27 déc. 2007

Helpo

Estas ĝojinda, ke grupo de iranaj judoj sukcesis elmigri el tiu lando al Israelo. Kompreneble tiuj judoj kiuj ankoraŭ loĝas en Irano, devas pretendi, ke tie ĉio estas bona kaj ili havas nenian problemon. Mi ankaŭ se estus en Irano, publike pretendus, ke ĉio iras glate!

Iranaj judoj, kristanoj kaj bahaanoj helpiĝas per la okcidentaj ŝtatoj por eskapi la landon kaj almigri al aliaj liberaj landoj. Tie, nur nin, zoroastranojn, neniu ŝtato en la mondo helpas. Tiel ŝajnas, ke kredantoj de ĉiuj abrahamaj religioj atendas nian kompletan pereon! Dankon!

1 commentaire:

cyberstrigo a dit...

Do estas serioza la situacio kiun oni travivas en la nuna irana reĝimo, ĉu ne? La samon estas dirita ĉe ipernity:

http://www.ipernity.com/blog/reza.torabi/31959