19 oct. 2007

Ĉu iri tien?

Longtempe mi esperis, ke la retservo amikumu finfine tie disponigu eblecon por krei blogojn. Nu! Tio ĝis nun ne okazis. Esperantaj blogoj ekzistas ĉe diversaj retservoj, kiel livejournal, blogger, wordpress (ne la programo sed senpaga blogkonstrua servo), k. s. Bedaŭrinde neniu el tiuj servoj konsideras Esperanton kiel lingvo uzebla (la programo wordpress estas tradukita sed oni bezonas disponiganton de spaco por retaj paĝoj) por krei blogojn. Hodiaŭ mi vidis, ke la blogservo nireblog parte disponigas tiajn eblecojn. Ĉu esperantlingvaj blogistoj ne ŝatas kuraĝigi ĝin transportante siajn blogoj al tiu blogservo? Mi mem serioze studas tian eblecon sed ankoraŭ opinias, ke profesia servo kiel tiu de ĝangalo por esperantlingvaj blogistoj estas necesa (kvankam la servo ĉe ĝangalo ne disponigis multajn eblecojn kaj ĉiu nova servo devas konsideri modernajn bezonojn rilate blogojn - ekz. libereco por elekti fasadajn modelojn laŭ volo de blogantoj).

2 commentaires:

D.Mych a dit...

Bonvolu viziti Ipernity: http://www.ipernity.com/home?lg=eo
Ĝi havas novan esperantlingvan fasadon kaj jam viglan esperantistan komunumon: http://www.ipernity.com/blog/14343/25428

becxjo a dit...

Kara d.mynch,

Mi jam konas ipernity. Bedaurinde tiel sxajnas ke gxi pli emfazas pri fotoservo kiel flickr ol blogoj. Ekzemple oni ne povas elekti propran fasadon (ang. theme) por blogoj tie.