30 nov. 2007

Pri politiko en Kanado

Politiko malofte temas pri honesta faro. Eĉ malpli ofte kiam ĝi miksiĝas kun komerco. Sed nun situacio de la ordinare malhonesta politiko en Kanado iĝas eĉ ridiga. La germana komercisto, Karlheinz Schreiber [pr. Karlhejnz Ŝrajber] estas paginta kaŝmonon al iu el kanadaj eksĉefministroj, s-ro Brian Mulroney [pr. Brajan Mulroni]. Oni ne vere scias, kial tiu mono estas pagita.

Aliflanke s-ro Schreiber estas akuzita pri misfaroj kaj deliktoj en Germanio [pri kontraŭleĝa komerco de armiloj]. Oni postulas, ke li devas alfrontiĝi al la germana jursistemo por respondi al la akuzoj. Antaŭ nelonge la kanada jursistemo juĝis, ke Kanado devas sendi lin al Germanio. Sed nun s-ro Schreiber deklaras, ke li estas preta por paroli pri la pagita kaŝmono. Li volas, ke Kanado ne sendu lin al Germanio [eble ĉar li estas certa, ke tie li kondamniĝos]. Schreiber estas unu flanko de iu delikto kaj nun postulas sekurecon por denunci la alian flankon. La okazaĵo por politikaj partioj kiuj konkuras la partion de la registaro (nun konservativuloj) estas reva. Ili volas, profiti la situacion kaj damaĝi la enpotencan partion konservativa. Tiel ŝajnas, ke ili tute ne zorgas, ke por la kanadanoj kiom estos kosta enketo de s-ro Schreiber rilate al la pagita kaŝmono [li estas paginta 300000 kanadajn dolarojn sed parlamentaj sesioj por enketi lin kostos milionojn da dolaroj - mi supozas, ke tie nepre ekzistas aliaj malpli kostaj rimdeoj por klarigi la aferon kaj laŭnecese puni s-ron Mulroney].

Miaopinie s-ro Schreiber estas ostaĝpreninta la tutan nacion. Eriketo pravas kiam ŝi skribas pri ĝeŝlimuloj. Karlheinz Schreiber estas ŝlimulo. Oni devas severe puni lin. Tre severe...

28 nov. 2007

Pri ideoj kaj fikciaj imagitaĵoj

Mi opinias, ke se ni vivus en ideala mondo, tie ĉiuj opinioj eĉ la plej naŭzaj devus rajti por esprimiĝo kaj aŭdiĝo. En tia mondo informita (kaj informserĉema) publiko mem decidus pri pretendoj kiujn ĝi finfine akceptu kaj rekomendoj kiujn ĝiaj anoj rezulte sekvu. Bedaŭrinde ni ne vivas en tia mondo, tamen mi ankoraŭ opinias, ke eĉ en nia neperfekta mondo esprimo de ideoj devas esti laŭeble malpli limigita. Pro tio kiam mi aŭdis, ke finfine Oxford [Oksford en Anglujo] permesis ĉeeston de du debatovekaj kaj polemikaj prelegantoj tie, mi kontentiĝis. Ne ĉar mi semopinias kiel ili aŭ aprobas iliajn ideojn (kaj pretendojn) sed ĉar mi opinias, ke por kontraŭi eĉ la diablon unue oni devas stari okul-en-okule kun li. Tio estis mia ideo pri libereco de esprimo por la plej naŭzaj kaj tute neakcepteblaj ideoj.

Beduarinde tie estas aliaj aferoj kiuj ne estas tiom malakceptendaj, tamen ankoraŭ oni malprave limigas ilin. Iam mi pensis, ke la katolika eklezio kaj kredantoj de kristanismo estas jam lernintaj lecionon de la historio. Ja tio veras, ke en la okcidento oni almenaŭ ne plu mortpunas aliajn pro esprimo de ideo aŭ pentrado de karikaturo. Tio veras, ke en kristanaj landoj ne plu troviĝas martiro kiel Giordano BRUNO [Ĝordano Bruno]. Sed eklezio ankoraŭ neracie reagas kontraŭ tiel konsiderataj malplaĉaj ideoj. [Grupo da] Kristanoj ankoraŭ kredas, ke malpermesi iujn esprimojn estas la plej efika maniero por protekti la kredantojn. Tio ne estas vera. Ideojn oni rajtas kritiki, riproĉi. Oni povas esprimi ideon kontraŭ aliaj esprimitaj ideoj. Sed malpermesi ilian esprimon ne estas solvo por ilia ekzisto.

Ora Kompaso - kinfilmoLa kinfilmo Ora Kompaso [ang. Golden Compass - filmo bazita sur la romano Nordaj Lumoj] povas esti interesa. Ne kredi al Dio ne estas krimo kaj Philip Pullman certe ne krimulo. Katolikoj rajtas forviŝi liajn verkojn for de siaj bibliotekoj (kaj rekoni ilin kiel neadekvataj por pli junaj legantoj) sed tio nur montras ilian senracian timon. Ilian malfortecon por batali iedojn [laŭ ili malplaĉaj] kun aliaj ideoj. Mi ankaŭ kuniĝos kun s-ro Pullman por ĝui murdon de Dio ...

27 nov. 2007

Problemo?

...Interalie li (Jorge Camacho) atentigas, ke la vera problemo en E-ujo estas ne neologismoj, sed la ploriga stato de la komuna E-ista lingvoscio.

...prenu ĉiom el tiuj mono kaj resursoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...
...prenu ĉiom el tiuj mono kaj rimedoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...

En ReVo Rimdeo signifas: Tio, kio servas por atingi celon. (angle resources)
Mi suspektas ke la vorto resurso estas neologismo (el la angla lingvo) sed tio ne gravas! Ni devas plibonigi niajn lingvosciojn kaj lerni pli da anglaj vortoj por kompreni Esperanton!!

Origin of Resource: 1640–50; Fr ressource, OF ressourse, n. deriv. of resourdre to rise up (L resurgere, equiv. to re- re- + surgere to rise up, lift; see resurge, source]

24 nov. 2007

Revuo Nature kaj evoluo de lingvoj

Antaŭ nelonge dum tagmanĝo en la universitato mi hazarde prenis iun numeron de la scienca revuo Nature [pr. Nejĉer - Naturo] kaj foliumis ĝin. En ĝi (numero je la 11-a de oktobro 2007 – volumo 449) du artikoloj kaj unu letero pri lingvaj temoj aparte kaptis mian atenton (ĉar mi estas bona esperantisto kaj kiel ĉiu alia bona esperantisto mi ankaŭ interesiĝas pri lingvistikaj aferoj kvankam mi ne havas grandan lertecon por lerni lingvojn aŭ efike uzi ilin). En la posta tago mi kopiis ilin kaj kunportis tiujn kopiojn hejmen por pli bone studi ilin. Nun en tiu ĉi blogero mi ŝatas skribi iomete pri ili.

La du artikoloj temas pri evoluo de lingvoj. Estas interesa, ke esplorsitoj kiuj estas verkintaj tiujn artikolojn ne apartenas al lingvistikaj fakultatoj sed matematikaj. En la unua artikolo (Nature 449, 713 - 716, 2007) Erez Lieberman kaj lia kolegoj el la Teknologia Instituto en Masaĉuseco (MIT) kaj la Universitato Harvard studas evoluon de la angla lingvo. Ili limigas sin al studo de tio, ke kiel en la angla lingvo neregulaj verboj iĝas regulaj. En la moderna angla lingvo al tiuj verboj kies preteritaj kaj infinitivaj formoj per aldono de la sufikso “-ed” al la fino de iliaj radikoj konstruiĝas oni diras regulaj (ekz. talk/talked/talked - eo. paroli). Niatempe la aliaj verboj konsideriĝas neregulaj kvankam kelkaj el ili obeas aliajn regulojn kiuj iam ekzistis en pli malnova angla lingvo (ekz. sing/sang/sung - eo. kanti) kaj la resto obeas nenian regulon (ekz. go/went/gone - eo. iri). Pro evoluo de la lingvo, kun tempopaso neregulaj verboj iĝas regulaj (ekz. fly/flew → fly/flied - eo. flugi). Tre malofte okazas, ke evoluo okazas en alia direkto (ekz. sneak/sneaked → sneak/snuck - eo. ŝteliri).

