26 déc. 2007

Esperantlingva Linukso

Kiel mi skribis pli antaŭe, mi provas grade komenci reuzadon de Linukso anstataŭ Vindozo (precipe ĉe mia nova komputilo). Bedaŭrinde ĉar mi ne havis multe da libera tempo por solvi problemojn, do mi devis provi diversajn distribuojn de Linukso por funkciigi laŭeble plej multon de partoj sur mia komputilo dekomence. Ĝis nun, la plej kontentigan rezulton mi estas atinginta per Fedora 8 (per ubuntu 7.04 - Feisty Fawn - kaj 7.10 - Gutsy Gibbon - mi ne sukcesis funkciigi multajn partojn de mia komputilo). Eĉ kun Fedora 8, mi devis ankoraŭ malŝalti plibonigitajn sekurecajn eblecojn (ang. Security Enhanced Linux - SELinux) por funkciigi tuŝosentivan ekranon de mia komputilo. Nun mi devas pasigi iomete da tempo kaj lerni SELinux por modifi ĝin taŭge kaj reŝalti ĝiajn eblecojn.

Dum miaj provoj kun diversaj disribuoj de Linukso mi lernis, ke ili disponigas interesajn eblecojn. Tie ekzistas diversaj distribuoj por diversaj celoj. Ekzemple por zorgi pri aro da interkonektitaj komputiloj (ang. Local Network - LAN), ekzistas iuj distribuoj pli taŭgaj ol aliaj. Ankaŭ ekzistas Scienca Linukso (ang. Scientific Linux - SL), kiu ne estas aparte pli bona ol la aliaj distribuoj por sciencaj celoj sed estas provo por kongruigi mastruman sistemon sur ĉiuj komputiloj en eŭropa laboratiaro pri la nuklea fiziko (CERN) kaj FermiLab. Fakte por distribuo kun aro da utilaj sciencaj kaj matematikaj programoj oni devas elekti Quantian [pr. Kvantijan].

Tie ekzistas distribuoj kiuj celas uzantojn de specifaj lingvoj aŭ havas trajtojn de iu nacio. Ekzemple Satux por brazilaj uzantoj, Baltix por uzantoj kiuj parolas la litovan aŭ la latvan lingvojn kaj Sharif Linux [pr. Ŝarif linuks] kiu estas por perslingvanoj. Iam distribuo kreita de parolantoj de iu lingvo uziĝas per parolantoj de aliaj lingvoj kaj tiam lingvaj spuroj de la originaj kreintoj bone sentiĝas. Ekzemple mi provis la distribuon Sabayon [pr. Sabajon] kiu estas kreita per italoj. Tiu distribuo estas aparte bona por tiuj kiuj laboras per kaj sur sono kaj video (plurmediaj dosieroj). Sed kiam vi komencas uzi ĝin, vi ĉie sentas ĝian italan originon (eĉ kvankam neniam vi bezonas scipovi la italan lingvon).

Inter esperantistoj ekzistas multaj komputilistoj kaj programistoj. Eĉ aliaj esperantistoj ofte libertempe okupiĝas pri komputilaj aferoj. Jam ekzistas bona sukceso pri traduko de kelkaj liberaj programaroj (ekzemple OpenOffice.org). Aŭ oni uzas Esperanton kiel uzebla lingvo en Joomla 1.5. Hodiaŭ estas pli facila krei tute novan distribuon de Linukso (ekzemple sekvante instrukciojn de linukso ekde nenio, ang. Linux From Scratch - LFS). Eble iam esperantistoj kreos sian propran distribuon de linukso. Ĝi devas esti io simila al la itala distribuo Sabayon kaj allogi ankaŭ neesperantistajn uzantojn. Tiam kvankam iuj uzantoj uzos la anglan aŭ aliajn lingvojn por uzi tiun distribuon sed ili ĉiam sentos spurojn de Esperanto en tiu mastruma sistemo. Mi opinias, ke tiu tago venos.

1 commentaire:

zooplah a dit...

Jes, ekzistas multaj distribuaĵoj de Linukso. Mi ŝatas Mandrivan (tamen mi pro eksperimentado aktuale uzas Ubuntun, sed mi returnos al Mandriva dum la sekva promocio).

Linukso (aŭ pli ĝuste la C-biblioteko de GNU) donas bonan subtenon por Esperanto. La sola afero, kiun oni devas fari estas traduki la po-dosierojn de gettext (gettext tamen havas la problemon de manko de kunteksto en la tradukitaj ĉenoj, sed ĝi estas la (laŭfakta) normo en libera programaro).

Tamen unu problemo okazas. Multaj programoj estas aŭ netradukitaj aŭ mistradukitaj. Ekzemple la traduko de la retumilo Operao uzas la evitindan ununombran triapersonan pronomon ci (anstataŭ vi).