Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
La plej belaj monbiletoj
Jen elekto de CNBC por la plej belaj monbiletoj.
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Bazaro

Pro kio?
ARGUS: Friedrich Ellersiek (Mondial)

Vivoj de Esperantistoj
Becker k. Metz (Mondial)

Poemoj de Li Qingzhao
De ĉina poetino (UEA)

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck (FEL)

Nemave edifi (FEL)
Stefan MacGill
2007-12-14
Ora kompaso
Ora Kompaso - filmoĈi semajne, kiel planite, mi iris kaj spektis la kinfilmon, la Ora Kompaso. Mia unua konstato estis tio, ke kontraŭe al sugestoj kaj anoncoj, tiu filmo havis neniun malkaŝan kaj ege evidentan mesaĝon kontraŭ religio aŭ kristanismo. Sed ve! Mi trovis, ke fakte laŭ ĝiaj oponantoj, la filmo kiu estas kreita surbaze de la unua libro el la trilogio "liaj mallumaj materioj" (ang. His Dark Materials), estas nur kaptilo kaj enkonduko por allogi senkulpajn infanojn. Laŭ pretendoj la plej malicaj ideoj esprimiĝas en la du aliaj partoj de la trilogio. Samtempe iuj kristanoj eĉ estas trovintaj, ke rakonto de la filmo bone kongruas kun instruoj de kristanismo (ĉi tie oni elnombras dek similecojn inter temoj de la filmo kaj instruoj de kristanismo)!

Oni diras, ke kiam en 1948 George Orwell [pr. ĝorĝ orŭel] skribis la romanon mil naŭ cent okdek kvar (1984), li ĉefe celis averti pri misfaroj kaj mispaŝoj de la komunista sistemo. Eble li neniam pensis, ke dum la 80aj jaroj homo kiel mi legos lian verkon kaj trovos grandegan similecon inter liaj antaŭviditaĵoj kaj trajtoj de teokratia reĝimo kiu post revolucio estis nove establita (mi parolas pri la islama respubliko en Irano - ja ĝi ege similas al regadsistemo kiun Orwell priskribis en sia verko). Nun se iuj kristanoj trovas similecojn inter siaj kredoj kaj totalismaj ideoj kontraŭ kiuj protagonistoj de la rakonto devas batali, tio ne estas problemo de la rakonto! Se ili trovas similecojn inter Vatikano kaj la tirana registaro kiu estas priskribita en la filmo, tio ankaŭ ne estas problemo de la filmo!

Teknike la filmo estas tre bone prezentita. Ĝiaj grafikaĵoj kreitaj per komputiloj okulfrapegas. La rolludpejzaĵoj estas grandiozaj. Sed la filmo montras rakontojn bagatelaj (mi ne povas kompari la filmon kun la libro sed ofte filmoj malpli impresas ol siaj skribitaj originoj ĉar ili ne povas kiel skriobaĵo prezenti internajn emociojn kaj pensojn de protagonistoj). Ankaŭ rolludadoj ne estas impresaj. Ĉi rilate eĉ ĉeesto de granda aktorino kiel Nicole Kidman [pr. Nikol Kidman] ne povas savi la filmon.

En filmo (kaj mi pensas ankaŭ en la libroj) oni aludas al sciencaĵoj kiel neobservebla materio (ang. Dark Matter), paralelaj universoj, kvantuma pariĝo [ang. quantum entanglement] kaj la nordlumoj. Oni povas pensi pri tiuj sciencaĵoj kaj tie eĉ ekzistas libro pridiskutanta la sciencajn aferojn kiuj estas prezentitaj aŭ aluditaj en la trilogio. Malgraŭ tio, mi mem emas ne konsideri ĝin sciencfikcia sed fantasta.
blogita de Becxjo en 11:39 AM  
4 Comments:
  • En 12/14/2007 6:23 PM, Anonymous Traduttore Traditore skribis…

    Kial vi tradukas "Dark" (malluma) kiel "nevidebla"?

     
  • En 12/14/2007 11:12 PM, Anonymous becxjo skribis…

    Por eviti miskomprenon. Tiu estas materio kiun per konvenciaj metodoj ne eblas observi (ne vidigxas) sed pro gravitaj efikoj oni preskau certas ke gxi ekzistas.

     
  • En 12/14/2007 11:28 PM, Anonymous becxjo skribis…

    Mi tiel korektis: por "His Dark Materials" mi metis "liaj mallumaj materioj" sed pro la antaua kialo anstatau la fizika nocio "dark matter" mi preferas uzi "nevidebla materio".

     
  • En 12/16/2007 6:46 PM, Blogger zooplah skribis…

    "tiu filmo havis neniun malkaŝan kaj ege evidentan mesaĝon kontraŭ religio aŭ kristanismo"
    Nu, kristanoj diras tion pri ĉiu filmo. Tiu filmo estas kontraŭkristana. Tiu filmo reklamas samseksamon. Tiu filmo por adoleskantoj montras plenkreskulojn kiel stultajn. Kaj tiel plu.

    Kristanismo estas fariĝanta la religion de plendantoj.

     
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Plaĉas al mi...













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj