27 déc. 2007

Helpo

Estas ĝojinda, ke grupo de iranaj judoj sukcesis elmigri el tiu lando al Israelo. Kompreneble tiuj judoj kiuj ankoraŭ loĝas en Irano, devas pretendi, ke tie ĉio estas bona kaj ili havas nenian problemon. Mi ankaŭ se estus en Irano, publike pretendus, ke ĉio iras glate!

Iranaj judoj, kristanoj kaj bahaanoj helpiĝas per la okcidentaj ŝtatoj por eskapi la landon kaj almigri al aliaj liberaj landoj. Tie, nur nin, zoroastranojn, neniu ŝtato en la mondo helpas. Tiel ŝajnas, ke kredantoj de ĉiuj abrahamaj religioj atendas nian kompletan pereon! Dankon!

26 déc. 2007

Esperantlingva Linukso

Kiel mi skribis pli antaŭe, mi provas grade komenci reuzadon de Linukso anstataŭ Vindozo (precipe ĉe mia nova komputilo). Bedaŭrinde ĉar mi ne havis multe da libera tempo por solvi problemojn, do mi devis provi diversajn distribuojn de Linukso por funkciigi laŭeble plej multon de partoj sur mia komputilo dekomence. Ĝis nun, la plej kontentigan rezulton mi estas atinginta per Fedora 8 (per ubuntu 7.04 - Feisty Fawn - kaj 7.10 - Gutsy Gibbon - mi ne sukcesis funkciigi multajn partojn de mia komputilo). Eĉ kun Fedora 8, mi devis ankoraŭ malŝalti plibonigitajn sekurecajn eblecojn (ang. Security Enhanced Linux - SELinux) por funkciigi tuŝosentivan ekranon de mia komputilo. Nun mi devas pasigi iomete da tempo kaj lerni SELinux por modifi ĝin taŭge kaj reŝalti ĝiajn eblecojn.

Dum miaj provoj kun diversaj disribuoj de Linukso mi lernis, ke ili disponigas interesajn eblecojn. Tie ekzistas diversaj distribuoj por diversaj celoj. Ekzemple por zorgi pri aro da interkonektitaj komputiloj (ang. Local Network - LAN), ekzistas iuj distribuoj pli taŭgaj ol aliaj. Ankaŭ ekzistas Scienca Linukso (ang. Scientific Linux - SL), kiu ne estas aparte pli bona ol la aliaj distribuoj por sciencaj celoj sed estas provo por kongruigi mastruman sistemon sur ĉiuj komputiloj en eŭropa laboratiaro pri la nuklea fiziko (CERN) kaj FermiLab. Fakte por distribuo kun aro da utilaj sciencaj kaj matematikaj programoj oni devas elekti Quantian [pr. Kvantijan].

Tie ekzistas distribuoj kiuj celas uzantojn de specifaj lingvoj aŭ havas trajtojn de iu nacio. Ekzemple Satux por brazilaj uzantoj, Baltix por uzantoj kiuj parolas la litovan aŭ la latvan lingvojn kaj Sharif Linux [pr. Ŝarif linuks] kiu estas por perslingvanoj. Iam distribuo kreita de parolantoj de iu lingvo uziĝas per parolantoj de aliaj lingvoj kaj tiam lingvaj spuroj de la originaj kreintoj bone sentiĝas. Ekzemple mi provis la distribuon Sabayon [pr. Sabajon] kiu estas kreita per italoj. Tiu distribuo estas aparte bona por tiuj kiuj laboras per kaj sur sono kaj video (plurmediaj dosieroj). Sed kiam vi komencas uzi ĝin, vi ĉie sentas ĝian italan originon (eĉ kvankam neniam vi bezonas scipovi la italan lingvon).

