14 janv. 2008

Trovi informojn tie kie ili estas malpli atenditaj

Dum la ferioj, precipe ĉirkaŭ la kristnasko, ĉi tie en Kanado mi havis fortunon spekti kelkajn fikciajn kaj nefikciajn filmojn pri Kristo kaj la religio kristanismo. Unu el ili estis dokumenta filmo pri historio de kristanismo ĉe la plej fruaj tempoj post ĝia apero. Filmo sekvis arkeologiajn kaj historiajn indikojn por lerni pri Kristo kaj lia familio (kiel homo kaj ekster religie sankta kunteksto sen esti malrespektanta aŭ ofenda). Ĝi precipe studis du ĉefajn movadojn en kristanismo kiuj influis ĝin dum la unuaj jardekoj post ĝia estiĝo. Unu estas kristanismo komprenita kaj instruita de Sankta Paŭlo kiel unue oficiala religio de Romio kaj de tie la Okcidento (kiu pliposte disvastiĝis tra la mondo). Due estis kristanismo pli proksima al juda tradicio de la epoko kaj instruita de Jakobo la Justa. La filmo precipe pridemandis hodiaŭajn dogmojn de la okcidenta kristanismo (instruita de Sankta Paŭlo) laŭ kiuj Maria estis virga, Jesuo ne havis gefratojn, okazo de la senmakula koncipiĝo, k. s. Ĉu Jakobo ne estis vera frato de Jesuo? Ĉu Jesuo ne apartenis al normala juda familio? Ĉu liaj instruoj ne estis pli movado ene de Judismo mem ol esti tute nova religio? Nu, iu fakto estas senduba; en kristanismo instruoj de Sankta Paŭlo grade superkovris influon de Jakobo.

Dum mi spektis tiun filmon, mi memoris pri mia nura vojaĝo al Urmio (urbo en nord-okcidento de Irano). Tiutempe mi vojaĝis al tiu urbo por partopreni kongreson pri la fiziko. Inter programoj de la kongreso mi trovis tempon por iri al la urbo mem kaj iomete viziti ĝin. En la urbo Urmio ekzistas kelkaj historiaj eklezioj kaj mi ege deziris viziti ilin (ĉar krom tiu fakto, ke kristanoj en Irano estis religiaj minoritatoj kiel ni zoroastranoj sed ankaŭ mi ŝatis vidi tiujn ekleziojn kiel historiaj monumentoj). En Irano kristanoj ĉefe apartenas al du branĉoj (armenoj kiuj iam almigris al Irano kaj la alia branĉo estas asirianoj). Tiu eklezio kiun mi vizitis estis asiria. Juna pastoro kiu estis tie tre afable akceptis min kaj mian amikinon (precipe post lernis, ke mi estas zoroastrano). La eklezio mem estis tre antikva kaj plejeble konstruita sur restaĵoj de zoroastra fajrotemplo (en Irano multaj moskeoj kaj eklezioj estas konstruitaj sur restaĵoj de fajrotemploj kaj zoroastraj preĝejoj - la pastoro mem diris, ke sur loko de la eklezio ekzistis konstruaĵoj depost 2000 jaroj antaŭ). Kiam mi demandis pri kredoj de kristanoj (kaj mi antaŭ tiu vojaĝo ĉefe pro informoj el libroj nur konis la okcidentan kristanismon), la pastoro klarigis, ke asiria eklezio en Irano tute havas aliajn instruojn preter tiuj de la pli konata kristanismo. Fakte mi lernis, ke ĝi estas malpli influita de instruoj de Sankta Paŭlo sed pli proksima al rabanaj tradicioj de Judismo (kaj instruoj de Jakobo). Ili mem nomas sin la Orienta Eklezio. Bedaŭrinde malmultaj historiaj studoj estas faritaj sur libroj kaj monumentoj de tiu branĉo de kristanismo. Mi estas certa, ke historiistoj lernus multajn interesajn informojn se ili povus studi tekstojn kaj rakontojn de kristanoj en Irako, Irano kaj novaj landoj en la Mez-Azio post disfalo de Sovetio.

Mi ĉiam ŝatis lerni pli pri zoroastrismo kaj trovi novajn fontojn de informoj ĉi-rilate. En Irano mem post alveno de Islamo multaj tekstoj kaj rakontoj grade malaperis kaj hodiaŭ ni ne havas alireblecon al ili. Kiam mi demandis unu el miajn instruistojn, ke por trovi novajn informofontojn pri zoroastrismo kiu lingvo estas pli bona por lerni, li diris la armena. Kaj dum mi mirinte rigardis, li aldonis la malnova armena lingvo. Li estis certa, ke ni trovos multajn interesajn tekstojn pri zoroastrismo kaj Irano antaŭ la islamo en Armenio. Bedaŭrinde mi neniam lernis tiun lingvon.

Aucun commentaire: