24 sept. 2007

Senpaga tekstprilaborilo por Vindozo

Kvankam mi jam havas kaperitan version de la programaro Microsoft Office [pr. Mikrosaft afis], tamen mi decidis depost nun kaj sur mia nova komputilo instali nur laŭleĝajn programojn. Feliĉe por linukso jam ekzistas tre bonaj senpagaj programoj por labori kun tekstoj, prezentaĵoj kaj datentabeloj (Open Office - pr. Open afis - estas la plej bone establita inter ili). Por Vindozo ĝis nun ne ekzistis bona programo tia. Feliĉe antaŭ nelonge IBM prezentis la programaron Lotus Symphony [pr. Lotus Simfoni]. Nun mi estas elŝutinta ĝin kaj planas instali ĝin sur mia Vindozo Visto.

4 commentaires:

Xisberto a dit...

Saluton kara! Ne estu malfeliĉa: OpenOffice ankaŭ funkcias en Vindozo tre bone je multe da tempo!

Kaj Lotus Symphony ne estas alio tute-nova programaro, nur IBM versio de OpenOffice.

Mia opinio estas, ke la vera OpenOffice estas pli bona al Lotus, ĉar li estas pli antaŭa.

becxjo a dit...

Kara Xisberto,
Ja vi pravas kaj mi lernis tion nun, post rigardo al la retpagxo de OpenOffice. Malgrau tio, mi provos Lotus Symphony kaj ni vidos kiel gxi funkcios.

Dobromiła a dit...

Mi uzas OpenOffice ankaŭ en Vindozo kaj mi pensas, ke ĝi estas pli bona ol MS Office. Ekzemple matematikaj formuloj oni skribas pli facile.
Por Linukso ekzistas ankaŭ aliaj programoj, ekzemple KOffice por KDE.

ĵeromo a dit...

mi decidis same. por ordinaraj taskoj mi sufiĉe kontentas pri la servoj de la sekvaj senpagaj programaroj:

- 7-zip kiel densigilo
- avast kiel kontraŭvirusilo
- coolplayer kiel muzikludilo
- ek por enigo de ĉapelliteroj
- fajrovulpo (firefox) kiel retkrozilo
- filezilla kiel ftp-programo
- gimp kiel bildoprogramo (potenca sed iom peza)
- openofico kiel redaktilo, tabelilo, desegnilo
- piĝino (pidgin, ekse gaim) kiel tujmesaĝilo
- spybot search & destroy kiel kontraŭspionilo
- tondrobirdo (thunderbird) kiel mesaĝilo
- unired kiel redaktilo
- zonealarm kiel fajroŝirmilo

kelkaj estas parte aŭ tute esperantigitaj.

mi ankoraŭ ne trovis oportunajn kaj dece stabilajn programojn por redakto de retpaĝoj, kaj por adresaro, tempoplanado kaj similaj organizaj taskoj.