11 janv. 2008

Origino de mia antaŭa blogero

Kiel mi informiĝis pri tiu rakonto rilate la nombron de kromosomoj? Ĉiusemajne unufoje invititaj fakuloj venas al nia fakultato kaj prelegas pri siaj esploroj temante pri aferoj kiuj povas interesi nin. Kelkaj semajnoj antaŭ profesoro el la universitato McMaster [pr. Mak Master, en la urbo Hamiltono en Ontario] venis kaj prezentis siajn laborojn kiuj estis pri efikoj de radioj sur la vivaĵoj. Li montris, ke inter sciencistoj ĉi-rilate ekzistas apogantoj de du malsamaj opinioj; grupo da sciencistoj opinias, ke eĉ la plej malgranda kvanto de radioj (jonigaj radioj ekzemple iks-radioj) estas nocaj por la vivaĵoj. Ili ankaŭ opinias, ke se oni ricevas radiojn dum pluraj fojoj ĉiufoje je malgranda kvanto, efiko sur organismo de tiu persono estas same kiel li/ŝi estus ricevinta la suman kvanton de tiuj radioj unufoje. La alia grupo opinias, ke malgranda kvanto de jonigaj radioj ne estas danĝera por vivaĵoj kaj eĉ povas esti utila. Debatoj rilate tiujn du opiniojn niatempe daŭras kaj ankoraŭ multaj faritaj eksperimentoj ne estas sukcesintaj certe pruvi ĝustecon de unu el ili. Dum sia prelego, tiu profesoro menciis la debaton pri nombro de kromosomoj kaj eraro kiu tiurilate estis okazinta. Post la prelego mi serĉis pri la afero kaj pensis eble ĝi ankaŭ interesos vin.

2 commentaires:

Anonyme a dit...

La temo ja estas interesa. Via blogo ĉiam pliboniĝas, almenaŭ laŭ mia gusto.

Mi iom miras pri tiu flanka afero, ke tiom malfacilas determini la nocecon resp. nenocecon de jonigaj radioj, aparte post tiom da eksperimentoj en orbitaj spacveturiloj. Sed - devas esti komplikaĵoj.

Ken

becxjo a dit...

Dankon Ken! Por respondi al via demando tiaj esploroj estas malfacilaj cxar necesas granda nombro de eskperiment-sujektoj, kaj kiam studo estas pri homoj, havi tiom grandan nombron estas malfacila. En la biologio ecx la nombro 1000 estas malmulta. Plej bonaj donitajxoj venis el du japanaj urboj detruitaj de atombomboj. Cxu oni volas ripeti tiun eksperimenton?! Estas boan prezento cxi tie.