24 janv. 2008

Tio kio estas!

Dum interŝanĝo de opinioj ĉi tie, Ken Miner tiel priskribas situacion de la angla lingvo en la mondo:
Laŭ MacNeil-Lehrer-Report, 19an de januaro 2008: 1.000.000.000 homoj uzas la brit- aŭ la uson-anglan ĉiutage. Tutmonde 75% el la teleksoj, telegramoj, leteroj kaj poŝtkartoj; ĉiom el la aviadila trafiko; duono el la ĉirkaŭ 10.000 gazetoj; kaj 80% el la komputilaj datenoj estas en la angla. La angla estas neŭtrala lingvo (lingua franca) en pluraj regionoj, aparte Barato kaj Afriko. Ĝi estas la indiĝena lingvo de 8 landoj, ĉiuj progresintaj, kaj havas monde signifan literaturon. Ŝajnas al mi, ke malpli ol "pasivema akcepto" (se uzi la esprimon de Jens Larsen) sufiĉus por serioze konsideri projektojn por egaligo de aliro.
Legante tion, unue kaptis mian atenton tiu nombro 1.000.000.000. Mi tuj pensis, kiel bela nombro! Kial ne ekzemple 1.128.354.012 aŭ io alia? Post tio, mi pensis, ĉu mi ankaŭ estas elnombrita inter tiu 1.000.000.000 da homoj? Kiun kvaliton de la angla scipovo estis postulita por esti inter ili? Ĉu sukcesi ekzamenojn de TOFEL? Ĉar almenaŭ ĉi tie en Kanado por eniri lernejojn nekanadanoj devas pasigi ekzamenojn de TOFEL.

Sed permesu min, akcepti tiujn pretendojn kiel faktoj. En nia mondo ekzistas multaj faktoj kiujn homoj pro diversaj kialoj ne akceptas kaj strebas ŝanĝi ilin (eĉ kvankam fari tion iam ŝajnas tute neebla - ekzemple forigi malriĉecon, perforton aŭ malsaton for de la mondo). Ĉu tiuj streboj ĉiuj estas malnoblaj?

Jes! Hodiaŭ la angla estas tre vaste uzata. Sed mi demandas min, ĉu se la skribinto de tiu alineo mem ne estus usona anglaparolanto (denaska), li tiel fiere parolus pri gloro de la angla? Ĉu li kapablas supozi kio okazus se li estus naskita, kreskita kaj edukita en lando kiel ekzemple Tajvano, Sud-Koreo aŭ Malajzio? Ĉu li same kiel nun ĝuus se li devus strebi tuton de sia vivo por apenaŭ atingi nivelon de la lingva scipovo necesa por internacie publikigi siajn laborojn?

Tiuj kiuj havas okulvitrojn scias, kiel facile iam oni forgesas ilian ekziston. Por mi plurfoje okazas, ke mi perdas miajn okulvitrojn dum ili estas sur mi! La (denaska) lingvo estas same kiel okulvitroj. Ĝi estas tiom proksima al ni, ke ni iam forgesas, kiel ĝia ellernado povas esti malfacila por aliaj. Ĝis kelkaj semajnoj antaŭ mi ne sciis, ke la angla vorto "long - eo. longa" povas esti verbo (to long - eo. sopiri)! Kiel adjektivo mi lernis ĝin je la komenco de miaj studoj pri la angla lingvo. En tiu rolo, ĝia signifo estas tiom baza kaj vaste uzata, ke depost tiam, mi neniam iris rigardi vortaron por vidi aliajn signifojn de la vorto. Mia nescio pri ĉiuj signifoj de la vorto "long" al iu anglalingvano nepre ŝajnas stulta. Sed mia ekzemplo povas esti kazo de multaj aliaj neanglalingvanoj.

Miaopinie kvankam tio veras, ke hodiaŭ la angla lingvo ĝuas grandan popularecon en la mondo, tamen kiel esperantistoj, ni povas almenaŭ strebi por plejeble malpliigi maljustecon kiu pro tio estas kreiĝinta en internaciaj interkomunikadoj (dum laŭnecese ni - almenaŭ mi - ankaŭ bone lernu la anglan).

6 commentaires:

Anonyme a dit...

Necesas iomete elvastigi la koncernan parton de la diskuto en s.c.e. Mi komencis "...ni ĉiuj konas la malfacilon kvantigi ion ajn pri lingva demografio. Tamen
jen, krudstreke, la faktoj laŭ MacNeil-Lehrer-Report, 19an de januaro 2008..."

Pri la nuloj, mi preskaŭ certas, ke se la raporto dirus ekzemple 1.128.354.012, tiam oni (prave) plendus pri tute fantazia precizo en sfero, kie precizo ne eblas.

Mi ankaŭ skribis, fine de la afiŝo, "Mi persone preferus vivi en tempo, kiam la angla restus ene de la landlimoj de la angleparolaj landoj, kaj evoluus normale."

Sed ni interkonsentas ĝenerale pri la reala situacio, do ni turnu nin al la efektiva temo de la diskuto en s.c.e. La problemo estas (kiel mi atentigis antaŭ kelka tempo en mia blogo), ke kiam ajn iu senartifika kompatindulo proponas egaligon de aliro al la angla lingvo (ne neebla avantaĝo por tiuj, kiuj havas ĝin), ni interpretas tion kiel "novan kampanjon angligi la mondon" (la titolo de la fadeno en s.c.e). Laŭ mi estas almenaŭ logike eble, ke iuj tiaj proponoj estas sinceraj. Oni misordigas kaŭzon kaj efikon: se la angla ne estus jam tiel establita, ne havus sencon egaligi aliron al ĝi.

Ken

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Saluton kara.
Nu, ekzemple en mia urbo estas eĉ klopodoj de la urbestro plivastigi la lernadon de la Angla, kaj al tio sia administracio dediĉas, ekzemple, programon per ŝtata regiona kanalo. Ankaŭ la plej legata ĵurnalo enkondukas foje parteton en Angla. ktp. Tamen mi rimarkas:
1- Ĝeneralan nedediĉon de la homoj por lerni Anglan lingvon
2- Ĝi estas malfacila (kontraŭe al Esperanto) por multaj homoj, do ili atingas nur tre bazan nivelon de scio
3- Multfoje kiam homoj lernas Anglan lingvon, tio estas ne pro ŝato sed pro devo (trude), kontraŭe al Esperanto kiun oni plejofte lernas pro ŝato
4- frakcio = ATINGAĴO/KOSTO (STREĈO)
estas tro malalta

becxjo a dit...

Ken mi ne bone komprenas tiun egaligadon de aliro al la angla. Cxu iam eblas, ke mi havu la saman alireblecon al la angla kiel vi? Eble tiu koncepto estas por tiuj kiuj lernas la anglan kiel dua lingvo. Tiuokaze la maljusteco ankorau estas tie. Cxu ne?

Anonyme a dit...

Temas plejparte pri motivoj kaj dirmanieroj. Konsideru aliajn ekzemplojn de aferoj, kiuj utilas al ĉiuj.

Imagu, ke mi instruas la aritmetikon en Tongo. Ĉu mia instruado pliegaligas la ŝancojn de tonganoj kaj netonganoj en la mondo? Jes (ĉar estas avantaĝe al ĉiuj, scii la aritmetikon). Ĉu mia instruado pliigas la nombron de homoj en la mondo, kiuj scipovas la aritmetikon? Jes (kiel povus esti alie?).

Sed ĉu normale oni dirus, ke mi partoprenas en "kampanjo aritmetikigi la mondon"? Verŝajne ne. La aritmetiko ne bezonas mian helpon. Mi ne proponas ion novan. Mi disvastigas nur sciojn.

"Ĉu iam eblas, ke mi havu la saman alireblecon al la angla kiel vi?" Vi havas tion jam nun. Laŭ mia scio malofte necesas en la mondo, ke uzanto de la koncerna lingua franca parolu kiel indiĝeno de tiuparola lando.

Justeco kaj maljusteco estas grandaj temoj. Eble tro grandaj por bloga komentaro.

Ken

becxjo a dit...

Mi ne pensas, ke la aritmetiko estas kiel lingvo. Lingvo povas esti trudo-aparato. Ankau se ignori ekonomiajn, sociajn kaj lokajn faktorojn, por lerni la aritmetiko, tongana kaj germana studentoj estas egalaj. Iu malklera studento en Tongo same ne lernas la aritmetikon kiel malklera studento en Germanio. Pri la lingvo ecx la plej malklera anglano pli bone ol mi scipovas la anglan.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

La ĵus-mortinta Claude Piron havas ion por diri ĉi-rilate:

http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU