5 déc. 2007

Pri efikeco

Fidi je scienco aŭ religio (Ken Miner, 5a Decembro, 2007)? La demando ne temas pri ĉeesti iun eventon por priklarigi ĝin. Tio temas pri efikeco de du manieroj por priklarigi aferojn. Oni povas atendi miraklojn aŭ uzi preĝojn por eventuala resaniĝo. Sed mi pensas, ke niatempe eĉ pastroj iros al kuracisto por peti helpon! Ne gravas kiom vi kredas al ĝusteco de la kvantuma fiziko. Kiam vi ŝaltas vian KD-ludilon, ja la kvantuma fiziko fukcias. Malgrandega lasero kiu ebligas funkcion de la aparato ne estas hazarda fenomeno kiun la kvantuma fiziko pene kaj ŝancelante provas priklarigi. Ĝi estas rekta rezulto de efikeco de tiu branĉo de la scienco por produkti novajn aparatojn. Kiam vi lernas religian priklarigon de iu fenomeno, tio ne ebligas vin al konstruo de iu nova aparato (helpe de tiaj kredoj vi maksimume povas priklarigi similajn fenomenojn kiuj okazis aŭ okazos) sed kiam vi malkovras sciencan priklarigon (teorian) vi povas ja provi ĝin uzante ĝin por regi super fenomenoj.

Mi donas konkretan ekzemplon. Kiam vi vidas, ke helpe de la kvantuma fiziko oni kapablas priklarigi kaj eĉ antaŭvidi kemiajn reagojn nun eblas elpensi novajn kemiajn reagojn kaj fari novajn produktojn. Nun supozu, ke mia onklino estas ege malsana. La tuta familio preĝas kaj ŝi resaniĝas. Se post tio mia onklo malsaniĝos ni nur povas esperi, ke preĝado same helpos lin. Statistike per religia ritaro ne eblas regi super fenomenoj.

Do kiam mi vidas, ke sciencistoj uzas samajn teoriojn kiuj ebligas ilin por antaŭvidi rezultojn de fenomenoj kaj regi super ili por priklarigi originon de la universo, tiam mi pli facile fidos iliajn priklarigojn pri "la unuaj kelkaj nanosekundoj de la universo" ol pretendoj de pastro kies preĝoj eĉ ne efikas pri li mem.

6 commentaires:

Anonyme a dit...

Mia celo ne estis komparo inter la scienco kaj la religio. Por mi la scienco estas la sola savo de la homaro (kiel aro).

La problemo estas, ke sen ia nocio, kio estas scienca teorio, la publiko kreas religion el la scienco. Eble tio tute ne nocas; tion eblus diskuti. Sed por mi blinda fido je io ajn estas latenta danĝero.

Ken

becxjo a dit...

Eble cxi rilate mi skribos pli iom poste, sed scienca teorio ne estas teorio lau gxia literatura senco. Por dubi pri gxusteco de scienca teorio oni devas havi forta(j)n scienca(j)n argumento(j)n. Oni ne povas dubi sciencan teorion nur cxar gxi ne placxas al tiu persono. Dubo pri sciencaj teorioj ne povas esti surbaze de intuicio.

Anonyme a dit...

"religio ne sisteme kuracas homojn, do mi ne fidos ĝin." bone. simile: "muziko ne sisteme kuracas homojn, do mi ne aŭskultos ĝin".

kiu decidis, ke religio devas klarigi la mondon, kuraci, aŭ entute efiki por io ajn ĉimonda?

ĵeromo

becxjo a dit...

"kiu decidis, ke religio devas klarigi la mondon, kuraci, aŭ entute efiki por io ajn ĉimonda?"

Tio estas pretendo de religiuloj mem. Religiuloj diras, ke Dio estas dirinta al ili, kiel la universo estas kreita.

Anonyme a dit...

...diras ke, ne diras kiel... sed demandoj pri la estiĝo de la universo ne havas videblan efikon aŭ utilon.

mi volis nur atentigi, ke utilisma sinteno evidente vanigas religion, muzikon kaj multajn aliajn aferojn, inkluzive de grandaj partoj de sciencoj. mi havas rakonton pri tio:

kuzo mia estas koleopteristo. iafoje li levas ŝtonojn en antaŭurbaj parkoj por kapti insektojn. tiam li frontas du ĝenojn. unue ĉirkaŭuloj komencas levi la ŝtonojn, supozante, ke kaŝiĝas io interesa sube, kaj pro tio insektoj forfuĝas. due iuj homoj venas al li kaj demandas, kial li levas ŝtonojn. li klarigas, ke li estas insektofakulo kaj registras konatajn kaj nekonatajn speciojn de insektoj. - "ĉu ili manĝeblas?" - "ne." - "ĉu vi vendas ilin kontraŭ multe da mono?" - "ne." - "ha, ĉu?" kaj homoj foriras, probable juĝante lin nova specio de frenezulo: tio ne manĝeblas, ne riĉigas, ne efikas, do tio ne estas interesa.

ĵeromo

becxjo a dit...

Problemo ne estas, ke religio ne utilas, sed iam nocas. Rigardu nome de religio kiom da militoj okazis kaj kiom da homoj mortigigxis!