30 janv. 2008

El Avesto (14)

En tiu ĉi blogero, mi skribas tradukon de la unua verso el la dua kanto (la ĉapitro 29) de la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Kiel kutime unue mi skribas ĝian transskribon per la esperanta alfabeto:

Ĥŝmaibija geuŝ urva gereĵda, kahmai ma cvaroĵdum ke ma taŝat, a ma aeŝemo hazasĉa remo ahiŝaja dereŝĉa teviŝĉa, noit moi vasta ĥŝmat anjo aca moi sasta vohu vastrja.

Traduko de tiu verso estas:
Al vi [Dio] animo de la kreitaĵaro lamentis; kial vi kreis min? Kiu ĉi tiel fasonis min? Kolero, malamikeco, perforto kaj maljusteco estas invadantaj min. Krom vi neniu alia zorgas pri mi. [Tial] al mi rivelu savanton kiu povas konduki min al paco.

En tiu ĉi verso, ni alfrontiĝas al kvazaŭ sceno de iu (kosma) teatraĵo. Tie animo de la kreitaĵaro lamentas al Dio, plendas pri sia malbona situacio kaj petas savanton. La ŝlosila vorto de la verso estas Geuŝ-Urvana kiu laŭvorte signifas animo de bovo. Kelkaj esploristoj pro proksimeco de la iranaj religioj al tiuj en Hindujo kaj ĉar en iuj hindaj religioj bovoj estas adorataj, tiel konkludis, ke en Gathao ankaŭ oni parolas pri bovoj, kaj Zoroastro estas veninta por plibonigi ilian situacion. Aliaj esploristoj opinias, ke bovo estas nur simbola kaj reprezentas vivan parton de la universo kaj pli ĝenerale povas ankaŭ konsideriĝi kiel tuto de la universo mem. Laŭ ili Geuŝ-Urvana estas animo de la universo aŭ animo de ĝia viva parto (kiel la helena diino de la tero, Gaeo – ang. Gaïa). Ĉiuokaze konsideri animon por ĉiuj estaĵoj en religioj de tiu parto de la mondo ne estas tute senprecedenca.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

1 commentaire:

Krishna a dit...

Bela blogo, Becxjo!

Mi skribas por diri ke mi jxus afisxis demandon cxe la pli malnova blogero "Esperanto sur poŝkomputiloj"