25 janv. 2008

Tro da verda koloro!

Mi scias ke la verda koloro estas tre grava por esperantistoj. Mi mem, nekonscie elektis blogofasadon kiu estas ĉefe verdkolora. Sed eble ni devas aldoni ankaŭ aliajn kolorojn al nia vivo. Blua, ruĝa kaj violeta koloroj. Rigardu! La retpaĝoj de USA-esperanto, klaku.net kaj Esperanto-Kanado estas verdaj! Ĉu vi scias aliajn retpaĝojn esperantlingvajn kiuj uzas la verdan koloron? Nepre vi konas...

P.S: Tio estas bona, ke almenaŭ Libera Folio estas pli blukolora!

1 commentaire:

Toño a dit...

Mi uzas la verdan por la blogo hispanlingva, ne por la esperanta :-)