En tiu esploro oni studas evoluon de anglaj verboj tra jarcentoj komencante de la malnova angla lingvo (Old English - la lingvo de la rakonto Beowulf - ha! kinfilmo de tiu rakonto kun rolludo de Angelina Jolie estas ĵus spektigata - parolita ĉirkaŭ 800 p. k.) kaj tra la meznova angla (Middle English - la lingvo de Chaucer’s Canterbury Tales - parolita ĉirkaŭ 1200 p. k.) ĝis la moderna angla lingvo kiu hodiaŭ estas parolata. La esploristoj studis kiam iuj neregulaj verboj iĝis regulaj. Ankaŭ uzante grandegan datenbazon de anglalingvaj tekstoj ili determinis uzadoftecon de tiuj verboj en tekstoj. Precizega statistika analizo montris, ke ju malpli ofte iu verbo estis uzata, des pli rapide ĝi iĝis regula. Tiu konkludo havas sencon ĉar hodiaŭ en la angla lingvo neregulaj verboj estas oftege uzataj (be - esti, have - havi, do - fari, go - iri, say - diri, can - povi, will - os, see - vidi, take - preni, get - akiri). Rezulto de tiu studo ne nur priklarigas la pasintajn okazaĵojn sed ebligas antaŭdiron de la estonteco. Ekzemple la esploristoj konjektas, ke estontece pro sia malgranda uzadofteco la verbo wed/wed/wed (eo. geedziĝi) plejeble iĝos regula (wed/wedded/wedded).

En la dua artikolo (Nature 449, 717 - 720, 2007), Mark Pagel kaj liaj kunlaborantoj el la universitato Reading kaj la instituto Santa Fe studas evoluon de vortoj inter diversaj hindeŭropaj lingvoj. Ili volas scii kial ekzemple en diversaj lingvoj ekzistas tiom malsamaj vortoj por la signifo vosto (greka ουρά, germana schwanz, franca queue, angla tail), dum por vorto kiel du en diversaj lingvoj ekzistas similaj vortoj (greka δύο, germana zwei, franca deux kaj angla two). La respondo ree estas la uzadofteco. Ju malpli iu signifo estas uzata, des pli ofte vortoj esprimintaj ĝin ŝanĝiĝas. Por mi estis interesa vidi, ke la esploristoj en tiu ĉi laboro estis uzintaj metodon kiun ni uzas por priklarigi fizikajn fenomenojn. Tiu matematika metodo estas komputila simulado per metodo Monte Carlo [pr. Monte Karlo] uzante la ĉenon Markov (ang. Markov Chain Monte Carlo - MCMC). Mi mem uzis tiun metodon por studi molekulajn interagojn dum mia doktoriĝa laboro. Ankaŭ mi scias, ke sciencistoj uzas ĝin por studi fenomenojn en la nuklea fiziko kaj en la fiziko de elementaj partikloj. Ĉiuokaze unu el rezultoj de tiu esploro estas tio, ke tiuj lingvoj kiuj havas saman originon diverĝas unue pri tiuj signifoj kiuj malpli ofte esprimiĝas.