Inter esperantistoj ekzistas multaj komputilistoj kaj programistoj. Eĉ aliaj esperantistoj ofte libertempe okupiĝas pri komputilaj aferoj. Jam ekzistas bona sukceso pri traduko de kelkaj liberaj programaroj (ekzemple OpenOffice.org). Aŭ oni uzas Esperanton kiel uzebla lingvo en Joomla 1.5. Hodiaŭ estas pli facila krei tute novan distribuon de Linukso (ekzemple sekvante instrukciojn de linukso ekde nenio, ang. Linux From Scratch - LFS). Eble iam esperantistoj kreos sian propran distribuon de linukso. Ĝi devas esti io simila al la itala distribuo Sabayon kaj allogi ankaŭ neesperantistajn uzantojn. Tiam kvankam iuj uzantoj uzos la anglan aŭ aliajn lingvojn por uzi tiun distribuon sed ili ĉiam sentos spurojn de Esperanto en tiu mastruma sistemo. Mi opinias, ke tiu tago venos.

21 déc. 2007

Donaco por kristnasko



Ja mi ne konas la okcidentan muzikon. Mi ne konas teknikajn detalojn kiujn vi intelektuloj serĉas en klasika aŭ neklasika muzikaĵoj. Ja! Tio veras! Kiel aŭdanto mi ŝatas spektaklajn muzikprezentadojn. Vi konantoj de la teknikaj detaloj rajtas riproĉi min, sed kiel simpla analfabeta aŭdanto, mi ege ĝuis aŭdi (kaj spekti) tiun prezentadon de Pavarotti kaj James Brown [pr. Ĝejmz Braŭn]. Mi deziras donaci ĝin okaze de kristnasko al legantoj de mia blogo. Ĝuu ĝin!

20 déc. 2007

Pri pretorismo

La usona teoriisto de la politika scienco, Samuel P. Huntington [pr. Hantington] estas pli konata pro sia teorio pri konflikto inter civilizacioj [ang. Clash of Civilizations]. Tio tamen ne estas la nura (nek la unua) rezulto de liaj elpensadoj kaj studoj. Antaŭ la menciita teorio, s-ro Huntington estas prilaborinta aliajn ideojn i.a. en sia libro Politika Ordo en Ŝanĝataj Socioj [ang. Political Order in Changing Societies - 1968]. Kvankam tiu libro estas verkita dum la malvarma milito kaj pli koncentriĝas ĉirkaŭ observoj kaj elpensoj pri latinameriko [en tiu tempo Usono ankoraŭ subtenis diktaturajn reĝimojn en tiu parto de la mondo kaj eĉ kontraŭis maldekstrajn movadojn per subteno de puĉoj kaj armeaj intervenoj], tamen kelkaj konceptoj proponitaj en ĝi ankoraŭ ŝajnas interesaj kaj pripensindaj. Unu el tiuj konceptoj estas ideo de pretoraj socioj [ang. praetorian society - fr. société prétorienne].

