24 nov. 2007

Revuo Nature kaj evoluo de lingvoj

Antaŭ nelonge dum tagmanĝo en la universitato mi hazarde prenis iun numeron de la scienca revuo Nature [pr. Nejĉer - Naturo] kaj foliumis ĝin. En ĝi (numero je la 11-a de oktobro 2007 – volumo 449) du artikoloj kaj unu letero pri lingvaj temoj aparte kaptis mian atenton (ĉar mi estas bona esperantisto kaj kiel ĉiu alia bona esperantisto mi ankaŭ interesiĝas pri lingvistikaj aferoj kvankam mi ne havas grandan lertecon por lerni lingvojn aŭ efike uzi ilin). En la posta tago mi kopiis ilin kaj kunportis tiujn kopiojn hejmen por pli bone studi ilin. Nun en tiu ĉi blogero mi ŝatas skribi iomete pri ili.

La du artikoloj temas pri evoluo de lingvoj. Estas interesa, ke esplorsitoj kiuj estas verkintaj tiujn artikolojn ne apartenas al lingvistikaj fakultatoj sed matematikaj. En la unua artikolo (Nature 449, 713 - 716, 2007) Erez Lieberman kaj lia kolegoj el la Teknologia Instituto en Masaĉuseco (MIT) kaj la Universitato Harvard studas evoluon de la angla lingvo. Ili limigas sin al studo de tio, ke kiel en la angla lingvo neregulaj verboj iĝas regulaj. En la moderna angla lingvo al tiuj verboj kies preteritaj kaj infinitivaj formoj per aldono de la sufikso “-ed” al la fino de iliaj radikoj konstruiĝas oni diras regulaj (ekz. talk/talked/talked - eo. paroli). Niatempe la aliaj verboj konsideriĝas neregulaj kvankam kelkaj el ili obeas aliajn regulojn kiuj iam ekzistis en pli malnova angla lingvo (ekz. sing/sang/sung - eo. kanti) kaj la resto obeas nenian regulon (ekz. go/went/gone - eo. iri). Pro evoluo de la lingvo, kun tempopaso neregulaj verboj iĝas regulaj (ekz. fly/flew → fly/flied - eo. flugi). Tre malofte okazas, ke evoluo okazas en alia direkto (ekz. sneak/sneaked → sneak/snuck - eo. ŝteliri).

En tiu esploro oni studas evoluon de anglaj verboj tra jarcentoj komencante de la malnova angla lingvo (Old English - la lingvo de la rakonto Beowulf - ha! kinfilmo de tiu rakonto kun rolludo de Angelina Jolie estas ĵus spektigata - parolita ĉirkaŭ 800 p. k.) kaj tra la meznova angla (Middle English - la lingvo de Chaucer’s Canterbury Tales - parolita ĉirkaŭ 1200 p. k.) ĝis la moderna angla lingvo kiu hodiaŭ estas parolata. La esploristoj studis kiam iuj neregulaj verboj iĝis regulaj. Ankaŭ uzante grandegan datenbazon de anglalingvaj tekstoj ili determinis uzadoftecon de tiuj verboj en tekstoj. Precizega statistika analizo montris, ke ju malpli ofte iu verbo estis uzata, des pli rapide ĝi iĝis regula. Tiu konkludo havas sencon ĉar hodiaŭ en la angla lingvo neregulaj verboj estas oftege uzataj (be - esti, have - havi, do - fari, go - iri, say - diri, can - povi, will - os, see - vidi, take - preni, get - akiri). Rezulto de tiu studo ne nur priklarigas la pasintajn okazaĵojn sed ebligas antaŭdiron de la estonteco. Ekzemple la esploristoj konjektas, ke estontece pro sia malgranda uzadofteco la verbo wed/wed/wed (eo. geedziĝi) plejeble iĝos regula (wed/wedded/wedded).

En la dua artikolo (Nature 449, 717 - 720, 2007), Mark Pagel kaj liaj kunlaborantoj el la universitato Reading kaj la instituto Santa Fe studas evoluon de vortoj inter diversaj hindeŭropaj lingvoj. Ili volas scii kial ekzemple en diversaj lingvoj ekzistas tiom malsamaj vortoj por la signifo vosto (greka ουρά, germana schwanz, franca queue, angla tail), dum por vorto kiel du en diversaj lingvoj ekzistas similaj vortoj (greka δύο, germana zwei, franca deux kaj angla two). La respondo ree estas la uzadofteco. Ju malpli iu signifo estas uzata, des pli ofte vortoj esprimintaj ĝin ŝanĝiĝas. Por mi estis interesa vidi, ke la esploristoj en tiu ĉi laboro estis uzintaj metodon kiun ni uzas por priklarigi fizikajn fenomenojn. Tiu matematika metodo estas komputila simulado per metodo Monte Carlo [pr. Monte Karlo] uzante la ĉenon Markov (ang. Markov Chain Monte Carlo - MCMC). Mi mem uzis tiun metodon por studi molekulajn interagojn dum mia doktoriĝa laboro. Ankaŭ mi scias, ke sciencistoj uzas ĝin por studi fenomenojn en la nuklea fiziko kaj en la fiziko de elementaj partikloj. Ĉiuokaze unu el rezultoj de tiu esploro estas tio, ke tiuj lingvoj kiuj havas saman originon diverĝas unue pri tiuj signifoj kiuj malpli ofte esprimiĝas.