Laste estas letero de turka profesoro Ihsan Yilmaz (Nature 449, 658, 2007) de la universitato Çanakkale. Li protestas kontraŭ akuzoj pri plagiato. Ŝajne iu estas akuzinta lin kaj liajn kolegojn pri palgiato. Li tamen diras, ke ĉar la angla lingvo ne estas lia denaska lingvo do li estas preninta iujn partojn el aliaj artikoloj nur por enkonduko de sia artikolo. Tio estas problemo de neanglalingvaj sciencistoj. Hodiaŭ por rekoniĝi oni devas publikigi siajn laborojn en revuoj kiuj estas anglalingvaj. Mi mem en Francio vidis, ke laboro kiu povus rezultigi almenaŭ dek artikolojn finfine rezultigis aperon de tri kvar artikoloj ĉar francaj esploristoj ne estis ege komfortaj por skribi siajn rezultojn en la angla lingvo (aŭ kiam ili skribis la anglalingvaj juĝantoj plurfoje demandis priklarigojn).

Se vi rigardas mian retpaĝon ĉe la retejo de nia universitato, vi vidas, ke mi estas skribinta pri mia esploro en la angla kaj la franca (neniu estas mia denaska lingvo). Amikoj korektis tiujn tekstojn kaj mi devas konfesi, ke por trovi esprimstilon mi rigardis artikolojn jam aperintaj aliloke. Tio ne estas ĉar mi ne scias sciencajn aferojn pri mia laboro, sed ĉar mi ne estas komforta por esprimi ilin en aliaj lingvoj. Miaopinie superregado de la angla lingvo en la sciencaj komunikadoj estas malavantaĝo por neanglalingvaj sciencistoj (aŭ maljusta avantaĝo por anglalingvaj sciencistoj) kaj ankaŭ por la scienco mem.

P.S: Post skribo de tiu ĉi blogero mi trovis kelkajn aliajn skribaĵojn pri la afero sur la interreto. Jen raporto en la franca pri la menciitaj esploroj. Ankaŭ kelkaj anglalingvaj skribaĵoj tie, tie kaj ĉi tie.

22 nov. 2007

Nomo de hieraŭ

Ne diru "estas mateno" kaj ne ignoru ĝin per tiu nomo de pasinteco. Rigardu ĝin por la unua fojo kiel iu novnaskita infano kiu havas nenian nomon.

La bengala poeto, Rabindranath Tagore (1861 - 1941).

Do not say, 'It is morning,' and dismiss it with a name of yesterday. See it for the first time as a newborn child that has no name.

21 nov. 2007

El Avesto (13)

Finfine en tiu ĉi blogero mi prezentas tradukon de la lasta verso el ĉapitro 28 de la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

Je aiŝ aŝem niponghe manaŝĉa vohu java-etaite tvem mazda ahura fro ma siŝa cvahmat vaocanghe manje uŝ haca cva eeongha jaiŝ a anghuŝ pourujo bavat.

ZoroastroKaj traduko de tiu ĉi verso estas:

Per tiuj ĉi preĝoj mi estas ĉiam honoranta la Virton kaj la Bonan Penson. Ho Mazda-Ahuro kun viaj propraj vortoj instruu al mi, ke kiel la universo ekis.

La ĉapitro 28 de Gathao estas pli preĝoj kaj adorkantoj. En tiu lasta verso ni vidas la unua demandon kiun Zoroastro demandas pri la universo kaj la kreado. En la aliaj parto de Gathao ekzistas similaj demandoj. Ni ne scias ĉu Zoroastro mem estas prezentinta iujn respondojn por tiuj demandoj aŭ ne (ĉefe ĉar granda parto de Gathao estas plu perdita). En tiu verso ŝajnas, ke Zoroastro esperas konante respondojn de tiuj demandoj gvidi homojn al progreso kaj bonestado.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

18 nov. 2007

Bedaŭrinda tragedio

Eventoj kiuj kondukis al morto de la pola enmigrinto al Kanado, s-ro Robert Dziekanski estas ege bedaŭrindaj. Mi antaŭe skribis, ke la reĝa polico de Kanado (ang. – Royal Canadian Mounted Police - RCMP) konsideriĝas kiel unu el simboloj de tiu lando. En kinfilmoj kaj literaturaĵoj anoj de la kanada polico ofte priskribiĝas kiel serenaj profesiuloj kiuj laŭeble mildmaniere traktas aferojn (kontraŭe al siaj usonaj kolegoj kiuj laŭ kliŝaj opinioj plejofte uzas forton por solvi problemojn). Bedaŭrinde amatora filmo kaptita de okazaĵoj kiuj kaŭzis morton de s-ro Dziekanski montris, ke kulpo de la intervenintaj policanoj dum tiuj eventoj estas preskaŭ nedementebla. Tiu filmo ankaŭ montris, ke kvankam la novaj teknologioj helpas por ke polico pli kaj pli kontrolu civitanojn tamen samtempe la publika kontrolo helpe de la samaj rimedoj ankaŭ pli malfaciligas kaŝadon de misfaroj faritaj de polico.

Robert Dziekanski kun sia patrino Zofia Cisowski en Pollando, antaŭ ŝia almigrado al Kanado.Pri la morto de s-ro Dziekanski la afero rapide trovis politikajn dimensiojn. Denove konservativuloj akuzis liberalulojn pri tio, ke ili apogis ekipadon de polico per elektropafiloj. Aparatoj kiuj uziĝis por deteni la forpasintan enmigrinton. Mi trovas tiun argumenton malhonesta, ĉar neniu diponigis elektropafilojn al polico, por ke policanoj uzu ilin en ĉiu ajna situacio (pri s-ro Dziekanski policanoj uzis elektropafilojn nur 40 sekundoj post komenco de sia interveno ankaŭ sur la menciita filmo oni trovas, ke ili eĉ antaŭ alfrontiĝo al s-ro Dziekanski parolis pri uzo de elektropafiloj). Mi legis opiniojn de kelkaj kanadanoj kiuj estis ege indignitaj pro la okazaĵoj kaj forte postulis publikan enketon pri la eventoj. Mi ne scias pri aliaj landoj sed en Kanado tiel ŝajnas ke nur polico mem povas enketi pri misfaroj de policanoj. Malgraŭ tio, nun okazas kvar enketoj pri morto de s-ro Dziekanski kaj mi esperas, ke la publiko ricevu kontentigajn respondojn al siaj demandoj ĉi-rilate.

Multaj opinias, ke pri morto de s-ro Dziekanski ne nur polico sed ankaŭ funkciuloj en flughaveno de Vankuvero kulpas. Tiel ŝajnas, ke la pola enmigrinto estis sin prezentinta al la unua nivelo de kontrolo por enmigrado. Do oni sciis, ke li estas alveninta al la flughaveno. Bedaŭrinde kiam patrino de s-ro Dziekanski (kiu jam depost kelkaj jaroj loĝas en Kanado) plurfoje petis helpon de funkciuloj en la flughaveno por trovi sian filon, ili ne helpis ŝin. Tiel la povra polo dum dek horoj restis inter la unua kaj la dua niveloj de kontrolo por enmigrado. Tio estis en parto de la flughaveno kie krom pasaĝeroj kaj funkciuloj de la flughaveno aliaj ne rajtas iri. Mi demandas min kiel respondeculoj de enmigrado ne maltrankviliĝis kaŭze de dekhora malapero de iu persono en flughaveno. Se tiu persono estus danĝera teroristo, ĉu dek horoj ne sufiĉus por eksplodigi flughavenon?

Finfine la afabla kaj ĝentila s-ro Dziekanski iusence estas viktimo pro nescipovo de la angla lingvo. Li ne estis malklera sed ne scipovis la anglan lingvon. Ĉu se li scius la anglan li perdiĝus? Kaj se policanoj alfrontiĝus al homo parolante la anglan lingvon (eĉ se balbutante) ĉu ili same sentus sin minacataj ĝis tiu grado, ke ili uzu la ekstreman forton? Ho la angla! La glora angla lingvo! Oni devas scii vin aŭ devas morti!

13 nov. 2007

Ĉu la plej utilaj rezultoj de nia civilizacio?

