni devas kuraci/puni/ne agnoski samseksemulojn. Aliflanke Ahmadineĵad pravis kiam diris, ke palestinanoj havas nenian rolon en Holokaŭsto kaj ili ne devas puniĝi pro ĝi.

Ahmadineĵad prelegis en prestiĝa universitato en Usono. Tie li kaŭzis honton por irananoj. Samtempe hieraŭ vespere mi vidis, ke en tv-programo John Stewart [pr. Jon stuŭart] intervjuis S-ron Eva Morales la prezidento de Bolivio. Tiu programo estas parodia kaj komedia do neprestiĝa. Tamen s-ro Morales tre bone respondis kaj laŭdiĝis per la ĉeestantoj. Kontraŭe al Ahmadineĵad li ĉeestante en neprestiĝa programo kaŭzis honoron por sia popolo.

P.S: Mi nur ŝatas scii ĉu s-ro Bollinger same severe kaj insulte parolus al Reĝo Fahad (Saŭdarabio), Hosni Mobarak (Egiptio) kaj Parvez Muŝaraf (Pakistano) [Vidu kiel s-ro Bollinger estas laŭdinta la pakistanan diktaturon]? Ĉu ili ne estas etanimaj diktaturoj?

1 commentaire:

Anonyme a dit...

Tiu cxi ulo Ahmadinejxad sxajne sxatis diskuti religion kaj la Biblion. Bedauxre Bollinger ne kapablis lerte respondi al li nek kontrauxludi tiel.

Verdire Ahmadinejxad ofte mensogas pri pluraj aferoj, tamen ankaux hontas ke edukita Usona profesoro ne kapablis iom prelegi pri la grava rolo de Ciono (fortreso/rifugxejo de Dio) en la Biblio.

"Cxu ne Usonanoj, Israelanoj, Kanadanoj, kaj alilandanoj rajtas modeli ties proprajn hejmlandojn laux inspiro de Ciono?", mi volus demandi al Ahmadinejxad, "Kial Irano ne strebas estigxi Ciono por la 'Palestinanoj'?"

Bedauxre la Islama Profeto forgesis elprunti Cionon kaj la sekulara profesoro neniam studis...

Amike,

Andreo (montamaristo)