27 nov. 2007

Problemo?

...Interalie li (Jorge Camacho) atentigas, ke la vera problemo en E-ujo estas ne neologismoj, sed la ploriga stato de la komuna E-ista lingvoscio.

...prenu ĉiom el tiuj mono kaj resursoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...
...prenu ĉiom el tiuj mono kaj rimedoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...

En ReVo Rimdeo signifas: Tio, kio servas por atingi celon. (angle resources)
Mi suspektas ke la vorto resurso estas neologismo (el la angla lingvo) sed tio ne gravas! Ni devas plibonigi niajn lingvosciojn kaj lerni pli da anglaj vortoj por kompreni Esperanton!!

Origin of Resource: 1640–50; Fr ressource, OF ressourse, n. deriv. of resourdre to rise up (L resurgere, equiv. to re- re- + surgere to rise up, lift; see resurge, source]

2 commentaires:

Mari-elen a dit...

Ĉiel okulfrapas neologismoj, kiujn oni plej ofte ne bezonas, krom por sciencaj aŭ fakaj temoj. Ekzistas ja sufiĉe da vortoj por ordinaraj aferoj, sed oni daŭre trovas snobismon ankaŭ ĉe esperantistoj, kiuj volas aspekti seriozuloj, aŭ allogaj "pedagogoj". Iam konato fiere anoncis al siaj lernantoj, ke sufiĉas aldoni o fine de franca vorto, kiam mankas vortprovizo ... Sed tio okazas ankaŭ ne nur en Esperanto : mia fratino ĉisemajnfine parolis pri sia "dressing", dum temis simple pri vestejo, kaj ekzistas pluraj vortoj por tio en la franca.
Amike al vi,
Mari-elen

zooplah a dit...

Mi malŝatas neologismojn. La bono de Esperanto estas ĝia facileco. Fakte mi opinias, ke ekzistas tro da vortoj en Esperanto eĉ sen neologismoj.

Mi rekomendas novajn vortojn nur laŭ la sekvaj kondiĉoj:
* La jama vorto estas ofta kaj longa (ekz-e maŝinskribi)
* La jama vorto estas malfacile elparolebla de multe el la homaro (ekz-e io ajn kun la fonemo ĥ)