1 oct. 2007

Kial Einstein? Kial Zamenhof?

Albert Einstein
Kiam mi komencis miajn studojn por magistra diplomo, mi konatiĝis kun (interesiĝis pli pri) revuoj temante la fizikon en nivelo de mezlernejoj. Tiutempe iu afero kiu frapis mian atenton, estis la granda nombro da leteroj kiuj ĉiutage el studentoj de mezlernejoj alvenis al tiuj revuoj kaj en ili la skribintoj pretendis, ke ili estas trovintaj eraro(j)n de Einstein [pr. Ajnŝtajn] aŭ estas pruvintaj malĝustecon de la kvantuma mekaniko. Mi neniam bone komprenis kial kiam oni iomete lernas la fizikon tuj tentiĝas pruvi malĝustecon de tiuj du specifaj teorioj aŭ malkovri erarojn de eminentuloj de la sciencobranĉo. Por mi estis evidenta, ke la plejparto de tiuj leteroj havas ignorindan sciencan valoron. La fiziko ne estas fako establita surbaze de prozo sed konstruita ĉirkaŭ rigoraj matematikaj priklarigoj. Kiel studento kiu jam ne konas koncepton de tensoroj aŭ ne kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn povas kompreni kaj teoriumi pri la relativeco aŭ la kvantuma mekaniko? Tio estas danĝero kiu povas kaŭze de troa popularigo de la scienco minaci ĝin. Mi lernis, ke precipe tiuj teorioj kiuj malfermas pli grandan pordon al filozofia imagado, tentas nefakulojn al teoriumado.

Estas interesa konstati, ke simila fenomeno ekzistas pri Esperanto. En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. En la persa lingvo (mia denaska lingvo) mi aŭdacas uzi foromojn kiuj ne tute kongruas kun reguloj de ĝia gramatiko. Ankaŭ ni perslingvanoj tre facile kreas kaj uzas vortojn kiuj laŭ la lingvistoj konsideriĝas ne tute ĝustaj. Tio okazas ĉar la persa lingvo estas mia kaj nekonscie mi konsideras min rajtigita je tiaj aventuroj pri ĝi. Kial novlernantoj de Esperanto tentiĝas proponi reformojn por ĝi? Ĉu ĉar situacio de la lingvo permesas tiajn aventurojn? Mi ne scias!

P.S 1: Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke la sciencfikciaj verkoj (filmoj, libroj k. s.) iomete kulpas pri la fenomeno. Kiam oni en ili aŭdas/legas priskribojn kiuj ofte estas malĝustaj aŭ almenaŭ nerigoraj pri iuj sciencaj fenomenoj, nefakula persono povas ricevi tiun impreson, ke la scienco estas vico da nombroj kaj prozaj priskriboj kiuj maksimume nur enhavas sciencajn terminojn.

P.S 2: Kompreneble mi ne intecis diri, ke EinsteinZamenhof estis perfektaj homoj kaj oni povas trovi nenian difekton en iliaj laboroj.

6 commentaires:

D.Mych a dit...

Saluton!

Mi ankaŭ ofte legis en diversaj E-forumoj vicojn da reformoj proponataj de novuloj. Pli multas postuloj forĵeti akuzativon, kaj kutime proponas tion personoj, kies gepatra lingvo ĝin ne havas, do, ili malfacile komprenas ĝian funkcion.
Iam mi eĉ respondis je tiuj "proponoj", ke se ni elĵetus akuzativon, ĉar vi ne komprenas ĝin, ni forĵetu ankaŭ artikolon, ĉar ni, rusoj, ĝin ne havas kaj ne komprenas kiamaniere ĝi funkcias. Poste ni forĵetos ion, kio mankas en ia alia lingvo, ktp... Kaj kian lingvon ni finfine ricevos? Pli simplan kaj pli malutilan ol Basic English?

Do, mi opinias, ke tiuspecaj "proponoj" (tutegale en fiziko aŭ lingvo) devenas de tio, ke oni taksas pli facilan simple elĵeti kaj forgesi malfacilan aĵon por ne lerni ĝin bone.

Kaj mi ankaŭ konsilis al tiuj personoj, ke ili unue lernu perkere la lingvon, se ili estas tiom reformemaj, por bone kompreni kion efektive estas reforminda en la lingvo.

Dobromiła a dit...

Forĵetu "la"-n! :) En la pola tio ne ekzistas, do mi ne komprenas tion.

Ursido a dit...

La realon oni ne povas forĵeti. La ekzisto de subjekto kaj objekto estas realaĵo. "N" estas nur maniero esprimi kion ĉiu lingvo esprimas iel. Maniero kiu al mi plaĉas, ĉar ĝi ebligas esprimadon klaran, nemiskompreneblan. Do, bonvolu ne forĵeti!

becxjo a dit...

Ne cxagrenigxu Ursido, neniu volas forjxeti iun ajn aferon for de Esperanto!

Anonyme a dit...

Akuzativo NE estas malfacilajo au forjetindajo...Supersignoj estas...

H. C. Shinopy a dit...

Saluton!

Unue ni konu:
Esperanto estas ne lingvo-projekto, sed jam lingvo.
( Sed reformistoj rigardas, ke Esperanto ankoraŭ estas lingvo-projekto, malgraŭ jam pasis 120 jaroj. Eble ili plu rigardos tiel,
eĉ se kiam pasis 1200 jaroj. )

Neniu povas reformi Esperanton, same kiel neniu povas reformi naciajn lingvojn.
Kaj ekzistas neniu propono, kiu definitive konvinkas ĉiujn Esperantistojn.
- Estas maleble reformi Esperanton.

Se ni forĵetos akuzativon, Esperanto fariĝos maloportuna.
Tiaj reformistoj insistas pri nur vorto, mankas la vidpunkto pri sintakso aŭ frazo.
( Jam realiĝis Ido forĵeti akuzativon, sed ni jam trovis ĝin tro maloportuna, ellerni kaj uzi ĝin malfacile. )
Plie aliaj proponantoj furiozos brue, tuj momente Esperanto disfalos katastrofe.
( Fakte Ido stagnas en senfinaj krizaj kazoj de la sinsekvaj proponoj. )

Sed tiaj obstinaj proponantoj ĉiam tuj migros for Esperanto al aliaj lingvoj:
Ido, Occidental, Novial, Interlingua, Lingua Franca Nova, Europanto, Ekspreso, Latina Nova, Ludlange…