En la antikva Romio, la pretora gvardio estis armea taĉmento kiu servis kiel korpogardisto por unue altrangaj oficiroj kaj pliposte eĉ imperiestroj mem. Tiu grupo grade trovis pli gravan rolon en politika vivo de la imperio kaj kelkfoje eĉ intervenis por renversi aŭ surtronigi imperiestrojn laŭ sia plaĉo. En la angla lingvo ekzistas simpla difino por la vorto pretorismo [ang. praetorianism]; regado super la socio uzante forton kaj/aŭ fraŭdon precipe kiam tiaj rimedoj uziĝas per oficialaj instancoj aŭ malgranda grupo da potenculoj (kiel ekzemple armeaj estroj). Tamen la vortoj pretorismo kaj pretora socio en lingvaĵo de Huntington havas signifojn iomete malsamaj de tio. Laŭ li, pretora socio estas socio en kiu diversaj grupoj de la socio senpere kaj sen ĉeesto de institucioj akceptitaj (per la socio) kiel mediaciantoj kaj ankaŭ sen ekzisto de interkonsentitaj reguloj por solvi konfliktojn alfrontiĝas unu al la aliaj. En lingvaĵo de Huntington la pretorismo ne tute egalas aŭtokratismon. En aŭtokrata reĝimo, la socio dividiĝas en du partoj; malgranda grupo da regantoj kaj senforma amaso da regatoj. Tie ŝanĝoj, ofte kiam okazas, ke la neorganizita amaso faras revolucion. Kontraste al tio, en pretora socio, ekzistas ia grado da socia komplekseco. Tie diversaj sociaj grupoj ekzistas kaj ĉiu el ili serĉas sian propran intereson. Malgraŭ tio, kontraŭe al moderna socio, tie ankoraŭ ne ekzistas politikaj institucioj (kiel ekzemple efika sistemo de politikaj partioj) kiuj reguligu interagojn de diversaj grupoj de la socio inter si. Ĉe manko de tiaj institucioj kaj ankaŭ malekzisto de interkonsentitaj reguloj por politika interago, diversaj grupoj de la socio, senpere kaj nude alfrontiĝas unu al la aliaj. Ili por atingi siajn celojn devas uzi forton aŭ ruzojn. Rezulto ĉiuokaze estas konflikto kaj malpaco.

Huntington vidas grandan rolon por armeo en pretoraj socioj. Laŭ li, en tiaj socioj, armeo povas ludi rolon kiel politika arbitracianto kaj provizante tempon ebligi, ke politikaj institucioj grade kreiĝu kaj establiĝu [eble pro liaj ideoj kiel konsilanto de la registaro, iam Usono en latinameriko tiom subtenis armeajn diktaturojn]. Kvankam mi ne konsentas lian finan konkludon, tamen mi trovas, ke priskribo de s-ro Huntington pri pretora socio, sufiĉe bone kongruas kun la nuna socio en Irano.

19 déc. 2007

Personoj de la jaro

La revuo Time [pr. Tajm] elektis S-ron Putin kiel persono de la jaro 2007 (ang. Person of The Year). Tio kio frapis mian atenton estis granda nombro de personoj kiuj tre kolere estis reagintaj kontraŭ la novaĵo. Fakte multaj el tiuj homoj estis supozintaj, ke la titolo estas por laŭdi la elektitan personon. Tio ne veras. La elekto ne temas pri laŭdo de boneco sed agnoski influon (bonan aŭ malbonan) kiun iu havis sur okazaĵoj de la mondo dum la jaro. Certe la plej grandan influon sur okazaĵoj de la mondo havas la usona prezidento (ambaŭ s-roj Clinton kaj Bush estas jam elektitaj kiel personoj de la jaro per Time), sed ĉar ne eblas ĉiujare doni tiun titolon al iu sama persono, do la revuo ankaŭ elektas aliajn personojn. Mi opinias, ke malgraŭ niaj sentimentoj rilate s-ron Putin, lia elektiĝo ĉi-jare estas trafa.

Aliloke la revuo la Ondo de Esperanto elektis Peter Zilvar kiel esperantisto de la jaro 2007. Malsimile de la elekto per la revuo Time, tiu ĉi elekto tamen temas pri laŭdo de bonfarado kaj bonaj atingoj de iu esperantisto. Mi gratulas s-ron Zilvar kaj esperas sanon kaj sukceson por li kaj ĉiuj bonaj esperantistoj.

P.S: En 1979 pro sia influo sur okzaĵoj Ajatolaho Ĥomejnio elektiĝis kiel persono de tiu jaro. Ambaŭ Hitler kaj Stalin ankaŭ estas ricevintaj tiun titolon.

18 déc. 2007

Miniaturo kreita helpe de komputilo

Blua Revo Ali Ĝalali
Mi antaŭe skribis pri la arto de miniaturpentrado, kaj prezentis kelkajn ekzemplojn de irana miniaturo en tiu ĉi blogo (tie, tie, tie, tie kaj ĉi tie). La minaturo estas plejofte mane pentrita sur konvenciaj materioj de la pentrarto. Hodiaŭ tamen mi deziras prezenti miniaturon kreita kiel komputila grafikaĵo (ang. Computer Graphics - CG). Ĝin estas kreinta Ali Ĝalali kaj ĝia titolo estas Blua Revo (ang. Blue Dream). Aliajn laborojn de s-ro Ĝalali oni povas trovi ĉi tie.

15 déc. 2007

Esperanto-Tago 2007

Esperanto-tago

امسال برای روز اسپرانتو من نتوانستم چيز زيادی تهيه کنم. امّا به هر حال این روز را به همه تبريک می گويم.

Ĉi jare mi ne sukcesis okaze de Esperanto-Tago pretigi ion konsiderindan. Mi nur gratulas ĝin.

14 déc. 2007

Ora kompaso

Ora Kompaso - filmoĈi semajne, kiel planite, mi iris kaj spektis la kinfilmon, la Ora Kompaso. Mia unua konstato estis tio, ke kontraŭe al sugestoj kaj anoncoj, tiu filmo havis neniun malkaŝan kaj ege evidentan mesaĝon kontraŭ religio aŭ kristanismo. Sed ve! Mi trovis, ke fakte laŭ ĝiaj oponantoj, la filmo kiu estas kreita surbaze de la unua libro el la trilogio "liaj mallumaj materioj" (ang. His Dark Materials), estas nur kaptilo kaj enkonduko por allogi senkulpajn infanojn. Laŭ pretendoj la plej malicaj ideoj esprimiĝas en la du aliaj partoj de la trilogio. Samtempe iuj kristanoj eĉ estas trovintaj, ke rakonto de la filmo bone kongruas kun instruoj de kristanismo (ĉi tie oni elnombras dek similecojn inter temoj de la filmo kaj instruoj de kristanismo)!

Oni diras, ke kiam en 1948 George Orwell [pr. ĝorĝ orŭel] skribis la romanon mil naŭ cent okdek kvar (1984), li ĉefe celis averti pri misfaroj kaj mispaŝoj de la komunista sistemo. Eble li neniam pensis, ke dum la 80aj jaroj homo kiel mi legos lian verkon kaj trovos grandegan similecon inter liaj antaŭviditaĵoj kaj trajtoj de teokratia reĝimo kiu post revolucio estis nove establita (mi parolas pri la islama respubliko en Irano - ja ĝi ege similas al regadsistemo kiun Orwell priskribis en sia verko). Nun se iuj kristanoj trovas similecojn inter siaj kredoj kaj totalismaj ideoj kontraŭ kiuj protagonistoj de la rakonto devas batali, tio ne estas problemo de la rakonto! Se ili trovas similecojn inter Vatikano kaj la tirana registaro kiu estas priskribita en la filmo, tio ankaŭ ne estas problemo de la filmo!

Teknike la filmo estas tre bone prezentita. Ĝiaj grafikaĵoj kreitaj per komputiloj okulfrapegas. La rolludpejzaĵoj estas grandiozaj. Sed la filmo montras rakontojn bagatelaj (mi ne povas kompari la filmon kun la libro sed ofte filmoj malpli impresas ol siaj skribitaj originoj ĉar ili ne povas kiel skriobaĵo prezenti internajn emociojn kaj pensojn de protagonistoj). Ankaŭ rolludadoj ne estas impresaj. Ĉi rilate eĉ ĉeesto de granda aktorino kiel Nicole Kidman [pr. Nikol Kidman] ne povas savi la filmon.

