6 déc. 2007

Mistikaĵoj en Esperantujo

Ĉu esperantistoj eksternorme inklinas sin turni al mistikaĵoj, aŭ ĉu tiuj kiuj inklinas sin turni al mistikaĵoj pli allogiĝas al Esperanto? Tion mi demandas ĉar dum la du ĉefaj prisciencaj organizaĵoj esperantlingvaj, ISAE kaj AIS, apenaŭ montras vivosignon de si mem, tre diversaj religiaj kaj kvazaŭreligiaj organizaĵoj kaj agadgrupoj prosperas en Esperantujo. Ne! Ne miskomprenu min. Mi ne estas kontraŭ la metafiziko (mi antaŭe skribis pri mia duboplena kredo al ia formo de transcendaĵo). Mi eĉ ne kontraŭas okultaĵojn ĝis oni per ili ne nocas vivon kaj sanon de aliaj. Fakte mia problemo tute ne koncernas aferojn kies ĝustecojn oni ne kapablas science pruvi. Pri mi mem, kiam kelkaj semajnoj antaŭ medicinisto anoncis ke miaj okuloj suferas pro ia formo de katarakto kaj ĝia sola kuraco estas post iom da tempo (eble kelkaj jaroj eble malpli longe) anstataŭi iliajn lensojn per artefaritaj, mi venis hejmen kaj antaŭ ĉio sur la interreto serĉis por alternativaj kuracometodoj (tiujn metodojn la scienco ne aprobas)! Eĉ iam kiam la sveda registaro ne akceptis azilpeton de mia patrino kaj volis forpeli ŝin, mi faris religian oferon (en Zoroastrismo oni ne faras sangan oferon, ne murdoferas animalojn, en tiu religio oferoj ofte estas manĝaĵoj por pilgrimantoj aŭ oleo por lumfajroj en temploj)! Por ĉiu homo povas okazi, ke iam ial li aŭ ŝi iom sin turnu al nekompreneblaĵoj (por mi ili portas ian psikan komforton ĉe la malfacilaĵoj, kvankam laŭ mia racio ili apenaŭ havas ian ajnan alian efikon). Mia problemo estas tio, ke iu persono (ĉi tie esperantisto) kiom profunde kredas je tiaj aferoj, ankaŭ kiom ofte kaj kiel sin turnas al ili.

MistikoLastatempe plurfaoje kaj diversloke aperis artikolo pri la astrologia mapo de Zamnhof (surrete kaj en la revuo la Ondo de Esperanto). Fakte konsiderante ĝin kiel distraĵo mi eĉ ĝuis legi ĝin. Sed mi opinias, ke skribaĵoj de tia speco aperas ĉefe ĉar ankoraŭ ekzistas kulto rilate Zamenhof inter esperantistoj. Tio ne estas bona. Zamenhof ne estis Dio nek sanktulo. Cetere mi ĉiam pensis, ke astrologio devas montri sian realan potencon kiam oni uzas ĝin por informi pri nekonataj (por la astrologo) okazintaĵoj aŭ antaŭvidi okazontaĵojn! La vivo de Zamenhof estas bone konata. Ĉu ekzistas utilo por rilati poziciojn de steloj al eventoj de lia vivo aŭ al lia karaktero? Ĉu tio rivelas novan kaj nekonatan informon pri li kaj lia kreaĵo, Esperanto?

Mi ne estas aparte kontraŭ mistikaj kredoj aŭ misteraj skoloj. Min precipe ĉagrenas la situacio, kiam iu misuzas nomon de la scienco por propagandi ilin. Estas klara distingo inter la metafiziko kaj la fiziko. Iam scienco montras efikecon de iuj praktikoj kies originoj troviĝas en metafizikaj instruoj. Ekzemple sciencaj esploroj estas jam elmontrintaj, ke budhaj monaĥoj vere kapablas per mensaj praktikoj (iugrade) regi super siaj korpoj. Ankaŭ la moderna medicino ĝis iu grado akceptas utilojn de korpaj ekzercoj en Jogo. De tie ĝis nomi Kabalon scienco estas longa vojo (Kabalo estas mistika skolo originita de la instruoj de Torao).

Ĉiuokaze mi opinias, ke religiaj kaj kvazaŭreligiaj grupoj pli ol sciencaj tendencoj prosperas en Esperantujo. Krom Budhismo, Kristanismo kaj Kabalo, tie troviĝas Spiritismo, kosmologio de Martinus kaj nur mankas esperantista grupo kredante al la NIFO-religio Raelismo!

2 commentaires:

Lernanto a dit...

Tre klera vidpunkto! Oni nepre devas averti pri religiofobio (au religio-timo), ĉar lastatempe (ekde lasta libro de S-ro Dawkins) ĝi ĉiam aperas kiel diskut-temo.

Nu, tie ĉi en Brazilo ni havas tiun ĉi situacion: Esperantismo estas kvazaŭ sinonimo de Spiritismo. Mi ja ŝercas, estas troigo, sed oni (precipe dum for e-movado) ja kredas je tio!

Tio tute estas parto de homo, esti kaj mistikema kaj sciema. Nur facilas pli esti gvidata de mistikulo ol sciencisto---tamen ne nepre. Sed ja al plejmulto pli plaĉas esti gvidata, ŝajne.

(Laŭ Miĥael Laitman) a dit...

Saluton.

Ĉe kabalo.info aperis la fako 'Mitoj pri kabalo':
http://kabalo.info/kategorioj/mitoj/

Mito la dua: kabalo estas mistika doktrino de judismo, kiun oni kutime ligas kun okulta scio

Mito la tria: en kabalo, same kiel en aliaj religioj, oni devas kredi je io

Eble estos utile por vi.