12 déc. 2007

Spamaĵoj kiujn mi ricevas

Pri Spamaĵoj

Ĉiutage mi ankaŭ kiel multaj aliaj ricevas kelkdekojn da spamaj mesaĝoj per mia retpoŝto. Feliĉe mia retpoŝta servilo kapablas filtri ilin, kaj mi ofte nur tre rapide kontrolas ilin por disigi nespamajn mesaĝojn kiujn iufoje la servilo erare konsideras kiel spamaĵoj. Hodiaŭ tamen mi decidis demandi vian opinion pri spamaĵoj kiujn mi ofte ricevas:

* ADD 4 INCHES IN LENGHT (aldonu 4 colojn al longeco - supozeble al longeco de virorgano - ĉar mi kutimas internaciajn mezurunuojn do mi devas transformi tion. 10.16 cm?! Ĉu tio eblas?!)
* No Pumps! No surgery! No Exercises! (Ne pompado! ne kirurgio! ne ekzercado! - denove por plilongigi tiun parton de via korpo - la maniero ŝajnas senpena)
* KathieMonumentalCock (mi ne komprenis ĉu Kati faras vian organon monumenta aŭ ŝi mem havas monumentan organon?)
* Develop a larger P3n1s (tio temas pri dikeco anstataŭ longeco)
* Viagra for $1.4 (tio estas ege malalta prezo por la mondfama afrodizio)
* She told me you want a Rolex? (Ho! Finfine io kiu ne temas pri longeco aŭ/kaj dikeco)

Ĉu vere spamistoj opinias, ke ekzistas neniu alia grava afero en la mondo? Aŭ ĉu tiajn stultajn spamaĵojn ricevadas nur mi? Ĉu aliaj retpoŝtuzantoj ricevas alitipajn spamaĵojn? Ĉu la sendintoj vere atendas, ke oni zorgu pri tiaj aferoj kaj legu iliajn spamaĵojn?

1 commentaire:

TdB a dit...

Ankau mi ricevas tiajn mesaghojn, pri penisplilongigo. Diable, kiel ili divenis!? ;-)

Bonshance, la granda plejmulto da spamajhoj trovighas en la angla, dum mi apenau ricevas leterojn en tiu lingvo. Do, por mi la ekvacio estas preskau automata: angla = spamo.

Toño