En filmo (kaj mi pensas ankaŭ en la libroj) oni aludas al sciencaĵoj kiel neobservebla materio (ang. Dark Matter), paralelaj universoj, kvantuma pariĝo [ang. quantum entanglement] kaj la nordlumoj. Oni povas pensi pri tiuj sciencaĵoj kaj tie eĉ ekzistas libro pridiskutanta la sciencajn aferojn kiuj estas prezentitaj aŭ aluditaj en la trilogio. Malgraŭ tio, mi mem emas ne konsideri ĝin sciencfikcia sed fantasta.

12 déc. 2007

Spamaĵoj kiujn mi ricevas

Pri Spamaĵoj

Ĉiutage mi ankaŭ kiel multaj aliaj ricevas kelkdekojn da spamaj mesaĝoj per mia retpoŝto. Feliĉe mia retpoŝta servilo kapablas filtri ilin, kaj mi ofte nur tre rapide kontrolas ilin por disigi nespamajn mesaĝojn kiujn iufoje la servilo erare konsideras kiel spamaĵoj. Hodiaŭ tamen mi decidis demandi vian opinion pri spamaĵoj kiujn mi ofte ricevas:

* ADD 4 INCHES IN LENGHT (aldonu 4 colojn al longeco - supozeble al longeco de virorgano - ĉar mi kutimas internaciajn mezurunuojn do mi devas transformi tion. 10.16 cm?! Ĉu tio eblas?!)
* No Pumps! No surgery! No Exercises! (Ne pompado! ne kirurgio! ne ekzercado! - denove por plilongigi tiun parton de via korpo - la maniero ŝajnas senpena)
* KathieMonumentalCock (mi ne komprenis ĉu Kati faras vian organon monumenta aŭ ŝi mem havas monumentan organon?)
* Develop a larger P3n1s (tio temas pri dikeco anstataŭ longeco)
* Viagra for $1.4 (tio estas ege malalta prezo por la mondfama afrodizio)
* She told me you want a Rolex? (Ho! Finfine io kiu ne temas pri longeco aŭ/kaj dikeco)

Ĉu vere spamistoj opinias, ke ekzistas neniu alia grava afero en la mondo? Aŭ ĉu tiajn stultajn spamaĵojn ricevadas nur mi? Ĉu aliaj retpoŝtuzantoj ricevas alitipajn spamaĵojn? Ĉu la sendintoj vere atendas, ke oni zorgu pri tiaj aferoj kaj legu iliajn spamaĵojn?

11 déc. 2007

La Ondo de Esperanto

Revuo La Ondo de Esperanto
Finfine venis tempo kiam mi ne plu povis pagi abonkotizojn por pli ol unu esperantlingva revuo (sur papero). Tiam mi decidis elekti nur unu revuon kaj iĝi ĝia abonanto. Mia elekto ne estis la revuo de UEA, Esperanto, ĉar laŭ mia opinio ĝi estas tro primovada. Ankaŭ mi ne elektis la revuon Monato ĉar malgraŭ ĝia alta kvalito, tamen ĝi estas tro neprimovada! La revuo Kontakto ŝajnis tute bona elekto, sed ĝi publikiĝas nur ses foje en ĉiu jaro kaj tiel ĝi ne kapablas teni min sufiĉe okupata. Finfine mi elektis La Ondon de Esperanto, ne nur pro tio kio ĝi nun estas, sed ankaŭ pro tio kio ĝi estonte povas iĝi. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke en Kanado nur tri abonantoj de tiu revuo ekzistas. Mi subtenas la revuon La Ondo de Esperanto ĉar ĝin publikigas sufiĉe profesia teamo. Ĝi enhavas novaĵojn pri E-movado, debatojn, diskutojn, literaturaĵojn kaj recenzojn. Kompreneble ĝi ne estas perfekta sed kun pliiĝo de nombro de abonantoj kaj kontribuantoj ĝi povas iĝi eĉ pli interesa. Unu problemo pri lOdE estas ĝia iomete tro rusa enhavo (precipe pri la literaturo kaj neprimovadaj kontribuoj). Mi espras, ke allogante alinaciajn kontribuantojn pri la menciitaj temoj la revuo trovu eĉ pli internacian koloron.

