7 sept. 2007

Plenrapide al alia infero en la mezoriento

Kvankam mi, kiel oponanto de la islama respubliko en Irano, ŝatas vidi puniĝon de tiu reĝimo kaj ĝiaj ĉefregantoj, tamen kiam mi pensas pri sufero de ordinaraj homoj okaze de eventuala armea atako al la lando mi ege angoras. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke ni plejrapide alproksimiĝas al tia evento. Premo al la islama respubliko iĝis vere neeltenebla (por la reĝimo) kiam Usono decidis aldoni la revolucian gvardion al sia listo de organizaĵoj kiuj helpas terorismon.

B52 AviadiloPor tiuj kiuj eble ne scias, mi devas diri, ke la revolucia gvardio fondiĝis tuj post la islama revolucio en 1979. Ĝiaj anoj havas fortajn ideologiajn konvinkojn kaj ĝi fondiĝis ĉefe por protekti la novestablitan reĝimon kontraŭ danĝeroj. Unue ĝi estis malgranda armita forto sed okaze de milito inter Irano kaj Irako, ĝi plifortiĝis kaj grade transformiĝis al vera armeo. Nuntempe ĝi prizorgas pri eksterlandaj operacioj (ekzemple helpi Hizbolahon en Libano aŭ Hamason en Palestino, vivatenci kontraŭ oponantoj de la reĝimo en Eŭropo, k. t. p). Ankaŭ ĝi respondecas pri iu ege disvolvita programo por konstrui longdistancatingajn misilojn. Ĝi havas tre grandan influon sur la politikaj eventoj en Irano. Kelkaj el parlamentanoj kaj la nuna prezidento, Ahmadineĵad, estas ĝiaj eksmembroj. Ĉiuokaze aĥila tendeno de tiu organizaĵo estas ĝia ega enmiksiĝo en ekonomiaj agadoj. Tial ĝia klasifikiĝo kiel subtenanto de terorismo per Usono povas severe minaci bonfarton kaj liberecon kiujn ĝis nun ĝiaj anoj ĝuis. En Irano iomete post deklaro pri intenco de la usona registaro, oni ŝanĝis la ĉef-komandanton de la gvardio. Tio estis grava evento ĉar li estis en tiu posteno dum 10 jaroj. Tio per iranaj observantoj konsideriĝis kiel signo pri efiko de la usona premo sur la gvardio.

Aliflanke eble vi estas jam aŭdintaj pri aviadilo armita de nukleaj bomboj kiuj flugis super Usono. Oficiala versio pri la evento aludas al eraro. Sed usona blogisto kiu estas eksa agento de la sekurecaj organizaĵoj opinias, ke la okazaĵo ne povas esti senintenca simpla eraro. Unue li notas, ke oni ne metas nukleajn armilojn en aviadilo por simple turismflugi kaj ĝui flugvojaĝon. Tion oni faras kiam aŭ ekzistas minaco aŭ la farinto intencas transporti tiujn armilojn al alia loko. Due li rememorigas, ke kontraŭe al holivudaj kinfilmoj en la realo meti nukleajn armilojn en aviadilo ne estas simpla afero de malaltrangaj oficiroj. Li ankaŭ informas, ke la aviadilbazo al kiu la menciita aviadilo estas fluginta (ang. Barksdale – pronc. Barksdejl) estas elirpunkto por operacioj en la mezoriento. Mi pensas, ke oni ne intencas uzi tiujn nukleajn armilojn en Irako (aŭ Afganio). Miaopinie en la mezoriento restas tri ĉefaj celoj. Aŭ oni volas uzi la nukleajn armilojn kontraŭ Pakistano kaj ĝia jam ekzista nuklea arsenalo, se la registaro de s-ro Muŝaraf alfrontiĝos al serioza problemo tie. Aŭ oni volas uzi ilin kontraŭ la sanktaj lokoj de islamanoj en Saŭdarabio, se ili faros grandskalan atakon similan al tiu de la 11-an de septembro kontraŭ la okcidento. Aŭ oni volas uzi ilin kontraŭ la islama respubliko en Irano. Alia ebleco estas tio, ke la evento kaj publikiĝo de informoj pri ĝi estas intenca plano por sendi nemiskompreneblan signalon al regantoj en la islama respubliko por montri, ke Usono ne plu indulgos malamikajn agojn (de Irano).

Por kompletigi la bildon, la leganto eble estas jam informita pri tiu pretendo, ke hieraŭ la kontraŭaviadila defendoforto en Sirio estis pafinta al Israela aviadilo. La israela aerforto ne estas konfirminta nek dementinta la informon. La observantoj estas sugestintaj, ke Israelo volis taksi pretecon de la kontraŭaviadila defendoforto en Sirio. Tion mi ankaŭ kredas. Sed mi ankaŭ ŝatas rimarki, ke la operacio ne celis pretigi Israelon por eventuala konflikto kontraŭ Sirio. Ĝi okazis ĉar inter Israelo kaj Irano ekzistas du landoj; Sirio kaj Irako. Nu! Irako ne havas kontraŭaviadilan defendoforton. Do por atingi Iranon restas nur obstaklo de Sirio! Ĉu registaro en la islama respubliko komprenas tiujn signalojn? Mi tutkore esperas, ke jes!

Aucun commentaire: