5 janv. 2008

Pigreco kaj hipoteko

Muzeo ĉirkaŭ la temo de pigreco! Tiu muzeo estas en la ĉefurbo de Kolombio, Bogoto. Mi ne scias, ĉu nia amiko Luis Guillermo iros viziti ĝin aŭ ne. Ĉiuokaze kara amiko, se vi iros kaj ne tentiĝos per la temo de tiu ĉi muzeo(!), ni atendos vian raporton.

La societo de la amerika dialekto (ang. American Dialect Society) elektis la vorton "subprime" kiel la angla-amerika vorto de la jaro 2007. La organizaĵo kiu estas fondita en 1889, havas komision por studi la anglan lingvon en la nordameriko (kvankam ofte kiam usonanoj parolas pri la nordameriko ili fakte nur intencas diri Usono). La vorto subprime [pr. sabprajm] kiu laŭvorte signifas "malpli ol ideala situacio aŭ valoro" estas termino kiu uziĝis por mencii hipotekojn kiujn financaj firmaoj precipe donis al personoj kun malbona kredito. Tiu vorto precipe populariĝis kiam tia faro rezultigis financan krizon en Usono. La societo priklarigas, ke ili nur rekonas vortojn kiuj en iu jaro trovas popularecon, sed tio ne signifas, ke ili rekomendas tiujn vortojn.

3 commentaires:

Toño a dit...

Ŝajnas ke Luisgui devos atendi alian momenton, ĉar fakte ne temas pri tuta muzeo, sed pri "Semajno de la Pigreco" (tempa ekspozicio) en la Bogota Muzeo, laŭ la hispanlingvaj medioj kiujn mi legis. Vi jam scias, la medioj kelkfoje devas iom troigi por kapti la atenton :-)

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Ja, mi pensas ke Toño pravas. Pri la temo: proksime de mia urbo -Medellín-, en municipo Itagüi, oni jam dum pluraj jaroj festis en Aŭgusto "internacian Tagon de la Pigreco". (mi dubas pri gia internacieco). Oni mencias ĝin en la hispanlingva Vikipedio. Kvankam Itagüí estas parto el la Metropolita Areo de Medellín, mi neniam ĉeestis tiun feston.

becxjo a dit...

Ha! Dankon Luis! Ankau gratulon pro via malpigreco! Mi mem, se pigreco permesis min, ege gxuus tian muzeon!!