20 janv. 2008

Guglo kaj Vikipedio for!

S-ino Tara Brabazon kiu estas profesoro en la universitato Brighton [pr. Brajton - en Anglujo] malpermesis uzon de Guglo kaj Vikipedio per siaj studentoj. Tio montras kiel ŝi estis maltrankvila, kiam ŝi vidis, kiel vaste kaj senbride studentoj uzas interretajn fontojn por siaj laboroj. La interreto laŭ sia naturo havas informojn kiuj kvalite estas tute malsamaj de informoj uzeblaj por scienca laboro. Ili ne estas per se fidindaj, estas koncizaj kaj ankaŭ unudimensiaj. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ opinias, ke anstataŭ malpermesi la interreton oni devas instrui kiel kombinante ĝin kun la referencaj libroj, esploraj artikoloj kaj aliaj fontoj fari sciencan esploron. Miaopinie oni devas instrui kiel serĉi diversajn informofontojn, kiel ĝuste taksi iliajn fidindecojn kaj kiel eviti trompiĝon. Mi ne scias, sed mi mem plejofte kontrolas informojn serĉante Vikipedion kaj uzante Guglon. Eble mi eraras...

6 commentaires:

Anonyme a dit...

Mian opinion vi jam scias ĉu ne.

Se vi volas vin amuzi, rigardu al "sanprotekta gimnastiko" ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Gimnastiko. Bonvenon al la 19a jarcento!

Ken

becxjo a dit...

Ken same ne cxiu informo skribita de t. n. fakuloj sur papero estas fidinda. Mi povas atesti ke certe la parto pri zoroastrismo en Britinica estas tute fusxa, malgxusta kaj malpreciza. Nu iru kaj gxuu viajn fakulojn!

Anonyme a dit...

Estas vere ke "ne ĉiu informo skribita de t. n. fakuloj sur papero estas fidinda".

Sed por ĉiu informo skribita de t. n. fakuloj sur papero estas iu specifa responsulo, kiu havas nomon, kaj kies reputacio dependas de ties kompetento.

Ken

becxjo a dit...

Tiu afero pri reputacio kaj komepetento estas kiel demando pri kokido-ovo. Cxu iu kompetenta persono trovas reputacion au iu kun bona reputacio rekonigxas kiel kompetenta? Aliflanke en la skriba mondo ankau ekzistas pseudonomoj kaj anonimoj. Finfine kaj sur la interreto kaj en la libroj, la esploristo mem devas taski, interkontroli kaj jugxi validecon de informoj, sendepende de reputacio, nomoj kaj titoloj.

Anonyme a dit...

"Ĉu iu kompetenta persono trovas reputacion aŭ iu kun bona reputacio rekoniĝas kiel kompetenta?"

Iu kompetenta persono trovas reputacion, kaj perdas ĝin se ŝli multon fuŝas.

"Aliflanke en la skriba mondo ankaŭ ekzistas pseŭdonomoj kaj anonimoj."

Nur ĉe fikciaj aŭ belartaj verkoj; mi neniam aŭdis pri anonima verkanto de konsultila aŭ informfonta verko.

"...sur la interreto kaj en la libroj, la esploristo mem devas taksi, interkontroli kaj juĝi validecon de informoj, sendepende de reputacio, nomoj kaj titoloj."

Kiam temas pri libroj, la esploristo ja havas aron da reputacioj, nomoj kaj titoloj, inter kiuj ŝli povas elekti. Kiam temas pri vikipedioj, oni havas fatrason, inter kies nekonataj anoj NE EBLAS elekti.

Ken

becxjo a dit...

Ken viaj ideoj estas hororaj sed bedaurinde cxi-rilate vi pravas!