11 févr. 2008

El Kanado al Usono

Pasintsemajne mi ricevis retmesaĝon kiu invitis min por iĝi membro de la usona asocio pri la scienco optiko (ang. the Optical Society of America - OSA). Plejeble ili estas trovintaj miajn nomon kaj retadreson rigardante aŭ la retpaĝon de nia universitato aŭ ĉar mi estas jam membro de la Kanada Asocio de Fizikistoj. Kompreneble ĉar por nia kariero, esti membro de sciencaj organizaĵoj estas grava, mi akceptis la inviton... tiel (kaj pagante 100 usonajn dolarojn) mi iĝis membro de scienca organizaĵo en iu lando al kiu mi plejeble eĉ ne povas vojaĝi! Tio montras, ke en Usono naskiĝloko de iu homo estas malpli problema por la sciencaj organizaĵoj ol prisekurecaj organizaĵoj. Bedaŭrinde en Kanado mem neniu organizaĵo engrupigas fakulojn de la optika scienco sed ekzistas sekcio de la kanada asocio de fizikistoj kiu rilatas al ili.

Aucun commentaire: