7 nov. 2007

Intelekta nivelo

En fino de sia blogero je la 7a de novembro, Ken Miner skribas
Tamen mi vidis ofte itallingvajn tekstojn en la reto, liberale aspergitajn per fremdaj (precipe anglaj) vortoj senŝanĝaj, kaj ju pli alta la intelekta nivelo de la teksto, des pli dense.
Mi ne estas kontraŭ ĝustaloka uzo de vortoj pruntitaj (aŭ prenitaj) el fremdaj lingvoj. Sed ĉu vere oni abunde uzas tiajn vortojn ĉar ĉe la intelekta diskuto li/ŝi havas nenian alian eblecon por esprimi sin? Aŭ ĉar tiu persono volas montri sin aparte pli klera ol la legantoj kaj fanfaroni pri siaj intelektaj meritoj?

La intelekta nivelo de iu teksto estas en konceptoj kaj ideoj (signifoj) kaj ne en nombro de fremdaj vortoj. Se mi legus perslingvan tekston kaj necesus por kompreni alineon el ĝi mi rigardu dekfoje vortarojn (precipe tiam kiam por esprimi ideon ekzistas persaj vortoj), mi ne konkludus ke ĝi estas intelekte pli altnivela aŭ ĝia skribinto pli klera. Kontraŭe mi konkludus, ke la verkisto de tiu teksto ne nur intencas falspavi sed ankaŭ li/ŝi ne bone scipovas la persan lingvon!

2 commentaires:

Toño a dit...

Vi pravas. Mi ne oponas la uzon de anglalingvaj vortoj kiam tio necesas. Sed tiajn vortojn mi plej ofte trovas en diskursoj de homoj kiuj deziras montri ke ili apartenas al alia klaso: la "manaĝeroj", la moŝtuloj. En mia laborejo, la ĉefoj, precipe la duonnivelaj ĉefoj, jam komencis uzi vortojn pri kiuj ĉiam ekzistis perfekte enradikiĝintaj terminoj hispanlingvaj. Mia nuna senpera estro parolas pri la "bullets" de la "slides" de la Power-Point. Kompatinda mi, kiu ĉiam parolis pri la "viñetas" de la "transparencias". Probable ĉar mi preferis pli densajn prezentadojn.

Kaj mi certe povas aserti ke li ne estas pli klera!

Anonyme a dit...

Toño, mi havas la saman sperton kiel vi. Krome almenaŭ en la sveda, en pli abstraktaj diskutoj la specifaĵo ne estas angla- sed latin- kaj grekdivenaj vortoj. Daŭre.

Maria Sandelin