3 oct. 2007

Ni kaj niaj prijuĝoj

Kiam mi estis en Francio inter aliaj ankaŭ du sinjorinoj estis miaj instruistoj por la franca lingvo. Unu el ili estis el urbo en nordo de la lando kaj la alia el ĝia suda parto. Miaj travivaĵoj kun tiuj du sinjorinoj kaj renkontoj kun iuj aliaj francoj montris, ke devenantoj de la suda parto estas pli konversaciemaj kaj gastigemaj, dum tiuj francanoj kiuj venas el ĝiaj nordaj partoj kvankam ĝentilaj sed tenas siajn distancojn. Pliposte mi konstatis ke en Eŭropo ĝenerale loĝantoj de sudaj landoj kiel Hispanio kaj Italio pli rapide kaj facile faras konversacion kun nekonatuloj. Kontraŭe al tio en la nordaj landoj de Eŭropo (kiel Svedio) homoj malpli facile akceptas nekonatulojn kaj emas teni distancon kun ili (tio tute ne signifas, ke ili estas malafablaj aŭ malĝentilaj). Kiam mi rakontis tiun konstaton al amiko el la norda parto de Francio, ŝi diris, ke kvankam nordanoj pli malfacile amikiĝas kun nekonatulojn, sed ilia amikeco estos pli profunda kaj daŭra. Ŝi konsilis zorgu ĉar kvankam loĝantoj de la sudo pli facile amikiĝas [fakte konversacias] sed tiu amikeco ne ĉiam estas daŭra kaj profunda.

Tio estis kutima nerigora observo farita de ordinara homo kiel mi. Ĉu vere tiaj trajtoj pri diversaj popoloj ekzistas? Tio estas temo de branĉo de la sociologio kiu nomiĝas studoj tra kulturoj [ang. cross-cultural studies, fr. les études interculturelles]. Iam mi legis kelkajn laborojn pri tiu temo en kiuj oni inter aliaj menciis la nomon de s-ino Margaret Mead [pr. Margaret Mid] kiel unu el pioniroj de la branĉo.

Ĉiuokaze povas esti, ke tiaj diferencoj inter popoloj vere ekzistas. Tamen malfacile eblas ŝarĝi moralajn konkludojn super ilin. Mi mem kelkfoje estas skribinta (en tiu mem blogo), ke usonanoj ĝenerale havas ne tre vastan konon pri la mondo ekster sia lando. Tio estas tro svaga prijuĝo kaj neniel influas miajn sintenon aŭ sentimenton alfronte al usonanoj. Kvankam mi ne alte estimas George W. Bush kaj liajn samideanojn, tamen tio ne kaŭzas, ke mi negative prijuĝu ĉiujn usonanojn. Mi tre ŝatas legi skribaĵojn de nia amiko Steven Brewer kiu estas usonano. Mi alte estimas klerajn usonanojn kiel s-roj Don Harlow kaj Fred Meyer. Ankaŭ respektas usonajn skribantojn de la blogoj Usono kaj la Domo de Karotoj. Fakte tie estas sennombraj usonanoj kiujn mi estimas kaj ŝatas.

Kiam mi legis ke altranga konsilanto de Bush, Debra Cagan [pr. Debra Kagan], estas dirinta, ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn, tio ŝokis min. Ĉu eblas abomeni ĉiujn anojn de iu nacio? Tio ne estas aserto de ordinara usonano en fora urbeto en centro de tiu lando. Tio estas esprimo de decidofaranto en Vaŝingtono. Ja mi komprenus ŝin, se ŝi estus dirinta, ke ŝi abomenas regantojn de Irano [mi mem malŝatas ilin] aŭ kelkajn irananojn aŭ eĉ la plejmulton da irananoj. Sed ŝi estas dirinta ĉiujn irananojn. Ĉu ŝi ankaŭ abomenas judajn irananojn? Ĉu ŝi eĉ abomenas min kiu estas zoroastrano (kaj oponanto de la islama reĝimo en Irano) kaj nur naskiĝis tie? Mi esperas, ke plejmulto da usonanoj ne havu saman sentimenton pri irananoj.

Aucun commentaire: