21 déc. 2007

Donaco por kristnasko



Ja mi ne konas la okcidentan muzikon. Mi ne konas teknikajn detalojn kiujn vi intelektuloj serĉas en klasika aŭ neklasika muzikaĵoj. Ja! Tio veras! Kiel aŭdanto mi ŝatas spektaklajn muzikprezentadojn. Vi konantoj de la teknikaj detaloj rajtas riproĉi min, sed kiel simpla analfabeta aŭdanto, mi ege ĝuis aŭdi (kaj spekti) tiun prezentadon de Pavarotti kaj James Brown [pr. Ĝejmz Braŭn]. Mi deziras donaci ĝin okaze de kristnasko al legantoj de mia blogo. Ĝuu ĝin!

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Dankon, Beĉjo, pro tiu donaco : laŭ mia opinio, ne tre gravas se homoj bezonas malestimi ion, por senti sin pli pravaj en la okuloj de aliaj. Kiam muziko kortuŝas nin, ĝi estas bona, ne necesas teknikaj analizoj, ĝi ege plaĉas kaj jen ĉio.
Mari-elen

Becxjo a dit...

Dankon Mari-elen, tie sub tiu muziko estis komento kiu ege placxis al mi. Oni skribas:

There is so much going on here. If a woman walked on stage, they would fall to their knees in thankfulness of that thing called love.

Tie okazas ion ceteran. Se virino pasxis sur scenejo, ili falis sur siaj genuoj pro dankemeco pro tio kiun oni nomas amo.