17 janv. 2008

Procezilo el Ĉinio

Eble karaj legantoj de tiu ĉi blogo jam komprenas, ke kvankam tio ne senpere rilatas al mia laboro sed mi estas iomete pasia pri elektronikaj aparatoj kaj precipe mikroproceziloj. Pro pasintaj spertoj, mi neniam sukcesis ŝati mikroprocezilojn kies strukturo estis surbaze de strukturo x86 de la firmao Intel. Mi precipe havis grandan kapdoloron por kompreni la koncepton "segmento:kompenso" (ang. segment:offset - estas maniero por krei adreson de loko en komputila memoro). Ankaŭ al mi multe malplaĉis tiu limo de 640 kilobajtoj de memorlokoj atingeblaj per la proceziloj x86 (unuaj tipoj). Tiuj malfacilaĵoj en postaj tipoj da x86-aj proceziloj kompreneble malaperis, sed por mi la vundo estis tro profunda kaj mi neniam plu interesiĝis pri ili. Mi aparte ŝatis distre programskribi por proceziloj de la familio MC68xxx (68000 mem, 68020 kaj 68030) kiuj estis tre bonaj produktoj de la firmao Motorola. En la unuaj tagoj de la komputilo la ambaŭ firmaoj Amiga kaj Apple uzis tiajn procezilojn en siaj komputiloj kaj precipe la komputiloj Amiga estis sufiĉe malmultekostaj. Bedaŭrinde iom post iom Intel supervenkis siajn rivalojn (i. a. Motorola), kaj eĉ apero de proceziloj PowerPC kiuj iam uziĝis en la komputiloj Apple ne sukcesis rompi regnon de x86-aj proceziloj. Hodiaŭ tre malfacilas trovi komputilon kiu ne uzas procezilon surbaze de x86-a strukturo. La proceziloj produktitaj de la firmaoj AMD kaj Transmeta ankaŭ uzas samajn konceptojn kiel intelaj proceziloj. Komputiloj kiuj uzas procezilojn surbaze de aliaj strukturoj krom tiu de x86 (ekzemple procezilojn Sparc de la firmao Sun, DecAlpha de Digital, k. s.) estas ege multekostaj kaj ne atingeblaj per la publiko.

Kiam mi aŭdis, ke Ĉinio produktas procezilojn kies strukturo ne similas al tiu de x86, mi ege ĝojiĝis. Tiuj proceziloj nomiĝas Lungson (ankaŭ Godson) kaj la klaso Godson 2F el ili estas aparte tre potenca. Lastatempe en Ĉinio oni sukcesis konstrui superkomputilon per tiuj proceziloj (enhavante 330 procezilojn). Tiuj proceziloj ankaŭ uziĝas por malpli kostaj personaj komputiloj kaj ankaŭ tekokomputiloj. Kompreneble ĉar ili ne similas al la x86-aj proceziloj, do ili ne kapablas uzi la vindozan mastruman sistemon. Anstataŭe ili uzas linukson. Mi tre ŝatas iam sperti programskribadon sur tiuj proceziloj.

P.S: Per diri "programskribadon sur procezilo", mi intencis diri skribi programojn per simbola maŝinkodo (ang. Assembly language) se ne, pere de programlingvoj kiel C, Fortran, Pascal, Delphi aŭ Java oni ne trovas diferencon inter proceziloj.

2 commentaires:

zooplah a dit...

Mi scias malmultajn pri tiaj. Mi provis lerni x86-asemblalingvon kaj tio estis tro malfacila por mi kaj mi ne plu studis ĝin.

Unu afero, kiu mi tamen malŝatas estas la monopolo de ĉeforganoj fare de Intel. Por mi, programante kun altnivelaj programlingvoj, ne ekzistas malsameco inter x86, Motorola, PPC, k.t.p. sed mi kredas, ke nenio estas bona en merkato sen konkurado.

becxjo a dit...

Vi pravas zooplah, konkurado estas tre grava por fari atingeblaj bonkvalitajn produktojn por uzantoj.