El ĉiu mil produktataj aŭtomobiloj, 950 uziĝos.
El ĉiu mil produktataj televidiloj, 900 uziĝos.
El ĉiu mil produktataj fridujoj, 920 uziĝos.
El ĉiu mil presataj libroj, 700 aĉet-legiĝos.
El ĉiu mil produktataj armiloj, malpli ol 50 uziĝos…
Malgraŭ tio, la komerco de armiloj estas la plej sekura komerco en la mondo[1].

Virino kaj pafiloOni uzas la lingvon de perforto aŭ ĉar ne kapablas trafe uzi parolan lingvon aŭ ĉar estas pli komforta por uzi armilon.

Pistolo: malgranda armilo por mortigi homon kiun ni konas kaj vidas.
Mitraleto: armilo iom pli granda ol pistolo por mortigi grupon da homoj inter kiuj ankaŭ eble troviĝas unu aŭ kelkaj el niaj malamikoj.
Mitralo: pli granda ol mitraleto por mortigi ĉiujn homojn kiuj estas en loko en kiu nia malamiko ankaŭ povas esti.
Obuso: armilo por pereigi malamikon kune kun ĉiuj personoj kiuj estas ĉirkaŭ li (aŭ ŝi).
Bombo: armilo por pereigi malamikon kune kun liaj (aŭ ŝiaj) familianoj, najbaroj kaj loĝloko.

Pafilo estas produkto de la scienco kaj teknologio por ke homoj anstataŭ provo por dialogi sen pene kaj premante ellasilon solvi siajn problemojn kun aliaj.

InfansoldatoVi pravas. Mi devas akcepti ke vi pravas. Ĉar vi havas armilon do mi akceptas ke vi pravas.

Rigardu min! Rigardu kiel kun mia rozkolora fusilo[2] mi iĝas pli koketa! Nun mi estas vere la femme fatale (eo. alegorio por deloganta virino)!

[1] Tiujn statistikojn mi vidis en iu perslingva fonto kaj bedaŭrinde ne sukcesis kontroli ilin en aliaj pli fidindaj fontoj. Ĉiuokaze ili al mi ŝajnas senchavaj. Oni ne forgesu, ke la plejparto de armiloj restas en tenejoj ĝis tiam kiam oni anstataŭigas ilin per pli modernaj armiloj.
[2] Defendantoj de armilposedrajto por civitanoj argumentas, ke tiuj mortigiloj estas ĉefe por defendi sin. Se virinoj devas uzi ilin nur ĉe la neceso kaj kontraŭvole (ne ĝuante) tiam kial por allogi virinojn produktantoj devas konstrui rozkolorajn pafilojn?!

Por legi pri armiloj kaj neceso por limigi ilin rigardu Kampanjo por limigado de la armila komerco, la sekcio por senarmigo en UNo, Internacia Instituo en Stokholmo por studo pri paco.

9 nov. 2007

Interesa viro

Tenereco
Sen tenereco, viro estas seninteresa.

La legenda germana aktorino, Marlene Dietrich [1901 - 1992, pr. marlen ditriĥ].

8 nov. 2007

Ĉu kapabla al elnombri la pekojn?

En Jackson Hole Star Tribune [pr. Ĝakson Haŭl Star Tribun], David Yount [pr. Dejvid Junt] skribas:
Much as we might find a common religious language convenient, it would perforce be artificial and sterile. I'm reminded of St. Peter's in the Vatican, where one priest hangs a sign on his confessional inviting sinners to confess in Esperanto, an ambitious artificial language devised to serve as a common bond among the world's peoples.

All I could wonder is how Esperanto's creators could have created a vocabulary large enough to convey the array of sins to which humankind is prone.

***
Kvankam ni eble trovas ideon de iu komuna religia lingvo konvena, tamen ĝi pro la cirkonstancoj nepre estos artefarita kaj sterila. Mi memoras bazilikon de Sankta Petro en Vatikano, kie pastro sur sia konfesejo estis pendiginta signon kiu invitis pekulojn por ke ili konfesu en Esperanto, ambicia artefarita lingvo kiu celis servi kiel komuna ligilo inter popoloj de la mondo.

