12 sept. 2007

Pri politiko en Japanio

La japana ĉefministro, s-ro Ŝinzo Abe, demisiis! Nun kio okazas? Ĉu la japana parlamento decidos pri la venonta ĉefministro? Kiujn diferencojn oni devas atendi rilate la politikajn decidojn en Japanio? Kiujn efikojn tiu ĉi demisio havos? Ĉu iu povas respondi tiujn demandojn?

Bonvole se japana amiko en sia E-blogo skribos pri tiu evento, ankaŭ metu komenton en mia blogo por, ke mi trovu ĝin.

4 commentaires:

Anonyme a dit...

Estas tre malfacile al ordinaraj japanoj antaŭdiri efikon de la demisio de Abe. Ĉiuj ja surpriziĝis pro lia subita demisio. Ne kredeble, ke la ĉefministro demisiis tuj post sia unua malferma parolado komence de la parlamenta sesio.
Vastalto

becxjo a dit...

Dankon Vastalto pro via komento. Sed pro kiu(j) eraro(j) gxi devigigxis demisii? Cxu li faris nepardoneblan politikan eraron?

Vastalto a dit...

La plej grava kaŭzo de lia demisio estas la malvenko de lia partio en la elekto de membroj de la Ĉambro de Konsilistoj (japana supera parlamento) en la lasta julio.
Due japanaj popolanoj havas grandan malkontenton pri liaj politikoj, kiuj lacigas mezajn kaj malsuprajn homojn.
Trie sinsekvis ministroj, kiuj malkaŝiĝis je skandaloj pri kontraŭleĝaj monrimedoj.

becxjo a dit...

Dankon Vastalto, pro la klarigo.