20 déc. 2007

Pri pretorismo

La usona teoriisto de la politika scienco, Samuel P. Huntington [pr. Hantington] estas pli konata pro sia teorio pri konflikto inter civilizacioj [ang. Clash of Civilizations]. Tio tamen ne estas la nura (nek la unua) rezulto de liaj elpensadoj kaj studoj. Antaŭ la menciita teorio, s-ro Huntington estas prilaborinta aliajn ideojn i.a. en sia libro Politika Ordo en Ŝanĝataj Socioj [ang. Political Order in Changing Societies - 1968]. Kvankam tiu libro estas verkita dum la malvarma milito kaj pli koncentriĝas ĉirkaŭ observoj kaj elpensoj pri latinameriko [en tiu tempo Usono ankoraŭ subtenis diktaturajn reĝimojn en tiu parto de la mondo kaj eĉ kontraŭis maldekstrajn movadojn per subteno de puĉoj kaj armeaj intervenoj], tamen kelkaj konceptoj proponitaj en ĝi ankoraŭ ŝajnas interesaj kaj pripensindaj. Unu el tiuj konceptoj estas ideo de pretoraj socioj [ang. praetorian society - fr. société prétorienne].

En la antikva Romio, la pretora gvardio estis armea taĉmento kiu servis kiel korpogardisto por unue altrangaj oficiroj kaj pliposte eĉ imperiestroj mem. Tiu grupo grade trovis pli gravan rolon en politika vivo de la imperio kaj kelkfoje eĉ intervenis por renversi aŭ surtronigi imperiestrojn laŭ sia plaĉo. En la angla lingvo ekzistas simpla difino por la vorto pretorismo [ang. praetorianism]; regado super la socio uzante forton kaj/aŭ fraŭdon precipe kiam tiaj rimedoj uziĝas per oficialaj instancoj aŭ malgranda grupo da potenculoj (kiel ekzemple armeaj estroj). Tamen la vortoj pretorismo kaj pretora socio en lingvaĵo de Huntington havas signifojn iomete malsamaj de tio. Laŭ li, pretora socio estas socio en kiu diversaj grupoj de la socio senpere kaj sen ĉeesto de institucioj akceptitaj (per la socio) kiel mediaciantoj kaj ankaŭ sen ekzisto de interkonsentitaj reguloj por solvi konfliktojn alfrontiĝas unu al la aliaj. En lingvaĵo de Huntington la pretorismo ne tute egalas aŭtokratismon. En aŭtokrata reĝimo, la socio dividiĝas en du partoj; malgranda grupo da regantoj kaj senforma amaso da regatoj. Tie ŝanĝoj, ofte kiam okazas, ke la neorganizita amaso faras revolucion. Kontraste al tio, en pretora socio, ekzistas ia grado da socia komplekseco. Tie diversaj sociaj grupoj ekzistas kaj ĉiu el ili serĉas sian propran intereson. Malgraŭ tio, kontraŭe al moderna socio, tie ankoraŭ ne ekzistas politikaj institucioj (kiel ekzemple efika sistemo de politikaj partioj) kiuj reguligu interagojn de diversaj grupoj de la socio inter si. Ĉe manko de tiaj institucioj kaj ankaŭ malekzisto de interkonsentitaj reguloj por politika interago, diversaj grupoj de la socio, senpere kaj nude alfrontiĝas unu al la aliaj. Ili por atingi siajn celojn devas uzi forton aŭ ruzojn. Rezulto ĉiuokaze estas konflikto kaj malpaco.

Huntington vidas grandan rolon por armeo en pretoraj socioj. Laŭ li, en tiaj socioj, armeo povas ludi rolon kiel politika arbitracianto kaj provizante tempon ebligi, ke politikaj institucioj grade kreiĝu kaj establiĝu [eble pro liaj ideoj kiel konsilanto de la registaro, iam Usono en latinameriko tiom subtenis armeajn diktaturojn]. Kvankam mi ne konsentas lian finan konkludon, tamen mi trovas, ke priskribo de s-ro Huntington pri pretora socio, sufiĉe bone kongruas kun la nuna socio en Irano.

2 commentaires:

paradoja a dit...

Saluton.

Pardonu min per mian malbone esperanto.

Cxu ne estas la dua defino de pretora socio same kiel feuxdalismo?

becxjo a dit...

Kara paradoja,
En feudalismo kvankam nobeloj kiuj posedas terpecojn, batalas inter si por siaj profitoj tamen cetero de la socio (kiu konsistigas konsidereblan parton de la civitanoj) ne estas interesita au/kaj implikita en politikaj procesoj. En pretora socio civitanoj (laboristoj, instruistoj, politikistoj, k.t.p) formas diversajn grupojn sed ankorau en la socio ne ekzistas reguloj por politika agado.