26 oct. 2007

Akvofaloj Niagaro

Mi estas jam skribinta kelkajn blogerojn pri miaj travivaĵoj en Kanado. Ĝis nun, ili ĉefe estis raportetoj pri aferoj asociitaj al Montrealo kaj Kebekio. Tio ne signifas, ke mi estas travivinta neniun rakontindan aventuron en aliaj partoj de Kanado kaj precipe en mia loĝ-provinco, Ontraio. Fakte du semajnojn antaŭ kun amiko kiun mi konas el la mezlernejaj jaroj kaj nun loĝas en Vankuvero ni iris al la akvofaloj Niagaro. Aldone al la akvofaloj Niagaro ankaŭ estas nomo de rivero sur kiu estas tiuj akvofaloj kaj formas parton de la landlimo inter Usono kaj Kanado. Cetere la du urbaj centroj kiuj situas en du flankoj de la rivero apud la akvofaloj nomiĝas Niagaro. Tiel ekzistas du urboj Niagaro; unu en la usona ŝtato Novjorko kaj la alia en la kanada provinco Ontario.

Konstruaĵo en la urbo NiagaroSurLaLagoNia vojaĝo ne estis nur por viziti la akvofalojn. Ni preterpasis proksimume de la urboj Hamiltono kiu estas fama pro sia ŝtalindustrio kaj Sankta Katarino [ang. St. Catharines] kiu havas faman kanalon inter du nesamnivelaj lagoj (la kanalo nomiĝas Welland – pr. veland - kaj situas inter la du lagoj Erio – ang. Lake Erie - kaj Ontario). Tra tiu kanalo ŝipoj povas pasi. Mi sukcesis vidi ŝipon sur la kanalo sed ne sukcesis foti ilin (la ŝipon kaj/aŭ la kanalon).

Monumento por Generalo BrockLa unua urbo en kiu ni elaŭtobusiĝis estis la urbo Niagaro-Sur-La-Lago [ang. Niagara On The Lake – N-O-T-L]. Antaŭ atingi ĝin ni ankaŭ vizitis bienon en kiu oni faris glacivinon. Tiu regiono de Kanado produktas tre famajn kaj bonkvalitajn glacivinojn. En la bieno ni eĉ rajtis gustumi vinojn sed ĉar glacivinoj estas ege multekostaj, nia gustumado limiĝis je nur du ordinaraj vinoj; unu blanka kaj unu ruĝa. La blanka vino estis bongusta sed la ruĝa vino laŭ mia opinio ne estis tiom bona [ve! mi ankoraŭ ĉie serĉas la guston de la ruĝa vino de Bordeaux – pr. Bordeŭ – regiono en sudo de Francio].

La urbon Niagaro-Sur-La-Lago estas fondintaj personoj kiuj estis lojalaj pri la brita regno kaj post la revolucio en Usono eskapis el tiu lando norden. La urbo unue nomiĝis Newark [pr. Niuark] kaj ĝis 1797 estis ĉefurbo de la provinco Supra Kanado [ang. Upper Canada – la unua nomo de la provinco Ontario]. Tamen en tiu jaro oni elektis la urbon York [pr. Jork – la hodiaŭa Toronto] kiel ĉefurbo de la provinco ĉar la urbo Niagaro-Sur-La-Lago estis tro proksima al Usono. Pliposte evidentiĝis, ke tiu decido estis saĝa ĉar dum milito en 1812 la usonaj trupoj konkeris la urbon kaj antaŭ sia retreto detruis ĝin. Pliposte oni rekonstruis la urbon kaj depost tiam urbo konservis sian arkitekturan strukturon. Tial malkiel multaj el aliaj kanadaj urboj konstruaĵoj tie havas karakteron. La urbo havas plaĉan harmonion kaj ĉarmon propran al si mem. Al mi ege plaĉis promeno sur ĝiaj stratoj. Dum tiu promeno mi vidis statuon de George Bernard Shaw [pr. Ĝorĝ Bernard Ŝaŭ] kaj lernis, ke ĉiujare en la urbo okazas festivalo dediĉita al liaj teatraj laboroj.

Aldone al beleco de la naturaj ĉirkaŭaĵoj, la regiono estas ankaŭ vizitinda pro restaĵoj el historiaj eventoj. Apud la urbo Niagaro-Sur-La-Lago situas la fuorto George [ang. Fort George]. Ĝi estis milita fortikaĵo konstruita de la brita armeo por defendi kanadajn teritoriojn kontraŭ usonaj atakoj. Estas malfacile imagi, ke iam en du flankoj de tiu rivero ekzistis tiom da malamikeco. Ankaŭ malfacilas kompreni, ke kial en Kanado oni restis tiom lojala pri la brita regno. Ĉiuokaze perfiduloj kaj krimuloj por unu flanko estas herooj de la alia flanko. Inter tiaj homoj estas s-ino Laura Secord [pr. Lora Sikord]. Dum la milito en 1812 ŝi piedvojaĝis kilometrojn da distanco por averti la britan armeon pri ambusko de usonaj fortoj. Pro ŝia averto, en tiu batalo britaj soldatoj severe venkis la usonajn, kaj oni ne scias, eble tiu venko kaŭzis, ke Kanado restis parto de la brita imperio kaj sekvis historian vojon malsame de tiu kiun iris ĝia suda najbaro. Domo de s-ino Secord estas konservita kaj vizitita de turistoj. Ankaŭ sur la vojo el Niagaro-Sur-La-Lago al la akvofaloj Niagaro ekzistas alia monumento kiu estas konstruita omaĝe al komandanto de la brita armeo Generalo Isaac Brock [pr. Isak Bruk]. Kiel sur la foto vi vidas, apud la monumento estis kelkaj homoj kiuj partoprenis geedziĝan ceremonion. Por mi estis interesa vidi, ke partoprenantoj de geedziĝa festo venas kaj ĝuas belecon de pejzaĝo kiu estas ĉirkaŭ tiaj monumentoj (kaj ja la naturo ĉie en tiu regiono estas belega).

Malgrandega KapeloAlia loko por festi geedziĝon estas la malgrandega kapelo The Living Water Wayside [la kapelo de apudvoja vivanta akvo]. La kapelo povas enakcepti nur ok personojn. Tiel ĝi estas unu el la plej malgrandaj kapeloj en la mondo [ĉi-tie estas listo de malgrandaj kapeloj en nordameriko].

Akvofaloj NiagaroLa kulmino de nia vojaĝo sen iu ajn dubo estis vizito de la akvofaloj mem. Ili estas grandiozaj mirindaĵoj de la naturo. Tie ekzistas du grandaj akvofaloj unu en flanko de usono (t. n. la usona akvofalo) kaj la alia en la kanada flanko. La pli granda akvofalo estas kanada. Boatoj portas tursitojn proksimume de la akvofaloj, kaj senti ilian grandecon estas neforgesebla evento en la vivo de ĉiu vizitanto.

La fotoj estas faritaj de mi kaj havas nenian ajn kopirajton. Kliku sur ili por vidi ilin pli grande.

2 commentaires:

Toño a dit...

Chu vidis la "Spanish Aerocar" kiu transportas turistojn super la rivero? Mi ne scias chu ghi estas kutime uzata. Sed ghin konstruis esperantisto: ingheniero Leonardo Torres Quevedo.

Belajn fotojn!

becxjo a dit...

Jes mi vidis (kaj ecx kaptis fotojn de gxi) sen scii gxian historion.