Matematikistoj kaj franclingvanoj!

Matematikistoj estas kiel franclingvanoj; ĉion kion vi diras al ili, ili tradukas al sia propra lingvo kaj tuj ĝi estas io tute alia.

Johann Wolfgang von Goethe (1749 - 1832)

La germanlingva origino: Die Mathematiker sind eine Art Franzosen; redet man mit ihnen, so übersetzen sie es in ihre Sprache, und dann ist es alsobald ganz etwas anderes.

10 déc. 2007

[Mal]kulturaĵoj okaze de kristnasko!

Konantoj de la socio en Irano, scias, ke en ŝijaismo laŭ ĝia irana formo, lamentaj ritoj estas pli preferataj ol festoj. Pruvo estas tio, ke por morto de la profeta nepo, Imamo Hosejn, kiu okazis pli ol 1000 jaroj antaŭ oni lamentas dum unu monato (fakte 40 tagoj), sed festo por naskiĝotago de la profeto mem estas nur unu tago. Kelkaj opinias, ke tio estis maniero de Irananoj por lukti kontraŭ arabaj invandintoj; Kiam araboj, kiuj plejmulte estas sunaistoj, konkeris Iranon kaj trudis islamon, irananoj elektis ŝijaismon kaj enkondukis lamentajn ritojn por vivteni abomenon kontraŭ la arabaj invadintoj.

Anthony Quinn en kinfilmo la mesaĝoMi skribis tion por diri ke dum kelkaj jaroj post la revolucio, kiam la islama reĝimo ankoraŭ ne povis produkti interesajn filmojn laŭ sia propra ideologio, ĉiujare ĉe tri okazaĵoj rilate al profeto (lia naskiĝo, lia profetiĝo kaj lia forpaso) la televido spektigis la kinfilmon La Mesaĝo (the message). Ĝi estis laboro de egipta reĝisoro, Mustafa Akkad, kaj temis pri la apero de islamo. En ĝi Anthony Quinn [pr. Antoni Kuin] ludis rolon de la profeta onklo. La leganto povas imagi, ke kiel iĝis teda kaj enuiga, jam lamenta okazaĵo kun tiu troripetata filmo!

Stewie Griffin - la plej ridindaĈi-jare mi konstatis, ke kvankam en la Okcidento la kinfilmoj okaze de kristnasko estas amuzaj kaj ofte komediaj tamen ili ankaŭ tro ripetiĝas (eble dum tri aŭ kvar jaroj). Problemo estas tio, ke ĉi tie ekzistas multaj tv-kanaloj. Tiel kinfilmo kiun ĉi-jare vi spektis en iu tv-kanalo, alia tv-kanalo venontjare spektigos. Ĉi-jare la problemo eĉ pli akriĝis okaze de striko de scenar-verkistoj en Holivudo. Eble tiuj legantoj kiuj loĝas en Eŭropo ne perceptas ĝin, sed en Kanado ni ege dependas de Holivudaj tv-serioj. Nun, multaj tv-serioj ripetiĝas kaj oni taksas, ke baldaŭ eĉ ne eblas plu spektigi pasintajn partojn de tiuj tv-serioj.

Preter negativaj aspektoj, la striko en Holivudo havis iun bonan aspekton; pro tiu striko la kanada filmindustrio trovis fortunon por iomete apogi sur siaj propraj potencoj kaj iomete sendepende de nia grandega suda najbaro elpensi pri kreado de tv-serioj kaj kinfilmoj en Kanado kaj pere de kanadaj laborfortoj.

