9 janv. 2008

Demandoj

Simboloj de du partioj en Usono
Mi trovis alian aferon en la mondo pri kiu ju pli mi legas, ĝin mi des malpli komprenas. Tio estas elekto de prezidento en Usono. Unue ĉu iu povas klarigi kial la fondintoj de Usono konsideris tian politikan povon por prezidento (miaopinie tro granda)? Ĉu ekde la komenco la afero estis la sama? Ankaŭ mi tre ŝatas scii, tiam kiam Usono kreiĝis (kiel sendependa ŝtato), ĉu ĝiaj fondintoj havis ian modelon en siaj mensoj por la registaro? Mi scias, ke tiuj unuaj politikistoj en Usono profunde admiris Francion pro ĝia granda revolucio(*). Sed la regadsistemo en Usono tute ne similas al tiu en Francio (en Francio prezidento kaj ĉefministro dividas la povon). Ĉu la antikvaj Romio aŭ Grekujo povas esti modelo de fondintoj de Usono? Ĉu iu scias respondojn de tiuj demandoj?

Pri bildo: En Usono ekzistas du ĉefaj partioj; la demokrata kaj respublikana. Simbolo por la respublikana partio estas elefanto kaj tiu de la demokrata partio estas azeno.

Korektigo (*): Skatĉjo skribis, ke la granda revolucio en Francio okazis post sendependiĝo de Usono.

2 commentaires:

Skatĉjo a dit...

"Mi scias, ke tiuj unuaj politikistoj en Usono profunde admiris Francion pro ĝia granda revolucio."

Ne. La franca revolucio okazis POST la usona revolucio.

becxjo a dit...

Ho! Dankon pro la korektigo! Vi pravas!