18 oct. 2007

Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi finiĝis?

s-ro Sarkozi kaj lia edzino
Francio alfrontiĝis al la unua severa striko pri la publika transporto post prezidentiĝo de s-ro Sarkozi. Tiuj kiuj iam estas loĝintaj en Francio, scias ke strikoj precipe pri la publika transporto estas ordinaraj eventoj de la ĉiutaga vivo en tiu lando. Do tiel ŝajnas, ke francoj revenas al siaj antaŭaj vivmanieroj! Pretere oni informis, ke s-ro Sarkozi kaj lia edzino Cecilia [pr. Sesilia] divorcas. Ĉu li suferos pro tio? Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi jam finiĝis?

1 commentaire:

Genoveva a dit...

Fakte,strikoj pri, interalie, la publika transporto estas ordinaraj ajxoj en Francio. Francoj nerevenas al siaj antaŭaj vivmanieroj, cxiam estis tiel, bedauxrinde