20 janv. 2008

Malbonaj revoj

La nuklea instalaĵo en Buŝehro, Irano
Nun, leginte tiun ĉi novaĵon, mi pli bone komprenas kial regantoj de la islama respubliko en Irano akceptas tiom da malfacilaĵoj (politikaj kaj ekonomiaj) pro sia nuklea programo. Ne! Iam ne pensu, ke mulaoj en Tehrano, deziras konstrui nuklean armilon aŭ/kaj pere de armea forto pligrandigi sian influon en la regiono. Ne! Tiuj bonintencaj homoj nur volas produkti elektron kaj eksporti ĝin al Barato. Nun, se vi kaj mi demandus kial ili ne allasas al Barato por ke ĝi mem produktu sian bezonatan nuklean elektron, mi dubas, ke ekzistus konvinkanta respondo por nia demando.

Interese en tiu novaĵo oni malkaŝas, ke Irano planas produkti 20000 megaŭatojn (MW) da nuklea elektro. Tio signifas, ke la celo estas produkti nuklean elektron je kvanto pli granda ol Barato mem (17.8 TWh), Brazilo (13.8 TWh) kaj preskaŭ duono de Ĉinio (51.8 TWh). Por iomete pliklarigi la sencon de tiu kvanto da produktota elektro, mi devas notigi, ke la nuklea instalaĵo en Buŝehro estas relative granda instalaĵo kaj unue estis konstrukciita (per germanaj firmaoj) por produkti 2400 MW da elektro (enhavonte 2 blokojn, ĉiu el ili produktonte 1200 MW). Nun rusoj finkonstruas unu el tiujn blokojn kaj ĝi produktos 1000 MW. Resume tio ĉio signifas, ke por atingi la antaŭmenciitan celon, oni devas konstrui kelkajn pluajn instalaĵojn similajn al tiu en Buŝehro!

Se la registaro en Irano estus kompetenta, mi kredus tiujn planojn kaj eĉ eble fierus pri probablaj atingoj de la lando. Bedaŭrinde la islama respubliko ne estas tia. Ĉi-vintre vetero en Azio eksterordinare malvarmiĝis. Samtempe pro politikaj kaj komercaj kialoj Turkmenio ĉesis liveri naturan gason al Irano. Kial Turkmenio eksportis naturan gason al Irano? Nu, Turkmenio ne havas alireblecon al maro. Sed ĝi estas proksima al Irano (kiu mem estas la grava eksportanto de gaso). Tial Irano ricevis gason el Turkmenio por uzi ĝin en nordaj partoj de la lando (kiuj estas malproksimaj el gasoputoj de Irano mem) anstataŭe eksportis iranan gason el sudo de la lando kiu estas proksima al la persa golfo. Ĉi-vintre kun halto de gasofluo el Turkmenio, la islama registaro ne kapablis disponigi necesan gason por multaj partoj de la lando. Okaze de tio dum multaj semajnoj irananoj ege suferis.

Tiu evento klare montris nekompetentecon de la registaro en la islama respubliko. Nun, kiu povas kredi, ke ĝi estas sufiĉe kompetanta por sendanĝere zorgi pri nukleaj instalaĵoj? Ne mi.

P.S: Pli bonajn statistikojn vi trovas ĉi tie. En 2007 kun 17 reaktoroj, Barato havas 3800 MW da nuklea kapablo. Brazilo kun 2 reaktoroj 1800. Germanio kun 17 reaktoroj 20000 MW. Mi ne estis ege malĝusta kiam skribis, ke tiu kvanto estas granda.

2 commentaires:

Magnus a dit...

Leginte vian artikolon mi devas korekti kelkajn numerajn kaj fizikajn aferojn.

La unuo "gigaŭato en horo" (Gw/h) estas sensenca, kaj sekve neniam uzata. La uzataj unuoj estas "gigaŭato" (efiko; kvanto de energio produktata en iu ajn momento) kaj "gigaŭathoro" (energio; la kvanto de energio atingita dum unu horo per la efiko unu gigaŭato). Por mezuri tutan produktadon, oni ofte uzas la unuon "gigaŭathoroj en jaro". Ĉiujn ĉi unuojn oni povas ankaŭ uzi per "tera" anstataŭ "giga" - "giga" signifas miliardon (1.000.000.000) dum "tera" signifas bilionon (1.000.000.000.000).

Mi ne povas atingi la unuan ligilon, do mi faros iom da divenado. Supozeble la reaktoroj havos suman efikon de 2,4 gigaŭatoj. Se ili aktivas senĉese dum unu jaro, ili donos 2,4 × 24 × 365 = 21024 gigaŭathoroj ≈ 20 teraŭathoroj. Laŭ la dua ligilo Barato produktas ĉiujare 17,8 teraŭathorojn da nuklea energio, do jam per tiuj du reaktoroj Irano superus Baraton.

becxjo a dit...

Mi esperas, ke nun mezurunuoj estas gxustaj!