Dirinte tion ĉion, mi ankoraŭ admiras, tiun penson kaj kreoforton kiu estas elpensinta kaj kreinta karakteron kiel Stewie Griffin [pr. Stuji Grifin]. Li estas unu el protagonistoj en la animacia kaj humura tv-serio Family Guy [pr. Famili Gaj - mi ne scias ĉu traduki ĝin al familia ulo aŭ stajo de familio]. La animacio estas por plenkreskuloj kaj plene de ŝercoj kaj humuraĵoj. Mi iufoje pro agoj kaj faroj de Stewie ploras okaze de ridegado.

6 déc. 2007

Mistikaĵoj en Esperantujo

Ĉu esperantistoj eksternorme inklinas sin turni al mistikaĵoj, aŭ ĉu tiuj kiuj inklinas sin turni al mistikaĵoj pli allogiĝas al Esperanto? Tion mi demandas ĉar dum la du ĉefaj prisciencaj organizaĵoj esperantlingvaj, ISAE kaj AIS, apenaŭ montras vivosignon de si mem, tre diversaj religiaj kaj kvazaŭreligiaj organizaĵoj kaj agadgrupoj prosperas en Esperantujo. Ne! Ne miskomprenu min. Mi ne estas kontraŭ la metafiziko (mi antaŭe skribis pri mia duboplena kredo al ia formo de transcendaĵo). Mi eĉ ne kontraŭas okultaĵojn ĝis oni per ili ne nocas vivon kaj sanon de aliaj. Fakte mia problemo tute ne koncernas aferojn kies ĝustecojn oni ne kapablas science pruvi. Pri mi mem, kiam kelkaj semajnoj antaŭ medicinisto anoncis ke miaj okuloj suferas pro ia formo de katarakto kaj ĝia sola kuraco estas post iom da tempo (eble kelkaj jaroj eble malpli longe) anstataŭi iliajn lensojn per artefaritaj, mi venis hejmen kaj antaŭ ĉio sur la interreto serĉis por alternativaj kuracometodoj (tiujn metodojn la scienco ne aprobas)! Eĉ iam kiam la sveda registaro ne akceptis azilpeton de mia patrino kaj volis forpeli ŝin, mi faris religian oferon (en Zoroastrismo oni ne faras sangan oferon, ne murdoferas animalojn, en tiu religio oferoj ofte estas manĝaĵoj por pilgrimantoj aŭ oleo por lumfajroj en temploj)! Por ĉiu homo povas okazi, ke iam ial li aŭ ŝi iom sin turnu al nekompreneblaĵoj (por mi ili portas ian psikan komforton ĉe la malfacilaĵoj, kvankam laŭ mia racio ili apenaŭ havas ian ajnan alian efikon). Mia problemo estas tio, ke iu persono (ĉi tie esperantisto) kiom profunde kredas je tiaj aferoj, ankaŭ kiom ofte kaj kiel sin turnas al ili.

MistikoLastatempe plurfaoje kaj diversloke aperis artikolo pri la astrologia mapo de Zamnhof (surrete kaj en la revuo la Ondo de Esperanto). Fakte konsiderante ĝin kiel distraĵo mi eĉ ĝuis legi ĝin. Sed mi opinias, ke skribaĵoj de tia speco aperas ĉefe ĉar ankoraŭ ekzistas kulto rilate Zamenhof inter esperantistoj. Tio ne estas bona. Zamenhof ne estis Dio nek sanktulo. Cetere mi ĉiam pensis, ke astrologio devas montri sian realan potencon kiam oni uzas ĝin por informi pri nekonataj (por la astrologo) okazintaĵoj aŭ antaŭvidi okazontaĵojn! La vivo de Zamenhof estas bone konata. Ĉu ekzistas utilo por rilati poziciojn de steloj al eventoj de lia vivo aŭ al lia karaktero? Ĉu tio rivelas novan kaj nekonatan informon pri li kaj lia kreaĵo, Esperanto?