Laste estas letero de turka profesoro Ihsan Yilmaz (Nature 449, 658, 2007) de la universitato Çanakkale. Li protestas kontraŭ akuzoj pri plagiato. Ŝajne iu estas akuzinta lin kaj liajn kolegojn pri palgiato. Li tamen diras, ke ĉar la angla lingvo ne estas lia denaska lingvo do li estas preninta iujn partojn el aliaj artikoloj nur por enkonduko de sia artikolo. Tio estas problemo de neanglalingvaj sciencistoj. Hodiaŭ por rekoniĝi oni devas publikigi siajn laborojn en revuoj kiuj estas anglalingvaj. Mi mem en Francio vidis, ke laboro kiu povus rezultigi almenaŭ dek artikolojn finfine rezultigis aperon de tri kvar artikoloj ĉar francaj esploristoj ne estis ege komfortaj por skribi siajn rezultojn en la angla lingvo (aŭ kiam ili skribis la anglalingvaj juĝantoj plurfoje demandis priklarigojn).

Se vi rigardas mian retpaĝon ĉe la retejo de nia universitato, vi vidas, ke mi estas skribinta pri mia esploro en la angla kaj la franca (neniu estas mia denaska lingvo). Amikoj korektis tiujn tekstojn kaj mi devas konfesi, ke por trovi esprimstilon mi rigardis artikolojn jam aperintaj aliloke. Tio ne estas ĉar mi ne scias sciencajn aferojn pri mia laboro, sed ĉar mi ne estas komforta por esprimi ilin en aliaj lingvoj. Miaopinie superregado de la angla lingvo en la sciencaj komunikadoj estas malavantaĝo por neanglalingvaj sciencistoj (aŭ maljusta avantaĝo por anglalingvaj sciencistoj) kaj ankaŭ por la scienco mem.

P.S: Post skribo de tiu ĉi blogero mi trovis kelkajn aliajn skribaĵojn pri la afero sur la interreto. Jen raporto en la franca pri la menciitaj esploroj. Ankaŭ kelkaj anglalingvaj skribaĵoj tie, tie kaj ĉi tie.

4 commentaires:

Anonyme a dit...

ne novas la konstato, ke kernaj, oftaj vortoj restas konstantaj, dum duarangaj vortoj ŝanĝiĝas. lingvohistorio ĝuste naskiĝis el la observo de similaj kernaj vortoj inter hindeŭropaj lingvoj: ekzemple nombronomoj, parenconomoj aŭ la verbo "esti" similas inter la persa kaj eŭropaj lingvoj kaj tion rimarkante oni konsciis, ke ofta uzo konservis ilin. ankaŭ markov-ĉenoj kaj aliaj matematikaj formalaĵoj estas bone konataj en lingvokomputiko. probable la novaĵo en tiuj artikoloj estas, ke dank'al vastaj historiaj tesktaroj oni povas nun mezuri kaj vortoftecon kaj ŝanĝojn, kaj statistike montri korelacion inter ili.

ĵeromo

becxjo a dit...

Kara Jxeromo, se tiuj aferoj estus tiom bone konataj (au matematike elmontritaj) kiel vi skribis, mi dubas ke la revuo Nature farus tian bruon pri gxi. Islamanoj ofte diris, ke la sekreto de la nuklea energio en Korano estas menciita. Ni ne trovis gxin sed Okcidentanoj uzis niaj sanktaj libron kaj trovis gxin!

Anonyme a dit...

Ĵeromo pravas; ĝuste tiaj trovoj lanĉis la lingvosciencon. Kaj poste oni aplikis la samajn metodojn al Nord-Amerikaj indiĝenaj lingvoj, kaj tiel demonstris, en la 19a jarcento, ilian ĝeneralan validecon.

Ankaŭ mi scivolis, kio estas nova en la artikoloj de _Nature_ (krom rafinado de la metodoj), sed ŝajne ili ne haveblas en la reta versio de la revuo.

Ken

Anonyme a dit...

pri la uzo de markov-ĉenoj en lingva morfologio (do ne pri lingvoevulo sed ja en lingvoscienco) mi klavis en guglo "markov morphology" kaj la unua respondo montris tiuteman artikolon el 1992 (www.kornai.com/Papers/bloom.pdf).

pri mezuro de lingva evoluo bona ekzemplo estas glotokronologio. tiu teorio provas taksi la epokon de disiĝo inter parencaj lingvoj mezurante la proporcion de komunaj vortoj en iliaj kernaj vortaroj. ĝi ĉiam logas novajn esplorantojn pro sia statistika-matematika aspekto, sed ĝi malĝustas, ĉar ĝi antaŭsupozas ke ĉiuj lingvoj evoluas sampaŝe. (mi foje pensis, ke ĝi trovus amuzan uzon kiel mezurilon de lingva simileco, aplikeblan eĉ al konstruitaj lingvoj.)

amike.

ĵeromo