Mi nur povis miri, ke kiel la kreantoj de Esperanto estus kapablaj krei leksikon sufiĉe ampleksan, por ke ĝi esprimu aron de tutaj pekoj kiujn homoj emas fari!
Almenaŭ katolikaj esperantistoj havas organizaĵon kaj eble inter anoj de tiu organizaĵo povas troviĝi pastro kiu klarigu, ĉu en Esperanto eblas esprimi ĉiujn eblajn pekojn aŭ tio nur eblas en la latina lingvo.

Bonvole pardonu min kaj korektu eventualajn erarojn en mia traduko.

7 nov. 2007

Intelekta nivelo

En fino de sia blogero je la 7a de novembro, Ken Miner skribas
Tamen mi vidis ofte itallingvajn tekstojn en la reto, liberale aspergitajn per fremdaj (precipe anglaj) vortoj senŝanĝaj, kaj ju pli alta la intelekta nivelo de la teksto, des pli dense.
Mi ne estas kontraŭ ĝustaloka uzo de vortoj pruntitaj (aŭ prenitaj) el fremdaj lingvoj. Sed ĉu vere oni abunde uzas tiajn vortojn ĉar ĉe la intelekta diskuto li/ŝi havas nenian alian eblecon por esprimi sin? Aŭ ĉar tiu persono volas montri sin aparte pli klera ol la legantoj kaj fanfaroni pri siaj intelektaj meritoj?

La intelekta nivelo de iu teksto estas en konceptoj kaj ideoj (signifoj) kaj ne en nombro de fremdaj vortoj. Se mi legus perslingvan tekston kaj necesus por kompreni alineon el ĝi mi rigardu dekfoje vortarojn (precipe tiam kiam por esprimi ideon ekzistas persaj vortoj), mi ne konkludus ke ĝi estas intelekte pli altnivela aŭ ĝia skribinto pli klera. Kontraŭe mi konkludus, ke la verkisto de tiu teksto ne nur intencas falspavi sed ankaŭ li/ŝi ne bone scipovas la persan lingvon!

6 nov. 2007

Ĉu tro da fizikistoj?!

Antaŭ nelonge en komento sub blogero ĉi tie mi legis ke Toño estas demandinta "Ĉu vi ankaŭ estas fizikisto? Mi supozas ke ne, ĉar alikaze tio jam estus tro da blogantoj. Laŭ mia scio, almenaŭ Beĉjo, Manolo Pancorbo, Bendis, Luis Guillermo kaj mi mem estas fizikistoj". Strange Vastalto kiu estis skribinto de tiu blogo mem ankaŭ estis "instruisto de fiziko kaj naturscienco en supera mezlernejo". Kaj tio ne estas ĉio! Jen sinjorino kiu estas fizikisto kaj el Pollando skribas blogon en Esperanto.

Mi opinias, ke unu el malavantaĝoj de Esperanto estas tio, ke ĝi allogas tro da fizikistoj, komputilistoj kaj lingvistoj al si (fakte tio estas tre bona, ke tiom da fizikistoj allogiĝas al Esperanto. Tio montras, ke ni - fiziklernintoj - estas kleraj kaj allogiĝas al belaj kaj simplaj aferoj!!). E-movado bezonas pli da artistoj, pentrsitoj, fotistoj, muzikistoj, kantistoj (kaj ankaŭ certe ĝi bezonas pli da belulinoj!).

5 nov. 2007

Peco de la historio

Por tiuj kiuj scipovas la anglan lingvon; Jen peco de la ĵurnalo "New York Times" en 1921. Delegitoj kiuj proponis oficialiĝon de Esperanto kiel internacia lingvo. Nomo de la delegito el Persujo Emir Zoka al Dovla (per. امير ذکاء الدوله) ankaŭ estas inter nomoj de aliaj subskribintoj de la rezolucio. Bedaurinde mi trovis neniun bildon de li.

P.S: Fajro estas trovinta bildon de tiu sinjoro ĉi tie.