Mi ne estas aparte kontraŭ mistikaj kredoj aŭ misteraj skoloj. Min precipe ĉagrenas la situacio, kiam iu misuzas nomon de la scienco por propagandi ilin. Estas klara distingo inter la metafiziko kaj la fiziko. Iam scienco montras efikecon de iuj praktikoj kies originoj troviĝas en metafizikaj instruoj. Ekzemple sciencaj esploroj estas jam elmontrintaj, ke budhaj monaĥoj vere kapablas per mensaj praktikoj (iugrade) regi super siaj korpoj. Ankaŭ la moderna medicino ĝis iu grado akceptas utilojn de korpaj ekzercoj en Jogo. De tie ĝis nomi Kabalon scienco estas longa vojo (Kabalo estas mistika skolo originita de la instruoj de Torao).

Ĉiuokaze mi opinias, ke religiaj kaj kvazaŭreligiaj grupoj pli ol sciencaj tendencoj prosperas en Esperantujo. Krom Budhismo, Kristanismo kaj Kabalo, tie troviĝas Spiritismo, kosmologio de Martinus kaj nur mankas esperantista grupo kredante al la NIFO-religio Raelismo!

5 déc. 2007

Pri efikeco

Fidi je scienco aŭ religio (Ken Miner, 5a Decembro, 2007)? La demando ne temas pri ĉeesti iun eventon por priklarigi ĝin. Tio temas pri efikeco de du manieroj por priklarigi aferojn. Oni povas atendi miraklojn aŭ uzi preĝojn por eventuala resaniĝo. Sed mi pensas, ke niatempe eĉ pastroj iros al kuracisto por peti helpon! Ne gravas kiom vi kredas al ĝusteco de la kvantuma fiziko. Kiam vi ŝaltas vian KD-ludilon, ja la kvantuma fiziko fukcias. Malgrandega lasero kiu ebligas funkcion de la aparato ne estas hazarda fenomeno kiun la kvantuma fiziko pene kaj ŝancelante provas priklarigi. Ĝi estas rekta rezulto de efikeco de tiu branĉo de la scienco por produkti novajn aparatojn. Kiam vi lernas religian priklarigon de iu fenomeno, tio ne ebligas vin al konstruo de iu nova aparato (helpe de tiaj kredoj vi maksimume povas priklarigi similajn fenomenojn kiuj okazis aŭ okazos) sed kiam vi malkovras sciencan priklarigon (teorian) vi povas ja provi ĝin uzante ĝin por regi super fenomenoj.

Mi donas konkretan ekzemplon. Kiam vi vidas, ke helpe de la kvantuma fiziko oni kapablas priklarigi kaj eĉ antaŭvidi kemiajn reagojn nun eblas elpensi novajn kemiajn reagojn kaj fari novajn produktojn. Nun supozu, ke mia onklino estas ege malsana. La tuta familio preĝas kaj ŝi resaniĝas. Se post tio mia onklo malsaniĝos ni nur povas esperi, ke preĝado same helpos lin. Statistike per religia ritaro ne eblas regi super fenomenoj.

Do kiam mi vidas, ke sciencistoj uzas samajn teoriojn kiuj ebligas ilin por antaŭvidi rezultojn de fenomenoj kaj regi super ili por priklarigi originon de la universo, tiam mi pli facile fidos iliajn priklarigojn pri "la unuaj kelkaj nanosekundoj de la universo" ol pretendoj de pastro kies preĝoj eĉ ne efikas pri li mem.

4 déc. 2007

Rilatoj

Rilatoj inter la islama respubliko en Irano kaj Kanado pli malboniĝis ...

La islama reĝimo en Irano forpelis la kanadan ambasadoron for de la lando. Tio okazis post kiam la kanada registaro kelkfoje malakceptis personojn proponitajn de Irano kiel ambasadoro de tiu ŝtato en Otavo. Tio ĉio estas preteksto sed la vera kialo estas tio, ke la kanada registaro estas ĝis nun proponinta kaj subteninta du UN-ajn rezoluciojn kontraŭ Irano pro malrespekto de homaj rajtoj en tiu lando.